Kervenheim formas kune kun Kervendonk lokon de la urbo Kevelaer, distrikto Kleve (Germanujo) kun proksimume 2200 loĝantoj. Kervenheim havis origine urboprivilegiojn dokumenteblajn jam por la jaro 1322, perdis tiujn tamen en la epoko de Napoleono. Origine la loko havis nur areon da 11 hektaroj, kiu pli malfrue pligrandiĝis pro teritoriaj cedoj de la kampara komunumo Kervendonk je 45 hektaroj. La nuna loko Kervenheim havas areon da 15.55 kvadrataj kilometroj.[1]

Blazono de Kervenheim
Kastelo Kervenheim en 2012

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti