Ludoviko la 9-a (Bavario)

duko de Bavario
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 9-a

Ludoviko la 9-a, nomata Ludoviko la Riĉa (naskiĝis la 23-an de februaro 1417 en Burghausen; mortis la 18-an de januaro 1479 en Landshut) estis Duko de Bavario-Landshut ekde 1450 ĝis sia morto. Li estis filo de Henriko la 16-a, la Riĉa (1386-1450) kaj Margareta de Aŭstrio (1395-1447) [1].

Ludoviko la Riĉa
Duko de Bavario-Landshut
Regado 1450 – 1479
Antaŭulo Henriko la 16-a, "la Riĉa"
Sekvanto Georgo, "la Riĉa"
Ceteraj titoloj Fondinto de la Universitato de Ingolstadt
Persona informo
Naskonomo Ludwig IX.
Ludwig der Reiche
Naskiĝo 23-a de februaro 1417
en Burghausen, Bavario-Landshut,  Sankta Romia Imperio
Morto 18-a de januaro 1479
en Landshut, Bavario-Landshut,  Sankta Romia Imperio
Tombo Cisterciana monaĥinejo Seligenthal, Landshut
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Henriko la 16-a
Patrino Margareto de Aŭstrio (1395-1447)
Gefratoj Elisabeth of Bavaria-Landshut • Johanna of Bavaria-Landshut vd
Edz(in)o Amalia de Saksio (1435–1502)
Infanoj Elisabet, Georgo "la Riĉa", Margareta, Anna
Parencoj Elizabeto de Habsburgo, Reĝino de Pollando • Anno de Aŭstrio, Landgrafino de Turingio • Johano, margrafo de Brandenburg-Kulmbach • Albrecht Achilles vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ludoviko sukcedis al sia patro la 30-an de julio 1450 kaj unu el liaj unuaj agoj estis la forpelo de la judoj, kiuj estis altiritaj al la regiono dank'al la politikaĵoj de lia patro, kiu celis stimuli la negocojn en siaj teritorioj. Li estis la dua el tri famaj riĉaj dukoj, kiuj regis la duklandon Bavario-Landshut en la 15-a jarcento. Bavario-Landshut estis bavaria landoparto kiu estis regata kiel memstara duklando inter 1353 kaj 1503 pro heredo-divido de la duklando Bavario.

Ilia rezidejo en la Kastelo Trausnitz[2], en Landshut estis burgo kiu atingis enormajn dimensiojn. Li estas la fondinto de la Universitato de Ingolstadt (kiu multe pli poste fariĝis la Universitato "Ludoviko Maksimiliano" de Munkeno). En 1475, li organizis la edziĝon de sia filo Georgo la Riĉa (1455-1503) kun la princino Hedviga Jogajlidino (1457-1502), filino de Kazimiro la 4-a (1427-1492), reĝo de Pollando, kiu estis unu el la plej mirindaj edziĝofestoj okazintaj dum mezepoko. En la nuntempo, la "Landshuta Geedziĝo" estas ĉiun kvaran jaron recelebrata kiel granda popolfesto de historiemaj landshutanoj.

Biografio redakti

 
Ludoviko la 9-a kaj lia edzino
Amalja de Saksio

Ekde kiam Ludoviko invadis la liberajn imperiajn urbojn Dinkelsbühl (1456) kaj Donauwörth, 8-an de oktobro 1458. Li malpacis kun imperiestro Frederiko la 3-a ekde 1459, ĝis la subskribo de la Paco de Prago, en 1463. En 1462 li venkis Alberton Aĥilon (1414-1486), kiu deziris etendi siajn teritoriojn ĝis Frankonio dum la Batalo de Giengen. Ludoviko elpelis ĉiuj judojn kiuj rifuzis la bapton en sia duklando. Tamen, eĉ sen la juda komunumo, la duklando estis tre riĉa dank'al la minejoj en Rattenberg kaj Kitzbühel.

En 1452, Ludoviko edziĝis al Amalja de Saksio (1436-1501), kun kiu li havis kvar gefilojn: Elizabeta (1452-1457), Georgo la Riĉa (1455-1503), kiu sukcedis lin, Margareta de Bavario (1456-1501), kiu edziniĝis al Filipo la Justulo (1448-1508), kaj Anna, kiu mortis en 1462. La 26-an de junio 1472, li fondis la Universitaton de Ingolstadt kiu, en 1800, estis translokiĝinta al Landshut kaj finfine al Munkeno. Dum sia regado, Ludoviko la 9-a plibonigis la vivon en la monaĥejoj kaj li provis levi ilin al la kondiĉo de klerikejo.

Literaturo redakti

 
Batalo de Giengen an der Brenz, 1462

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti