Duklando Kleve

teritorio de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio en la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo

Duklando Kleve estis teritorio de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio en la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo situanta ambaŭflanke de la Rejno inter princepiskoplando Monastero, la imperia abatinejo Essen, la duklandoj Berg, Jülich kaj Geldern same kiel la elektoprinclando Kolonjo. Kleve ekzistis ekde proksimume 1020 kiel graflando kaj rangaltiĝis en 1417 al duklando. Sidejo de la reganto estis la kastelo Schwanenburg en la urbo Kleve, pretertempe ankaŭ Kastelo Monterberg ĉe Kalkar.

Graflando (Duklando) Kleve
Plena origina nomo:
germane Grafschaft (Herzogtum) Kleve
nederlande 
Graafschap (Hertogdom) Kleef'
10921795

duklandograflando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Mapo de la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo ĉirkaŭ 1560, Duklando Kleve ruĝe markita
Mapo de la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo ĉirkaŭ 1560,
Duklando Kleve ruĝe markita
Ĉefurbo:
Areo:
2 200 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
100 350
South Guelderish • nederlanda lingvo
Ŝtat-strukturo
dukografo Duklando
Patrina lando:
Estiĝo:
Ditriĥo la 1-a/3-a (Kleve), unua grafo de Kleve
Pereo:
Aneksita de Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Malsupra Loreno Malsupra Loreno
Postsekvaj ŝtatoj:
Departemento Ruro Departemento Ruro
Elstaraj historiaj eventoj
1368 Unuigita kun Mark
1417 Rangaltigita al duklando
1521 Unuigita kun Jülich-Berg al Jülich-Kleve-Berg
1614 Traktato de Ksanteno, al Brandenburgio
Grafoj de Kleve
1092–1119 Ditriĥo la 1-a/3-a, unua grafo
1394-1417 Adolfo la 2-a, lasta grafo, dukiĝis
Dukoj de Kleve
1417-1448 Adolfo la 2-a, unua duko
1592–1609 Johano Vilhelmo
1614–1619 Johano Sigismundo (Brandenburgio)
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Geografio redakti

 
la kastelo Schwanenburg en Kleve nuntempe
 
Mapo de Kleve, Berg, Mark kaj Jülich en la jaro 1477
 
Joan Blaeu, 1645
 
Kastelo Schwanenburg en Kleve, sidejo de la grafoj kaj dukoj de Kleve

La duklando Kleve ampleksis areon da 2 200 kvadrataj kilometroj, kiun trafluas la Rejno kaj ĝiaj flankriveroj Ruhr, Emscher, Lippe kaj Gelderlanda Iselo same kiel Mozo kaj ĝia flankrivero Niers. Ĝi tenis 100.350 plejparte katolikajn loĝantojn (inkluzive Graflandon Moers). La mezepoka teritorio troviĝis plejparte sur la teritorio de nuna Germanio kaj malpligranda parte sur la teritorio de nuna Nederlando. Ĝi ampleksis pli malpli la areon de la distriktoj Kleve (nordon), Wesel, de la nordajn partojn de la eksterdistriktaj urboj Oberhausen kaj Duisburgo.

Urboj redakti

Al Duklando Kleve apartenis la urboj Kleve, Wesel, Emmerich, Rees, Kalkar, Xanten, Duisburg, Kranenburg, Gennep, Griethausen, Grieth, Goch, Uedem, Kervenheim, Sonsbeck, Büderich, Orsoy, Huissen, Zevenaar, Isselburg, Dinslaken, Schermbeck, Holten kaj Ruhrort.

Distriktoj redakti

Duklando Kleve estis subdividita en distriktojn, kiuj plejparte nomiĝis laŭ urbo, ekzemple Lando Kleve, Lando Dinslaken kaj Lando Kranenburg. Esceptoj de tio estas la oficejoj Aspel, Düffel, Hettergau, Kleverhamm kaj Liemers.

Historio redakti

Graflando Kleve redakti

Komenco de la graflando redakti

Pri la lokaj potencocirkonstancoj en la regiono de „Kleve“ en la Frua Mezepoko ekzistas preskaŭ neniuj pruveblaj informoj. La malmultaj eldiroj de kelkaj historiistoj pri tio estas krom tio pridisputataj. Laŭ unu el ĉi tiuj fontoj post 711 filino el nobela familio nome Beatriksa onidire geedziĝis kun iu Grafo Aelius (aŭ Helios) Gralius, vasalo de Karolo Martelo. Tiu ĉi grafo posedis terenojn en la regiono de Teisterbant kiel feŭdo. La filo el ĉi tiu geedzeco Teoderiĥo la 1a onidire estis ekde 742 kaj grafo de Teisterbant kaj ankaŭ la unua grafo de Kleve. Sub la idoj la graflandoj Teisterbant kaj Kleve estis subdividataj. Lasta ido el ĉi tiu nobelgento en Kleve estis Grafo Nufried, post kies morto en 1008 tiu ĉi dinastio estingiĝis.[1][Rim. 1]

Iu „Beatriksa“ el nobela dinastio ankaŭ estas nomata en legendo aŭ fabelo kiel prapatrino de la grafoj de Kleve, kiu geeziĝis kun cignokavaliro Elias. Plej malfrue ekde la 15a jarcento la grafoj kaj dukoj de Kleve deduktis sian devenon de ĉi tiu cignokavaliro Elias (Aelius = Elias?), kiu estas parenca kun la figuro de Lohengrin.[2]

Je la komenco de la meza mezepoko ekzistas dokumenteblaj informoj por la regiono em öa ĉirkaŭejo de Kleve. Proksimume 1020 Imperiestro Henriko la 2-a feŭde transdonis teron ĉe Malsupra Rejno kaj Mozo al du fratoj el Henegovio en Flandrio. La unua, „Gerhard Flamenses“, fariĝis la prapatro de la grafoj de Wassenberg, la postaj grafoj kaj dukoj de Geldern, kaj la alia, „Rutgero Flamenses“, prapatro de la grafoj de Kleve. Ekirejo de la kleva regeco estis ja nur malgranda tereno en la regiono de Kleve. Unuafoje en 1092 grafo sin nomis laŭ la kastelo Kleve. Kerna regiono de la kleva regeco estis komence la spaco inter Kleve kaj Kalkar. Tie ĉi la grafoj fondis kolegiatojn en Wissel kaj Bedburg.

Nur malmultaj dokumenteblaj indikoj por Rutgero la 1a estas konataj. Tio ĉi validas ankaŭ por la plej proksimaj postsekvantoj ĝis la komenco de la 13a jarcento. Heredanto de Rutgero laŭ iu kroniko el la 14a jarcento estus la filo Ditriĥo la 1a (ankaŭ nomata Teoderiĥo). Post la morto de la reganta grafo ties filoj Ditriĥo la 2-a kaj Ditriĥo la 3-a ekokupis la heredsekvon. Ankaŭ por tiuj ĉi la indikoj estas parte kontraŭdiraj. Por Grafo Ditriĥo la 3a ekzistas dokumentoj, ke li ekde 1096 ricevis kiel feŭdon Kastelon Tomburg kun la apartena tereno kiel vasalo de la ĉefepiskopo de Kolonjo.[3][Rim. 2] Tial per la komenco de la 12-a jarcento en dokumentoj la nomo alternis kelkan tempon inter Grafo de Kleve kaj Grafo de Tomburg.

Per la filo de Ditriĥo la 3a, nomata Arnoldo aŭ Arnulfo la 1a, unuan fojon la pli malnova kroniko indikis regoperiodon de 1117 ĝis 1135. Posta reganta grafo de 1135 ĝis 1150 estis laŭ ĉi tiu kroniko la filo Arnoldo la 2a.[4][Rim. 3] Sekvas la pluaj grafoj, kiujn surlistigas la ĉi malsupra listo Dinastio Kleve (* ĝis 1368). La datoj kaj nomoj por la antaŭe nomitaj unuaj grafoj diferencas de ĉi tiu surlistigo. La nomataj indikoj devenas el la pli malnova „Clevischen Chronik“, tiom kiom tiu ĉi citas dokumentojn por tio.[Rim. 4]

Evoluo de la graflando redakti

La evoluo de la plej gravaj nobeldinastioj en la meza mezepoko pasis ofte per la kroma pozicio de vokto por monaĥejoj kaj abatejoj. Tiuj ĉi voktoj, kiuj kompetentis por la malekleziaj gravaĵoj de ĉi tiuj religiaj institucioj, povis per tio pliampleksigi sian potencobazon kaj pligrandigi sian feŭdokampon. Ekde 1117 la grafoj de Kleve estis voktoj de la kanonikejo Zyfflich,[4] en 1119 ili fariĝis voktoj de la monaĥejo Fürstenberg. Inter 1122 kaj 1299 ili enigis ankaŭ la voktejon pri la grava monaĥejo Sankta Viktoro je Ksanteno en sian potencon. Per geedzeco de Grafo Arnoldo la 1a kun Ida de Brabanto la grafoj de Kleve akiris en la unua duono de la 12a jarcento la posedon de Wesel, kiu fariĝis deirpunkto por pluaj akiroj sur la dekstra flanko de la Rejno. En la 13a jarcento la teritorio-politikaj aktivecoj de la grafoj atingis novan kvaliton, kiel montras la aro da urbofondoj ekde 1241 kaj la vaste farita ena koloniigo.

 
Blazonoj de la malnovaj grafoj de Kleve (Armorial Bellenville, 14a jarcento)

Kiel minaco por la teritorio de Kleve montriĝis la dividoj de heredaĵo kutimaj ĝis la fino de la 13a jarcento. Ekzemple Grafo Ditriĥo la 5a/7a pretertempe estis en konflikto kun sia pli juna frato Ditriĥo Lufo la 1a. Tiu ĉi ne povis realigi siajn pretendojn pri Graflando Saarbrücken, kiujn li deduktis de sia geedzeco kun filino el ĉi tiu nobeldinastio. Tial li pli vaste postulis heredaĵojn el la regiono de Kleve, kiujn lia frato, reganta Grafo de Kleve, ne kontentigis.[5]

Post la morto de Johano laŭ heredokontrakto el 1362 lia pranevo Adolfo la 3a de Mark, iama episkopo de Monastero kaj Elektito de Kolonjo, fariĝis postanto kiel Grafo Adolfo la 1a de Kleve. Li devis sindefendi kontraŭ aliaj konkurantoj. Lin subtenis por la postsekvo la duko de Brabanto kaj lia frato Grafo Engelberto la 3a de Mark. Ĉi-lasta ricevis kompense dum sia vivo la graflandon Mark. Alia frato de Adolfo la 3a, Ditriĥo, ricevis por sia subteno la urbon Dinslaken kun la apartenaj areoj kaj en 1392 ankaŭ Duisburgon kaj la urbon Ruhrort.[6]

Alian konflikton kaŭzis la heredaĵo de Grafo Ditriĥo la 5a/7a de Kleve. Tiu ĉi estis geedziĝinta en 1257 kun Alinda (aŭ Alejdisa), filino de Henriko de Heinsberg. Per tio Graflando Hülchrath transiris en la regokampon de Kleve.[7] Je la divido de la heredaĵo la pli juna filo de la grafo,Ditriĥo Lufo la 2a, ricevis la terenojn de sia patrino kaj per tio ankaŭ la vilaĝon Hülchrath. En 1290 la libera regna urbo Duisburgo iris per garantidono al la grafoj de Kleve. La garantiaĵo post tio neniam estis elaĉetata, tiel ke Duisburgo fariĝis per ĉi tiu garantidoniteco fariĝis kleva kamparurbo. [8]

Ĉar Lufo la 2a dum la Batalo de Worringen ĉeflanke de la ĉefepiskopo de Kolonjo eniris en kaptitecon, la grafo devis elaĉeti sin per alta monsumo. Tio kaŭzis mankon de mono, pro kio lia filo Ditriĥo Lufo la 3a vendis la 26an de aprilo 1322 je la indigno de la reganta grafo de Kleve por 15.000 markoj Graflandon Hülchrath al la kolonja ĉefepiskopo Henriko la 2a[9] Ĉar de la vendoprezo komence nur 9.030 markoj estis antaŭpagitaj, Elektoepiskoplando Kolonjo donis garantie por la restanta sumo Kastelon kaj Urbon Aspel, Rees, Ksanteno kaj Kempen kun la apartenaj regionoj. La 16an de novembro 1331 Kleve kvitancis, ke la restanta sumo intertempe estis elpagita kaj per tio la vendo estis finfarita.[10]

Post la morto de Grafo Ditriĥo la 6a/8a en 1305 regis unu post la alia lia filo Oto el unua geedzeco ĝis 1310 kaj poste lia plej aĝa filo el dua geedzeco, Ditriĥo la 7a/9a. Kiam Ditriĥo mortis en 1347, lin postis lia pli juna frato Johano kiel grafo de Kleve. Johano subtenis Rajnaldon la 3an de Geldern je ties malpaco kun lia frato Eduardo. Rajnaldo la 3a pro manko de mono donis garantie Emeriĥon en 1355 al Johano. Ĉar la garantiaĵo ne plu estis elaĉetata, ekde tiu ĉi tempo Emmerich apartenis al la teritorio de Kleve. Kiam ankaŭ Johano mortis en 1368, neniu vira heredonto plu ekzistis, ĉar neniu el la tri fratoj havis legitimajn filojn. Per Johano formortis la tiama reganta dinastio el la „Nobelgento Flamensis“ en Graflando Kleve.[11]

 
Graflando Mark proksimume 1560

Adolfo la 1a de Kleve subtenis Karlon la Bravan je la konkero de Duklando Geldern ekde 1473. Por siaj militaj servoj li ricevis krom financa kostorepago ankaŭ nomindaj teritoriajn transcedojn je kostoj de Geldern. La ĝistiama garantiposeda rajto pri Emmerich, partoj de Liemers kaj de Düffel estis ŝanĝataj en verajn posedorajtojn. Aldone Goch, Wachtendonk kaj Voktejo Elten nun fariĝis eroj de Graflando Kleve.[12]

Unu el la plej fortaj kontraŭuloj kontraŭ la potencoplilarĝigo por Graflando Kleve per la persona unio kun Graflando Mark estis la ĉefepiskopo de Kolonjo, Frederiko la 3-a. En 1373 la ĉefepiskopo ja elaĉetis la kastelon, urbon kaj doganon de Rheinberg garantie donitajn al Kleve, per pago de 55.000 orŝildoj al Grafo Adolfo, sed poste plimalboniĝis la rilatoj inter Kleve kaj Elektoepiskoplando Kolonjo.[13] Krome, laŭ opinio de la ĉefepiskopo Graflando Kleve estis feŭdo de la ĉefepiskoplando Kolonjo. Pri la kleva Linn kun al apartena areo komenciĝis en 1378 malpaco de 14jara daŭro inter Adolfo la 1a kaj la ĉefepiskoplando.

Grafo Adolfo de Kleve preparis je la fino de sia vivo la heredaĵon por siaj idoj kaj provis fini ekzistajn konfliktojn. Unu el ĉi tiuj konfliktoj estis tiu kun Ĉefepiskopo Frederiko la 3-a pri la aparteneco de Linn. En 1392 li rezignis laŭ kontrakto pri la hereda posedo de kastelo, urbo kaj lando Linn favore al la ĉefepiskoplando Kolonjo. Kompense la grafo devis ricevi 70.000 guldenojn. 13.000 guldeno estis pagataj kontante, por la restantaj 53.000 guldenoj la ĉefepiskopo garantie donis la urbojn Aspel kaj Rees same kiel la duonon de la juĝejo Bockum kaj de la urbo Ksanteno same kiel bienojn en Schwelm kaj Hagen.[14][15]

 
Kleve-Marka Blazono el la Blazonaro de Scheibler
1450–1480

Kiam per la morto de la frato Engelberto sur la dekstra flanko de la Rejno la graflando Mark en 1392 transiris al Adolfo kaj ekestis la duobla graflando Kleve kaj Mark, la malpaco kun Kolonjo estis definitive finita. Jam antaŭ sia morto en 1394 Adolfo solvis ankaŭ la problemojn kun sia pli juna filo Ditriĥo kaj transdonis al tiu ĉi en 1393 la tiean regecon kiel Grafo de Mark.[6]

Posteulo kiel Grafo de Kleve fariĝis en 1394 lia pli aĝa filo Adolfo la 2a. Inter Adolfo la 2a de Kleve kaj Ditriĥo la 2a de Mark unuflanke kaj Duko Vilhelmo la 2a de Jülich-Berg aliaflanke ekestis kverelo. Je la malpaco temis pri jara rento da 2.400 guldenoj el la Rejndogano ĉe Kaiserswerth, kiun ambaŭ flankoj pretendis. Kiam oni ne povis interkonsentiĝi, la duko marŝis kun kavalirarmeo en Graflandon Kleve. En la Batalo de Kleverhamm la 7an de junio 1397 la duko estis venkata kaj kaptata. La potencpozicio de Graflando Kleve per tio estis forikigita kontraŭ Duklando Jülich-Berg, ĉar la duko por sia liberiĝo devis pagi konsiderinan monsumon, kio malfortigis la duklandon. Kiam krome en 1398 Ditriĥo estis mortigita dum malpaco, denove okazis unuigo de Kleve kun Graflando Mark. Per la geedzeco de la filinoj de Adolfo la 2a kun la romgermana reĝo Rupreĥto de Palatinato kaj kun Duko Johano la Sentima de Burgonjo Grafo Adolfo la 2a povis pli kreskigi sian potencan pozicion ĉe la Malsupra Rejno. Konsekvenco estis lia rangaltiĝo al duko en la jaro 1417 kaj la leviĝo de la graflando al „Duklando Kleve“.[16]

Duklando Kleve redakti

 
Blazonoj de la filoj de Duko Adolfo la 1a de Kleve, Grafo de Mark, kaj de Maria de Burgonjo, filino de Duko Johano de Burgonjo, nome la fratoj Johano la 1a (1419–1481), Duko de Kleve, Grafo de Mark, kaj Adolfo de Kleve-Mark, Reganto je Ravenstein (1425–1492), burgonja ĝenerala gubernatoro de la Malaltaj Landoj, pli malfrue Reganto de Burgonjo (Armorial dit de Gorrevod, proks 1456–1459)

En la regotempo de Adolfo la 2a Imperiestro Sigismondo nomumis tiun en 1417 „Duko Adolfo la 1a de Kleve kaj Mark“ kaj rangaltigis la graflandon Kleve al duklando.[17] La duko sukcesis dum sia regotempo plilarĝigi la teritorion de Kleve kaj plejparte solvi la dependecon de la ĉefepiskoplando Kolonjo. Post kiam li jam kiel grafo estis akirinta Emeriĥon kun partoj de Liemers (1402) de Duklando Geldern kiel ne elpagita garantiaĵo, sekvis pluaj teritorioj de Geldern per la Reichswald inter Nimego kaj Kleve (1418), Gennep (1424), Wachtendonk (1440, sed nur pretertempe) kaj Düffel (1446). Bazo de la akiro por la regionoj kaj lokoj estis garantidonaj kontraktoj.[18][19]

 
Aliancoblazono de la duko de Kleve, grafo de Mark (Blazonaro de Wernigerode, proks. 1475–1500)

Adolfo estis enplektita en plurjardekaj kvereloj kun sia pli juna frato Gerhardo, ĉar tiu ĉi ne konsentis pri la heredsekvo de la tuta heredaĵo por la unuenaskito. Ekde 1409 Gerhard pro tio pretendis la heredorajton por Graflando Mark. Krom tio ekzistis problemoj kun la ĉefepiskopo Ditriĥo de Moers, kiu provis malebligi potencokreskon por la duko, ĉar Kleve laŭ opinio de la ĉefepiskopo plue estas kolonja feŭdo.

Ekde 1423 okazis malpaco inter la ĉefepiskopo de Kolonjo kaj Adolfo la 1a. En ĉi tiu malpaco Gerhardo komence subtenis la ĉefepiskopon.[18] En 1437 okazis interkonsento inter Adolfo kaj lia frato Gerhardo por ties postulo de la graflando Mark. Gerhardo ricevis dumvive la regantecon por la pli granda parto en la graflando kaj tenis la titolon „Grafo je Mark“, dum kiam Adolfo plue tenis la titolon „Grafo de Mark“.

La kverelo kun la ĉefepiskopo pliakriĝis dumpase de la tempo kaj kondukis al la Malpaco de Soest de 1444 ĝis 1449. Ekigilo de ĉi tiu konflikto estis, ke la urbo Soest provis sin liberigi el la superregado de la ĉefepiskopa princlando de Kolonjo. Tial la urbo faris en 1444 kontrakton kun Adolfo la 1a, ke Kleve anstataŭ la ĉefepiskopo tenu la superregadon pri Soest. Por la postsekvaj militaj konfliktoj la duko revokis sian filon Johano de la kortego en Burgonjo kaj transdonis al li la militan direktadon. Jam antaŭ la fino de la milito Adolfo la 1a mortis en 1448, kaj lia filo Johano fariĝis lia posteulo kiel Duko Johano la 1a de Kleve-Mark.

Sub Johano la malpaco finiĝis per malvenko por la ĉefepiskopo. En la packontrakto Ĉefepiskopa Princlando Kolonjo devis interalie rezigni pri la feŭdestreco pri Duklando Kleve. Ĝi ankaŭ devis akcepti la transiron de la kompetenco por la urbo Soest, tiel ke la urbo nun substaris la duklandon Kleve. Krom Soest ankaŭ Ksanteno transiris de la superregado fare de Kolonjo al tiu de Kleve.[18]

Post finado de la unua Malpaco de Soest la kvereloj inter la ĉefepiskopo kaj la duko de Kleve ne estis finiĝintaj. Duko Johano la 1a subtenis dum la Princepiskopa Malpaco je Monastero de 1450 ĝis 1458 tiun flankon, kiu batalis kontraŭ la kolonja ĉefepiskopo pro la okupado de la episkopa seĝo en Monastero. Sekvis dua „Malpaco de Soest“ de 1462/63 kaj la kvereloj de 1467 ĝis 1469. Por la konfliktoj ekde 1467 la kolonja Ĉefepiskopo Rupreĥto estis alianciĝinta kun Geldern kaj provis, reakiro por Soest, Ksanteno kaj Rees denove la superregadon.[20]

Ekde la komenco de la 1470aj jaroj Duko Johano la 1a tenis aliancon kun Karlo la Brava, kiun li subtenis je la potencopreno en Duklando Geldern. Ĉar tiuj ĉi malpacoj pri Geldern finiĝis sukcesaj por Karlo la Brava, ankaŭ Johano la 1a apartenis al la venkintoj. Danke pro la subteno la duko de Burgonjo dokumente transskribis kaj urbon resp. oficejon Goch kaj la Rejndoganon je Lobith kiel ankaŭ la voktecon de monaĥejo Elten, paroĥon Angerlo kaj la distrikton resp. urbon Emeriĥo.[21][22]

Krom la supre menciitaj akiraĵoj ankaŭ la urboj Soest, Xanten kaj Rees estis definitive certigitaj por Kleve, ĉar la pozicio de la Ĉefepiskopa Princlando Kolonjo nun definitive kaj daŭre estis malfortigita.[23]

 
Duklando Kleve proksimume 1560

Jam Adolfo la 2a kiel ankaŭ lia filo Johano la 1a ricevis en siaj kvereloj kun la ĉefepiskopo de Kolonjo subtenon de la respektiva duko de Burgonjo. Per tio Kleve eniris dum la dua duono de la 15a jarcento pretertempe sub fortan enfluon de la duklando Burgonjo.

Posteulo de Johano la 1a fariĝis post ties morto en 1481 lia filo kiel Duko Johano la 2a. Lia komenca provo, sin malligi de la influo de Duklando Burgonjo, fiaskis. Per kreska regotempo krom tio malpliboniĝis la rilato de la duko kun la „statoj“ en Kleve kaj Mark, ĉar tiuj ĉi pro lia sensukcesa politiko kaj pro lia fuŝmastrumo en la duklando nur je daŭre kreska rezisto koncedis liajn financajn postulojn. Ekde 1501 la statoj akiris kontraktan interkonsenton, ke la duko devas lasi kontroli kaj aprobi siajn impostpostulojn fare de ili. Tiun ĉi kontrakton kompletigis en 1510 instrukcioj pri la feŭdaj kaj heredaj rajtoj, per kio la duko estis plejparte senpotencigita.[24] La fakto, ke ĉiuj deziroj pri impostoj nur post aprobo de la landaj statoj povis validiĝi, treege limigis liajn politikajn aktivecojn.[25]

En la regotempo de Johano la 2a ankaŭ okazis la provo de imperia reformo. Dum la Imperia dieto en Worms en 1495 estis realigita sub la romgermana reĝo Maksimiliano la 1a tiu ĉi reformo, kiu tamen pro la rezisto de la germanaj teritoriaj princoj estis nur parte sukcesa. Al unu el la pozitivaj rezultoj apartenis la subdivido de la imperio ekde 1500 en 10 imperiajn cirklojn. Duklando Kleve apartenis ekde la formado de la Imperiaj Distriktoj en 1500 al la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo.

En Duklando Kleve restis je la fino de la regotempo de Johano la 2a kiel ununura pozitiva rezulto la heredkontrakto kun Duklando Jülich-Berg. La dukoj de ambaŭ teritorioj estis interkonsentintaj heredkontrakton pro la manko de legitima filo en la duklando Jülich-Berg. Unua paŝo tial estis en 1496 la gefianĉiĝo de filo Johano de Kleve kaj Mark kun la heredontino Maria de Jülich-Berg. Ĉar ambaŭ tiumomente estis ankoraŭ neplenaĝaj, ili geedziĝis nur en 1510.[25]

Duko Johano la 3a, nomata la Pacema, jam en 1511 fariĝis Duko de Jülich kaj Berg. Post la morto de lia patro en 1521 tiuj ĉi duklandoj estis kunigataj kun Graflando Mark al la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg. Per tio ĉi Johano akiris maleklezian superregan pozicion en la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo. La limigojn de la regopotenco, kiun Johano la 2a estis akceptinta, lia posteulo povis plejparte nuligi.[26] La fokuso de liaj aktivecoj pli kaj pli translokiĝis de Kleve al Duseldorfo, la sidejo de la Unuiĝintaj Duklandoj.

Mallonge antaŭ sia morto Johano la 3a faris kun Duko Karlo de Gelderlando en 1537 heredkontrakton. Laŭ tiu kontrakto, kiu sekvis la premon de la statoj de Geldern, post la morto de Egmond Geldern kaj Zutphen iru al la ununura filo de Johano la 3a, Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg, ĉar ne ekzistis legitima heredonto por Geldern. Jam mallonge post la faro de la kontrakto kaj kvin monatojn antaŭ la morto de Egmond en 1538 la posta duko Vilhelmo la 5a transprenis la regadon en Duklando Geldern.[27]

Kiam mortis Johano la 3a en 1539, Vilhelmo la 5a transprenis ankaŭ la regantecon en „Jülich-Kleve-Berg“ kaj estis nun per tio unu el la plej potencaj regantoj en la nordokcidento de la Germana Imperio. Egmond estis tamen devigata de la „Packontrakto de Grave“ el 1536, translasi Duklandon Geldern al Karlo la 5a kaj ricevis ĝin nun nur kiel dumvivan feŭdon. Kiam en 1538 Egmond mortis, pro tio Karlo la 5a postulis kiel feŭdestro Duklandon Geldern por la Habsburgoj. Ĉar Vilhelmo la 5a ne libervole volis rezigni pri Geldern, do sekvis la Tria Heredsekvomilito de Geldern. Post komencaj sukcesoj Vilhelmo la 5a malgajnis fine de 1543 la Batalon de Sittard kaj devis en la Kontrakto de Venlo rezigni Duklandon Geldern kaj Graflandon favore al Karlo la 5a.[27]

Kiam Vilhelmo la 5a mortis en 1592, kiel posteulo sekvis lia filo kiel Duko Johano Vilhelmo la 1a de Jülich-Kleve-Berg. Tiu ĉi estis dum la lasta fazo de sia vivo mensmalsana kaj mortis malgraŭ dufoja geedzeco en 1609 sengefila. Post lia morto pluraj princaj nobeldinastioj kaj mallongtempe ankaŭ la reĝo de Francio pretendis la postlasintajn landojn Jülich, Kleve, Berg, Mark, Ravensberg kaj Ravenstein. Ĝis klarigo de la pretendoj okazis ĝis en la 1660aj jaroj kvereloj kaj militaj konfliktoj pri la definitiva solvo kaj dispartigo de la heredaĵo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo heredsekvoordokonflikto pri Jülich-Kleve.
 
dispartigo de la Unuiĝinta Duklandoj 1614

Duklando Kleve kiel ero de Brandenburgio-Prusio redakti

Pro la Kontrakto de Ksanteno de 1614 Kleve komence eniris provizoran, en 1666 definitivan posedon de la elektoprincoj de Brandenburgio. De 1609 ĝis 1672 tamen la Statoj Ĝeneralaj okupadis la fortikigitajn lokojn de Kleve per siaj trupoj, kaj nur la Granda Elektoprinco de Brandenburgio unuigis post nuligo de la stataj privilegioj la landon Kleve kun la brandenburgia-prusa ŝtato. De 1647 ĝis 1679 Johano Morico de Nassau-Siegen funkciis kiel guberniestro de la brandenburgia elektoprinco en Kleve. Post ties morto pretertempe Elektoprinco Frederiko plenumis ĉi tiun oficon. En 1655 oni instalis je Duisburg la unuan universitaton. Dum kiam Duklando Kleve en la 17a jarcento ankoraŭ estis ludanta gravan rolon por la supreniĝo de Brandenburgio-Prusio, la graveco de Kleve kaj de la aliaj okcidentaj provincoj en la 18a jarcento kontinue sinkis, aparte post la akiro de Silezio fare de Frederiko la Granda 1740/42. Post kiam Kleve 1757–1762 estis sub franca potenco, la reĝlando Prusio restis en la posedo de la vera duklando ĝis la Paco de Bazelo de 1795, en kiu ĝi transcedis la parton de la teritorioj maldekstre de la Rejno (proksimume 990 kvadratajn kilometrojn) al la Unua Respubliko de Francio. La distriktoj Zevenaar, Huissen kaj Malburgen venis en 1795 al la Batava Respubliko kaj apartenas nuntempe al Nederlando. La restanta parto de la duklando sur la maldekstra flanko de la Rejno apartenis ekde 1798 ĝis 1814 al la departemento Ruro kaj revenis pro la interkonsentoj farintaj sur la Viena Kongreso en 1815 al la reĝlando Prusio.

La terenoj de Kleve en la 19-a jarcento redakti

En la regna deputacia fina akto (1803) la reĝlando Prusio estis rekompensata por la perdo de siaj regionoj maldekstre de la Rejno. Laŭ Kontrakto de Schönbrunn (1805) la reĝlando Prusio transcedis ankaŭ la parton de Kleve troviĝanta sur la dekstra flanko de la Rejno al la franca Unua Imperio. Napoleono la 1a aligis urbon kaj fortikaĵon Wesel al la Departemento Ruro, la restan parton li transdonis en 1806 kune kun Duklando Berg al sia bofrato Joaĥimo Murat. Rilate kun la saman jaron fondata Rejna Ligo ambaŭ duklandoj estis ligataj al Grandduklando Berg; jam en 1810 Napoleono fortranĉis la plej nordan pecon de la grandduklando kaj ligis ĝin kun la franca Departemento Supra Iselo.

Post la kolapso de la franca regado fine de 1813 la iniciato de politika agado ĉe la tuta Malsupra Rejno transiris al la reĝlando Prusio, al kiu la Viena Kongreso en 1815 atribuis esencajn partojn de Rejnlando. La reĝlando Prusio reakiris do ne nur la teritoriojn jam troviĝantajn antaŭ 1794 en sia posedo (norda parto de la supra kvartalo de Duklando Geldern, Duklando Kleve kaj Princlando Moers) same kiel la teritoriojn atribuitajn en la die regna deputacia fina akto (Imperia Abatinejo Essen, Imperia Abatejo Werden, Imperia Abatinejo Elten kaj partoj de la princepiskoplando Monastero). Ĝi pli vere ekheredis ĉiujn aliajn antaŭe suverenajn teritoriojn en Rejnlando, transprenante ankaŭ posedaĵojn iam apartenintaj al Kolonjo kaj Berg-Jülich.

Krom ĉiu tiuj teritoriaj gajnoj la reĝlandoPrusio tamen devis ankaŭ akcepti teritoriajn malgajnojn. Ĉiu partoj de la iama supra kvartalo de Duklando Geldern okcidente de la Mozo, mallarĝa strio oriente de la Mozo kaj la teritorio-insuloj kaj randaj terenoj okcidente kaj norde de Elten (Huissen, Malburgen, Zevenaar, Lobith kaj Wehl) same kiel Kekerdom kaj Leuth sude de der Waal definitive iris al la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj. Samtempe nederlanda teritorio transiris al la reĝlando Prusio: teritorio-insulo Schenkenschanz kaj la terenoj nun apartenantaj al Emeriĥo Borghees, Speelberg, Leegmeer kaj Klein-Netterden.

La tuta teritorio de la iama duklando eniĝis la prusan administran organizon. Komence ĝi apartenis al la Provinco Jülich-Kleve-Berg kaj al la distriktaro Kleve, kiuj jam la 22an de junio 1822 estis malfondataj kaj unuigataj kun la suda provinco Malsupra Rejno al la Rejnprovinco resp. kun la distriktaro Duseldorfo.

Regantoj de Kleve redakti

 
La Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg proks 1540. Strekumitaj la voktejo Essen, la kunregatejo Lippstadt kaj Duklando Geldern kun Graflando Zutphen hereditaj en 1538.

Graflando redakti

Dinastio Kleve (ĝis 1368) redakti

Dinastio Mark (1368–1417) redakti

(Nombradmaniero de Kleve)

Duklando redakti

 
La ses dukoj de Kleve: Adolfo l a2a, Johano la 1a, Johano la 2a, Johano la 3a, Vilhelmo la 5a kaj Johano Vilhelmo (de dekstre maldekstren), bildo de nekonata pentristo el la 17a jc.

Dinastio Mark (1417–1609) redakti

(Nombradmaniero de Kleve)

Dinastio Hohencolernoj (1609/1666–1918) redakti

 
Kastelo Monterberg 1575
 
Kastelo Schwanenburg je Kleve 1758

Laŭpasa enkorpigo en Reĝlandon Prusio kaj pli malfrue en la Germanan Regnon, la duklando perdis pli kaj pli sian funkcion kiel memstara teritorio en la Sankta Romia Imperio. Post abdiko de la lasta imperiestro ankaŭ la titolo Duko de Kleve perdis definitive sian gravecon.

(Nombrado de la Hohencolernoj laŭiras la prusan nombradmanieron)

Vidu ankaŭ redakti

fikcie

Fontoj kaj literaturo redakti

Literaturo redakti

  • Kurt Schottmüller: Die Organisation der Centralverwaltung in Kleve-Mark vor der brandenburgischen Besitzergreifung im Jahre 1609. (doktortezo je Marburg). E. S. Mittler, Berlino 1896 (Google-Books; 2a eld. (Staats- und Socialwissenschaftliche Forschungen 14/4 = kajero 63). Duncker & Humblot, Lepsiko 1897 (Reta eldono de la Bavara Ŝtata Bilioteko je Munkeno).
  • Klaus Flink: Die klevischen Herzöge und ihre Städte. 1394 bis 1592. En: Land im Mittelpunkt der Mächte. Die Herzogtümer Jülich – Kleve – Berg. Boss, Kleve 1984, ISBN 3-922384-46-3, pj. 75–98.
  • Klaus Flink: Klevische Städteprivilegien (1241-1609) (= Klever Archiv 8). Urbarĥivo Kleve, Kleve 1989, ISBN 3-922412-07-6.
  • Klaus Flink: Territorialbildung und Residenzentwicklung in Kleve. En: Klaus Flink, Wilhelm Janssen (eld.): Territorium und Residenz am Niederrhein. Referate der 7. Niederrhein-Tagung des Arbeitskreises niederrheinischer Kommunalarchive für Regionalgeschichte (= Klever Archiv 14). Urbarĥivo Kleve, Kleve 1993, ISBN 3-922412-13-0, pj. 67–96.
  • Manuel Hagemann: Kleve in der Krise. Eine niederrheinische Grafschaft im 14. Jahrhundert. En: Vorträge zum Karl-Heinz-Tekath-Förderpreis 2010. Historischer Verein für Geldern und Umgegend, Geldern 2010, ISBN 978-3-921760-47-5, pj. 47–58.
  • Heike Hawicks: Xanten im späten Mittelalter. Stift und Stadt im Spannungsfeld zwischen Köln und Kleve (= Rheinisches Archiv 150). Verlag Böhlau, Kolonjo 2007, ISBN 3-412-02906-8
  • Wilhelm Janssen: Die Entwicklung des Territoriums Kleve (= Geschichtlicher Atlas der Rheinlande Beiheft V/11-12), Bonn 2007, ISBN 978-3-7749-3520-4.
  • Dieter Kastner: Die Grafen von Kleve und die Entwicklung ihres Territoriums vom 11. bis 14. Jahrhundert. In: Land im Mittelpunkt der Mächte. Die Herzogtümer Jülich – Kleve – Berg. Boss, Kleve 1984, ISBN 3-922384-46-3, pj. 53–62.
  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve (= Veröffentlichungen des Historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11). Schwann, Duseldorfo 1972, ISBN 3-508-00161-X.
  • Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft. En: RhVjbll. 46,1982. pj. 1–47.
  • Jens Lieven: Adel, Herrschaft und Memoria. Studien zur Erinnerungskultur der Grafen von Kleve und Geldern im Hochmittelalter (1020 bis 1250) (= Schriften der Heresbach-Stiftung Kalkar 15), Bielefeld 2008, ISBN 978-3-89534-695-8.
  • Wolf-Rüdiger Schleidgen: Territorialisierung durch Verwaltung. Anmerkungen zur Geschichte des Herzogtums Kleve-Mark im 15. Jahrhundert. En: RhVjbll. 63,1999. pj. 152–186.
  • Rückblick auf die Geschichte des Herzogthums Cleve überhaupt, und der Stadt Wesel im Besonderen : während des Cleveschen Erbfolge-Streites, vom Jahre 1609 bis 1666. Bagel, Vezelo 1830

Fontopublikaĵoj redakti

  • Theodor Ilgen: Quellen zur inneren Geschichte der rheinischen Territorien. Herzogtum Kleve 1: Ämter und Gerichte, 2 Bd.e in 3 Teilen, Bonn 1921-25 (Publikationen der Gesellschaft für rheinische Geschichtskunde 38).
  • Heike Preuss (priverkinto): Kleve-Mark Urkunden 1394-1416. Regesten des Bestandes Kleve-Mark Urkunden im nordrhein-westfälischen Hauptstaatsarchiv in Düsseldorf, Siegburg 2003 (Veröffentlichungen der staatlichen Archive des Landes Nordrhein-Westfalen C 48).
  • Wolf-Rüdiger Schleidgen (priverkinto): Das Kopiar der Grafen von Kleve, Kleve 1986 (Klever Archiv 6).
  • Wolf-Rüdiger Schleidgen: Kleve-Mark Urkunden 1223-1368. Regesten des Bestandes Kleve-Mark Urkunden im nordrhein-westfälischen Hauptstaatsarchiv in Düsseldorf, Siegburg 1983 (Veröffentlichungen der staatlichen Archive des Landes Nordrhein-Westfalen C 13).
  • Wolf-Rüdiger Schleidgen: Kleve-Mark Urkunden 1368-1394. Regesten des Bestandes Kleve-Mark Urkunden im nordrhein-westfälischen Hauptstaatsarchiv in Düsseldorf, Siegburg 1986 (Veröffentlichungen der staatlichen Archive des Landes Nordrhein-Westfalen C 23).
  • Robert Scholten (eld.): Clevische Chronik nach der Originalhandschrift des Gert van der Schuren nebst Vorgeschichte und Zusätzen von Turck, einer Genealogie des Clevischen Hauses und drei Schrifttafeln, Kleve 1884.

Arĥivo redakti

La arĥivo de la Lando Kleve-Mark troviĝas nun en la Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio en la Ĉefa ŝtatarĥivo en Duseldorfo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Otto Titan von Hefner, en: Stammbuch des blühenden und abgestorbenen Adels in Deutschland, 1860, 1-a volumo A ĝis F, p. [250]446. Reta versio
  2. Gert van der Scheuren, en: Clevische Chronik, 1884, Kleve, eld. Robert Scholten, p. [84]42. Reta versio
  3. Gert van der Scheuren, en: Clevische Chronik, 1884, Cleve, eld. Robert Scholten, p. [93]51. Reta versio
  4. 4,0 4,1 Gert van der Scheuren, en: Clevische Chronik, 1884, Cleve, eld. Robert Scholten, p. [228]186. Reta versio
  5. Gert van der Scheuren, en: Clevische Chronik, 1884, Cleve, eld. Robert Scholten, p. [238]196. Reta versio
  6. 6,0 6,1 NDB, Helmut Dahm, en: Adolf III. von der Mark, 1953, volumo 1, p. 80/1a reta versio
  7. Friedrich Everhard von Mering, Ernst Weyden, en: Geschichte der Burgen, Rittergüter, Abteien und Klöstern in den Rheinlanden, 1833, Kolonjo, p. [119]113. Reta versio
  8. http://www.rheinische-geschichte.lvr.de/epochen/ereignisse/1288bis1521/Seiten/home.aspx?print=true Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Rejnlanda historio en la paĝaro rheinische-geschichte.lvr.de
  9. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln, Urkunde 192, 1853, parto 3, 1301–1400, p. [185]165. Reta versio
  10. Laŭ rimarkoj pri la vendodokumento en la citita dokumentaro el 1853, p. [185]165.
  11. NDB, Wilhelm Janssen, en: Johann von Kleve, 1974, volumo 10, p. 491/2a reta versio[1]
  12. Wilhelm Janssen, en: Geschichte Gelderns bis zum Traktat von Venlo (1543), 2001, eldonita de Johannes Stinner kaj Karl-Heinz Tekath, parto 1, p. 23
  13. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln, Urkunde 737, 1853, parto 3, 1301–1400, p. [645]633.
  14. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheines und des Erzstiftes Cöln, Vorbemerkungen, volumo 3, p. [12]XII. Cifereca eldono de ULB Bonn
  15. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheines und des Erzstiftes Cöln, Urkunde 968, 1853, volumo 3, p. [863]851.
  16. NDB, Henny Grüneisen, en: Adolf I. Herzog von Kleve, 1953, volumo 1, p. 81/2a reta versio
  17. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheines und des Erzstiftes Cöln, Urkunde 102, 1858, Teil 4, p. [138]112, reta eldono 2009[2]
  18. 18,0 18,1 18,2 NDB/Henny Grüneisen, en: Graf Adolf II., 1953, Bd. 1, S. 81/2. Reta versio [URL: http://www.deutsche-biographie.de/ppn133534138.html]
  19. Robert Scholten; en: Zur Geschichte der Stadt Kleve, 1905 Cleve, pj [534/535]508/509. Reta versio
  20. NDB/Manfred Groten, en: Ruprecht von der Pfalz, 2005, vol. 22, p 286/7. Reta versio [URL: http://www.deutsche-biographie.de/ppn12388957X.html]
  21. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln. Urkunde 369. 1858, Teil 4, 1401–1609, p [488]462.Reta versio
  22. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln. Urkunde 3701858. Teil 4, 1401–1609, p [496]464. Reta versio
  23. NDB/Wilhelm Janssen, en: Herzog Johann I., 1974, vol. 10, p 492. Reta versio [URL: http://www.deutsche-biographie.de/ppn132254948.html]
  24. Theod. Jos. Lacomblet, Woldemar Harleß: Archiv für die Geschichte des Niederrheins. En: Der neuen Folge zweiter Band / III. Die Cleve-Märkischen Landesstände …. 1870, Cöln, p [183]179. Reta versio
  25. 25,0 25,1 NDB/Wilhelm Janssen, en: Herzog Johann II., 1974, vol. 10, p 493. Reta versio [URL: http://www.deutsche-biographie.de/ppn119135574.html]
  26. Theod. Jos. Lacomblet, Waldemar Harleß: Archiv für die Geschichte des Niederrheins. En: Der neuen Folge zweiter Band / III. Die Cleve-Märkischen Landesstände .... 1870, Cöln, p [184]180. Reta versio
  27. 27,0 27,1 ADB/P.L. Müller, en: Karl von Geldern, 1882, vol. 15, pj 248 ĝis 292. Reta versio[URL: http://www.deutsche-biographie.de/ppn104206527.html?anchor=adb]

Rimarkoj redakti

  1. Historiisto J. F. Knapp prezentas en sia libro „Regenten und Volks-Geschichte der Länder Cleve, Mark, Jülich, Berg und Ravensberg“ el 1831, volumo 1 por la grafoj de Kleve kompletan liston ekde 827, kiu antaŭ 1041 neeviteble plene deflankiĝas de la ĉi tieaj indikoj kaj poste nur ekde proks. 1200 montras kelkajn konformecojn. En la enkonduko al Geschichte der Grafschaft Kleve tamen ankaŭ en ĉi tiu libro estas indikata kiel unua aŭ dua grafo iu Teoderiĥo de Teisterbant-Kleve por la regepoko de Karolo Martelo proks. 725.
  2. Kronikoj produktataj en la mezepoko ofte estis manipulataj por pliaĝigi nobelan genton aŭ por plialtigi ties gravecon. Krom tio, pro mankaj dokumentoj oni ofte devis reekpreni buŝajn transdonaĵojn. „Von Turck“ kaj „Robert Scholten“ priverkis en 1884 la kronikon el la 14a jarcento kaj kompletigis ĝin per multaj pruvipovaj dokumentoj.
  3. Rilate Arnoldo la 2a la datoj pri la regoperiodo en ambaŭ kronikoj treege malsamas. En la pli malnova ĉi tiu finiĝas en 1150, dum kiam en la pli nova ĝi komenciĝas nur en 1189. Ĉar tamen „NDB“ indikas kiel mortojaro por Arnoldo la 2a la jaron 1147, la pli nova por la periodo inter proksimume 1130 ĝis 1200 devus estis malĝusta.
  4. La diferenca nombromanieroj por la grafoj, ekzemple Ditriĥo 3a/5a, rezultas el la ne identaj fontoj. La nombromaniero „3a“ rilatas kun la gentolisto kaj konformas ankaŭ kun la opinio de kelkaj el la aktualaj historiistoj. La nombromaniero „5a“ tamen konformas kun la pli malnova kroniko. Neeviteble ekzistas rilate la unuajn grafojn kaj por la nomoj kaj ankaŭ por la regoperiodoj pro la nesufiĉaj fontoj klaraj diferencoj. Nur ekde Grafo Ditriĥo 5a/7a, regoperiodo de 1260 ĝis 1275, ambaŭ kronikoj estas identaj, kvankam la malsamaj nombromanieroj restas neŝanĝitaj.