Ditriĥo la 2-a de Moers

Ditriĥo de Moers (naskiĝinta proksimume 1385; mortinta la 14-an de februaro 1463) estis kiel Ditriĥo la 2-a de 1414 ĝis 1463 ĉefepiskopo de la ĉefepiskopujo Kolonjo kaj ekde 1415 kiel Ditriĥo la 3-a administranto de la episkopujo Paderborn.

Ditriĥo de Moers
Ditriĥo la 2-a de Kolonjo
Ĉefepiskopo kaj elektoprinco de Kolonjo
Regado 1414-1463
Antaŭulo Frederiko la 3-a de Saarwerden
Sekvanto Rupreĥto de Palatinato
Blazono de la grafoj de Moers
Blazono de la grafoj de Moers
Persona informo
Naskonomo Dietrich von Moers
Naskiĝo proksimume 1385
Morto 14-an de februaro 1463 (1463-02-14)
Tombo Katedralo de Kolonjo
Religio Romkatolikismo
Alma mater Hajdelbergo, Bolonjo
Ordinado 1414
Konsekrado 1415
Familio
Familio Grafoj de Moers
Patro Frederiko la 3-a de Moers
Patrino Valburga de Saarwerden
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Duko de Vestfalio
Administranto de la episkopujo Paderborn
Ditriĥo la 3-a
Dum 1415–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj reganteco redakti

Ditriĥo estis la dua filo de grafo Frederiko la 3-a de Moers kaj ties edzino Valburga de Saarwerden. Liaj du fratoj Henriko kaj Valramo ambaŭ estis unu post la alia episkopoj de Monastero. La ĉefepiskopo de Kolonjo, Frederiko la 3-a de Saarwerden, estis frato de lia patrino Valburga.

Lia onklo Frederiko la 3-a de Saarwerden instalis lin en 1397 kiel preposto de la Kolegio Kasio en Bonn. Samtempe Ditriĥo ricevis kanonikopostenon en Kolonjo, sen esti ricevinta pli altajn konsekrojn. Ekde 1401 li studis en Hajdelbergo kaj Bolonjo. En 1409 li partoprenis kiel reprezentanto de sia onklo la Koncilion de Pizo.

Post ties morto Ditriĥo la 24-an de majo 1414 estis elektata per la plimulto de 16 voĉoj kaj multaj promesoj siaflanke al la kanonikoj al nova Ĉefepiskopo de Kolonjo. Per tio li venkis kontraŭ sia potenca kontraŭulo Vilhelmo de Berg, episkopo de Paderborn. La elekto okazis en la katedralo de Bonn, ĉar liaj elektantoj en Kolonjo ne sin sentis en sekureco de lia kontraŭkandidato. Je la nun sekva kverelo Ditriĥo tamen rapide sukcesis venki kaj jam sekvajare akiri la episkopujon Paderborn. Papan aprobon li akiris per subteno de la reĝo kaj per multaj pagoj jam oktobron de 1414.

Tiun momenton li ne jam estis ricevinta konsekrojn. La 3-an de novembro 1414 li sin konsekrigis kiel pastro kaj la 3-an de februaro 1415 kiel episkopo. La kronadmeso por reĝo Sigismondo, sur kies kapon Ditriĥo metis la kronon, samtempe estis lia unua mescelebrado.

Dum la sekvaj jaroj Ditriĥo provis instali grandan kontinuan teritorion ĉe la Malsupra Rejno kaj en Vestfalio kaj por sia familio teritorion, kiu etendiĝas preskaŭ ĝis la Norda Maro. Per tio li ĉiam denove eniris en konflikton kun sia potenca kontraŭulo, la duko de Kleve. Tiu ĉi samtempe estis Grafo de Mark kaj klopodis pliampleksigi sian potencon ofte en la samaj regionoj kiel la ĉefepiskopo.

En 1415 Ditriĥo fariĝis administranto de la princepiskopujo Paderborn. Liaj klopodoj kostis al li ne nur konsiderindajn monsumojn, sed li ankaŭ sciis certigi ilin per edzinigo de sia nevino Adelhejda de Tecklenburg kun unu el siaj kontraŭuloj. Liaj klopodoj, enkorpigi la princepiskopujon en la ĉefepiskopujon Kolonjo, nur mallongtempe sukcesis. En 1429 papo Marteno la 5-a malfondis laŭ lia peto la episkopujon. Tio ĉi kaŭzis masivan reziston de la katedrala kapitulo, de la nobelaro kaj de la urboj. La katedrala kapitulo de Paderborn, kiu per la malfondo de la episkopujo fariĝis superflua, povis atingi de Papo Eŭgeno la 4-a en la jaro 1431 la refondadon de la episkopujo.

En 1424 laŭ instigo de la ĉefepiskopo lia frato Henriko de Moers estis elektata kiel episkopo de Monastero. Tiu ĉi en 1441 fariĝis samtempe administranto de la episkopujo Osnabrück. Per ties morto en 1450 kaj la posta Princepiskopuja Malpaco je Monastero tamen kaj la episkopujo Osnabrück kaj ankaŭ la episkopujo Monastero foriĝis el la influo de la ĉefepiskopo de Kolonjo.

En la imperia politiko li apartenis en 1424 al la opozicio de la elektoprincoj, kiuj alianciĝis kontraŭ Reĝo Sigismondo en la Elektoprincoligo je Bingen.

En Graflando Mark Ditriĥo subtenis la fraton de la Duko de Kleve, Gerhardo de Mark je Hamm, kiu volis sendependigi sin de Kleve. Kompense la ĉefepiskopo ricevis en 1424 la tiam gravan urbon Kaiserswerth kun la profitiga Rejndogano kiel garantiaĵo. Provo de alligo de la graflando al la princo-ĉefepiskopujo, kiun subtenis la plej multaj urboj de la graflando, fiaskis en 1429 pro la rezisto de la urbo Unna. En 1435 okazis kontrakta interkonsentiĝo de la kontraŭuloj, kiu provizore finis la batalojn kaj komence lasis al Graflando Mark la sendependecon.

Sensukcesa restis ankaŭ la plano de Ditriĥo, ekde 1450 akiri Duklandon Berg por multa mono per heredokontrakto. Kun ĉi tiu duklando tiutempe estis ligitaj Duklando Jülich kaj Graflando Ravensberg. Kio proksimume 80 jarojn antaŭe estis sukcesinta al liaj antaŭuloj per Graflando Arnsberg, ĉikaze malsukcesis: En 1455 la ĝistiama sengefila duko de Berg naskigis neatendite heredonton.

Por la realigo de sia hegemonia politiko Ditriĥo bezonis multan monon. La enkondukon de regulaj impostoj je necesa kvanto li ne povis realigi. Kiam li en 1435 provis perforte kolekti eksterordinaran kapimposton, tio ĉi provokis masivan reziston en liaj landoj. Per tio Ditriĥo senvole antaŭenigis la formiĝon de statomovado, kiu iom post iom instituciiĝis por protekto de siaj rajtoj.

En 1437 okazis preskaŭ samtempe en la rejnlanda princepiskopujo kaj en Duklando Vestfalio la unua tiel nomata heredlanda unuiĝo. Per tio ni renkontiĝas kun la plej fruaj unuiĝoj de la statoj en la Germana Imperio. En 1438 Ditriĥo sukcesis ankoraŭ krevigi la unuecon de la statoj kompense de konfirmo de iliaj privilegioj kaj per nuligo de la kapimposto. Je tio li povis izoli la urbon Soest kiel supozatan komplotestron ene de la duklando Vestfalio. La urbo, kiu ĝis tiam estis estinta en bona rilato kun la landestro, responde al tio serĉis aliancanojn ekster la lando.

La kvereloj subbrulantaj tiun tempon kun la urbo Soest supriĝis en 1444 per la defalo de la urbo de la princo-ĉefepiskopujo je Kolonjo kaj en la alligiĝo al Duklando Kleve. Dum la kvinjara Malpaco de Soest Ditriĥo denove troviĝis en milito kontraŭ la duko de Kleve, malantaŭ kiu staris la potenca duklando Burgonjo. La vaste etendiĝaj planoj de la duko celis la formadon de aparta Episkopujo Kleve kaj per tio ties eltranĉadon el la ĉefepiskopujo Kolonjo same kiel la plenan alligon de Duklando Vestfalio al Kleve. En 1445 Papo Eŭgeno la 4-a je alianco kun Burgonjo provis sensukcese eligi Ditriĥo el lia ofico, por decidi la militon tiamaniere.

Tiu ĉi militoj konsistis grandaparte el reciprokaj rabiroj. Pli gravaj okazantaĵoj estis la konkeroj de Fredeburg kaj Bilstein komence de la milito kaj la sensukcesa sieĝo de la urbo Soest fare de la ĉefepiskopo en la jaro 1447. Al tio Ditriĥo estis dunginta el Bohemujo Husitojn kiel solduloj, kiujn li tie estis ekkoninta dum siaj militiroj kontraŭ la Husitoj kaj kiuj ekde ĉi tiu tempo estis vaste konataj kiel timigaj batalantoj. En 1449 la milito finiĝis per papa arbitracio je Mastriĥto, kiun ambaŭ flankoj akceptis. Neniu flanko estis sukcinta gajni la superecon. Soest kaj Ksanteno restis ĉe Kleve, dum kiam Fredeburg/Bilstein kaj Kaiserswerth restis je Elektoprinclando Kolonjo. Per tio atingis sian finiĝon la evoluo, kiu donis al la elektepiskopa kolonja teritorio sian finan formon per tri space dispartigitaj teritoriaj formaĵoj (Rejnlanda Princepiskopujo, Feŭdo Recklinghausen kaj Duklando Vestfalio). Post finado de la Malpaco de Soest Ditriĥo la 2-a provis fari sian fraton Valramo de Moers dum la Princepiskopa Malpaco je Monastero episkopo de Monastero.

Ĉar li aliamaniere ne povis ricevi sufiĉe da mono, la ĉefepiskopo provis kovri sian financan bezonon per kreditoj. Por ilia sekurigo li garantie fordonis ekde proksimume 1438 kaj pli forte ekde 1444 iom post iom preskaŭ ĉiujn landestrajn enspezojn. Se li ĝis tiam ĉiam aktivis por la unueco kaj por la pliampleksigo de siaj landoj, la unueco de la elektoprincaj kolonjaj teritorioj pli kaj pli endanĝeriĝis pro la problema financpolitiko. Precipe la randaj regionoj pro la garantidonoj de oficoj respektive oficaj distriktoj minacis eniri en la regokampon de najbaraj regantoj. Kontraŭ tio la statoj ĉiam denove elstariĝis kiel konservantoj de la landa unueco, reakirante proprainiciate kaj -koste garantiaĵojn. Samtempe ili fortikigis per tio siajn proprajn rajtojn.

La teritorioj, kies regadon Ĉefepiskopo Ditriĥo alstrebis, kongruas grandaparte la nunan federacieron Nordrejn-Vestfalio. La hegemonian pozicion de la ĉefepiskopoj de Kolonjo sopiritan de si kaj de siaj antaŭuloj en norda Rejnlando kaj en Vestfalio Ditriĥo finfine ne sukcesis atingi. Tute male, la potencovakuo komencanta per lia morto konsekvencis jam baldaŭ sub lia postanto Rupreĥto de Palatinato al milito kun Burgonjo, kiu finfine volis enkorpigi al siaj landoj la teritoriojn de la kolonjaj ĉefepiskopoj.

En 1421 kaj 1431 Ditriĥo partoprenis kiel imperia princo la sensukcesajn militirojn kontraŭ la Husitoj. Kiel elektoprinco Ditriĥo elektis en 1438 Albreĥton la 2-an de Habsburgo kaj en 1440 Frederikon la 3-an de Habsburgo al germanaj reĝoj.

Kiel religia episkopo li agis en sia lando per vizitadoj kaj provincaj koncilioj. Lia agado restis verŝajne direktita senescepte sur la kolegiata klerikaro kaj monaĥeja politiko. La paroĥoj kaj per tio la surloka pastrado lin evidente interesis malmulte. Li persone elstariĝis per klarkontura Maria-kulto.

Ditriĥo la 2-a de Moers estas entombigita en la ĥorĉirkaŭirejo de la katedralo de Kolonjo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti