Princo-elektisto

elektisto de la Sankta Romia Imperio
(Alidirektita el Elektoprinco)

Princoj-elektistoj (germane Kurfürsten, komparu: pragermane kuri=elekto, latine electores) en Sankta Romia Imperio ekde la fino de la 12-a jarcento decidis pri la elekto de la germana reĝo, kiu samtempe havis la titolon de Romia Imperiestro kaj oficiale Sankta Romia Imperiestro.

La sep princoj-elektistoj elektas Henrikon la 7-an reĝo (1308). (Bildo el Codex Balduineus).

Originala sepopo redakti

La sep originalaj elektistoj, kiuj elektis la imperiestron aŭ, malofte, la romia-germanan reĝon, estis fiksitaj en la Ora buleo de 1356. Ili estis:

La ekleziaj elektistoj redakti

La ne-ekleziaj elektistoj redakti

La kvar nobelaj, ne-ekleziaj elektistoj el tiu sepopo ankaŭ nomiĝis elektodukoj.

Ŝanĝoj dum la 17-a kaj 18-a jarcento redakti

 
La imperiestro kaj la ok princoj-elektistoj (de Treviro, Kolonjo, Majenco, Bohemio, Bavario, Saksio, Brandenburgio kaj Palatinato). Kuprogravuraĵo de Abraham Aubry, Nurembergo 1663/64

Dum la 17-a kaj 18-a jarcento okazis kelkaj ŝanĝoj/aldonoj.

1623 Dum la Tridekjara Milito, la palatinata grafo Frederiko la 5-a perdas la princo-elektistecon al sia kuzo, la duko Maksimiliano la 1-a de Bavario. La antaŭa palatinata elektisteco estas nun bavaria.

1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ĝin al la Palatinato. Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.

1708 La duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg, ankaŭ nomata duklando Hanovro) ricevas naŭan elektistecon. La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto.

1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". La nombro de princoj-elektistoj estas nun ree ok.

Reordigo kaj fino redakti

En la Regna deputacia fina akto (la lasta leĝodona decido de la Sankta Romia Imperio) 1803 okazis granda reordigo de la elektistecoj. Anstataŭ la antaŭe sep, ok aŭ naŭ princoj-elektistoj estu nun dek. Tiu decido tamen ne havis praktikajn konsekvencojn, ĉar jam en 1806 la Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti, kaj en la tri interaj jaroj ne okazis iu elekto.

Ekde 1806 do la ofico de princo-elektisto ne plu ekzistas. Tamen unu el la rangaltigitaj princoj de 1803, la landgrafo de Hesio-Kaselo, plu uzadis sian novan titolon "princo-elektisto", kiu donis al li similan rangon kiel grandduko, ĝis 1866.

Elektoprinclando redakti

Elektoprinclando, germane Kurfürstentum, estis lando regata de princo-elektisto. Elektoepiskopujo, germane Kurerzstift, estis ĉiu el la tri ekleziaj elektoprinclandoj (Kolonjo, Majenco, Treviro).