Frederiko la 1-a (Palatinato)
Frederiko la 1-a de Palatinato, nomata "la Venkanto" (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1425 en Heidelberg, mortis la 12-an de decembro 1476 samloke) estis Palatinata grafo de la Rejno kaj Palatinata princo-elektisto el la dinastio de la Vitelsbaĥoj inter 1451 kaj 1476.
Frederiko, la Venkanto Palatinata Elektisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Palatinata grafo ĉe Rejno | |||||
gravuraĵo de Albrecht Altdorfer (1480-1538)
| |||||
Regado | 1451 - 1476 | ||||
Antaŭulo | Ludoviko la 4-a, lia frato | ||||
Sekvanto | Filipo, lia nevo | ||||
Persona informo | |||||
Friedrich I. von der Pfalz | |||||
Naskiĝo | 1-a de aŭgusto 1425 en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 12-a de decembro 1476 en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Jesuitenkirche (Heidelberg) (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vitelsbaĥoj | ||||
Patro | Ludoviko la 3-a vd | ||||
Patrino | Mathilde van Savoye (en) vd | ||||
Gefratoj | Mechthild of the Palatinate (en) , Ludoviko la 4-a kaj Rupreĥto de Palatinato vd | ||||
Edz(in)o | Clara Tott (en) vd | ||||
Infanoj | Louis I, Count of Löwenstein (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiLi estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo (1390–1438)[2]. Liaj pripatrinaj geavoj estis Amadeo de Savojo, Princo de Aĥeo (1363-1402)[3][4] kaj lia edzino Katarina de Ĝenevo.
Li regis la Elekto-Palatinaton post la morto de sia frato Ludoviko la 4-a kiel regento, nome de sia nevo Filipo, la Justulo, Palatina Elektisto. En 1451, li adoptis sian nevon kaj rifuzis edziĝi. Kredante sin kun rajto al la titolo, li postulis la agnoskon kiel legitima elektisto, sed, tiu ago estis kontraŭa al la imperia leĝo. La imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) rifuzis la novan kondiĉon de Frederiko. Tamen, la imperiestro ne sukcesis forigi lin, ĉar li estis lerta strategiisto kaj aliancano de Ludoviko la 9-a, Duko de Bavario (1417-1479)[5].
Frederiko venkis aliajn oponantojn same kiel Alberto la 3-a, Elektisto de Brandenburgo (1414-1486)[6], apoganto de la imperia partio, kaj Teodoriko de Isenburgo (1412-1482)[7], la ĉefepiskopo de Majenco, kaj pligrandigis sian teritorion. Dum la Batalo de Seckenheim, epizodo de la Bavaria Milito, inter 1459 kaj 1463, Frederiko kaptis siajn antagonistojn episkopo Georgo de Metz, margrafo Karlo la 1-a de Badeno kaj grafo Ulriko la 5-a de Virtembergo (1413-1480)[8].
Vidu ankaŭ
redakti- Ludoviko la 4-a, lia frato kaj antaŭulo
- Filipo, lia nevo kaj sekvanto
Referencoj
redakti- ↑ Neue Deutsche Biographie
- ↑ GeneAll.net
- ↑ Familypedia
- ↑ La Aĥea Princlando aŭ "Morea Princlando" estis unu el la tri vasalaj ŝtatoj de la Latina Imperio kiu anstataŭis la Bizancan Imperion post la sieĝo de Konstantinopolo, dum la Kvara krucmilito.
- ↑ Neue Deutsche Biographie
- ↑ Allgemeine Deutsche Biographie
- ↑ New Advent
- ↑ Personensuche