Rupreĥto de Palatinato (Kolonjo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rupreĥto de Palatinato

Rupreĥto de Palatinato (naskiĝis la 27-an de februaro 1427; mortis la 16-an de julio 1480 en Kastelo Blankenstein ĉe Gladenbach) estis ĉefepiskopo kaj elektoprinco de Kolonjo (1463–1480).

Rupreĥto de Palatinato
Ĉefepiskopo kaj elektoprinco de Kolonjo
Ĉefepiskopo Rupreĥto de Palatinato; samtempa bildigo
Ĉefepiskopo Rupreĥto de Palatinato; samtempa bildigo
Regado 1463–1480
Antaŭulo Ditriĥo la 2-a de Moers
Sekvanto Hermano la 4-a de Hesujo (1450–1508)
Ceteraj titoloj Duko de Vestfalio
Persona informo
Naskonomo Ruprecht von der Pfalz
Naskiĝo la  27-an de februaro 1427(nun 1427-02-27)
Morto la 16-an de julio 1480 (53‑jara)
en Kastelo Blankenstein ĉe Gladenbach
Tombo Baziliko de Bonn
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kolonjo
Konsekrado 1648
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 3-a vd
Patrino Mathilde van Savoye vd
Gefratoj Mechthild of the Palatinate • Ludoviko la 4-aFrederiko la 1-a vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis Elektoprinco Ludoviko la 3-a de Elekto-Palatinato kaj Meĥthilda de Savojo. En 1443 li estis registrata kiel „illustris d[omi]nus Robertus Dux Bawariae Comes Palatinus“ ĉe la jura fakultato de la malnova universitato de Kolonjo (Universitas Studii Coloniensis).

Rupreĥto estis elektata la 30-an de marto 1463 al ĉefepiskopo. Nur aŭguston de 1464 konfirmota de la papo, li per sia malforta energio ne devis malpliigi la rajtojn de la statoj de la elektepiskopujo Kolonjo kaj doni al la princepiskopujo per sia deveno sekurecon deeksteran. Samtempe li devis solvi la internajn problemojn de la ĉefepiskopujo.

Post kiam oni konstatis al li por la unuaj jaroj de lia episkopeco bonan regadon, senpacienca Rupreĥto tamen eniris en disputon kun siaj konsilantoj kaj sin ĵetis en eksterpolitikajn aktivecojn. Alianco interkonsentita en 1467 devis efiki la rekonkeron de la urboj Soest, Ksanteno kaj Rees. Post kiam li en aŭgusto 1471 estis ricevinta de la imperiestro la suverenecon, jam en aŭtuno li postulis de la statoj plialtigon de la imposto. Por atingi tiujn ĉi, li okupis la urbon Zons, kiun la katedrala kapitulo de Kolonjo tenis kiel garantiaĵo. Tio ĉi kaŭzis neripareblan rompon kun la katedrala kapitulo.

Krom tio li provis malpliigi la privilegiojn de la urboj ene de la princepiskopujo, estis tamen venkata je la sieĝo de Neuss en 1474/75. Arme subtenate de sia frato Frederiko la 1-a, li komencis la Princepiskopan Malpacon je Kolonjo. Rupreĥto vokis post tio la helpon de Karlo la Brava, Duko de Burgonjo.

Nun ankaŭ la landaj statoreprezentantoj malpromesis al la sian fidelecon kaj plendis kontraŭ li je papo kaj imperiestro. La landaj statoreprezentantoj komencis malkaŝan ribelon, nomumante katedralan kapitulanon Hermano la 4-a de Hesujo al kapitano kaj ŝirmanto de la princepiskopujo. Nur kelkaj pli malaltaj nobeloj el la kavalira stato kaj urboj lin ankoraŭ subtenis.

Ankoraŭ decembron de 1473 Imperiestro Frederiko la 3-a provis peri en la Princepiskopa Malpaco je Kolonjo, fiaskis tamen. Male Rupreĥto sin ligis pli lige al siaj aliancanoj kaj nomis la dukon de Burgonjo sia kuratoro.

Dumpase de la tempo la pozicio de la ĉefepiskopujo fariĝis pli kaj pli malforta, ĝis kiam nur ankoraŭ la oficejoj Kempen kaj Altenahr estis sur lia flanko, kiam li marton de 1478 eniris en hesan kaptitecon. Sur Kastelo Blankenstein ĉe Gladenbach en mallibereco, oni koncedis al li sub perado de duklando Jülich-Berg la plutenadon de lia titolo kiel ĉefepiskopo kaj konvenan vivtenon. Kompense li tamen devis rezigni la princepiskopujon Kolonjo.

 
Tombomonumento de Rupreĥto en la katedralo de Bonn

Jam antaŭ la akcepto de sia abdiko fare de la papo Rupreĥto mortis kaj estis entombigata en la katedralo je Bonn. Lia postanto fariĝis la defendinto de la urbo Neuss, Hermano la 4-a de Hesujo.

Rupreĥto, kiu estis ricevinta la episkopan konsekron je la Palmofesto de 1468, povis retrovidi sur sukcesojn en la monaĥejaj reformoj de sia episkopujo. Kvankam li nur malofte celebris la sanktan meson, li tamen ĉiutage celebrigis la meson por si. Aŭtunon de 1478 li faris sian helpepiskopon, Henriko de Rübenach, okazigi en Büderich diocezan sinodon. Male al multaj el siaj antaŭuloj li obeis la konsekvencojn de la eklezia malbeno kaj ne preteratentis ĝin.

La ĉefepiskopo estis pasia ĉasanto kaj birdkaptanto.

Literaturo redakti

  • Manfred Groten: Ruprecht von der Pfalz. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 22, Duncker & Humblot, Berlin 2005, ISBN 3-428-11203-2, S. 286 f. (Digitalisat).
  • Adolf Ulrich: Ruprecht von der Pfalz (Erzbischof von Köln). En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 29, Duncker & Humblot, Leipzig 1889, S. 729 f.
  • Josef Niesen, Bonner Personenlexikon, 3a eldono Bonn 2011, jen la artikolo: Ruprecht von der Pfalz.
  • Ellen Widder: Karriere im Windschatten. Zur Biographie Erzbischof Ruprechts von Köln (1427–1478), en: Vestigia Monasteriensia. Westfalen - Rheinland - Niederlande, eld. de Ellen Widder, Mark Mersiowsky und Peter Johanek, Bielefeld 1995 (Studien zur Regionalgeschichte 7), pj 29–72.
  • Eduard Hegel: Geschichte des Erzbistums Köln. II.1, Kolonjo 1995

Eksteraj ligiloj redakti