La loko Bockum estas parto de la urbo Krefeld (Germanujo), en kiu vivas proksimume 22.000 loĝantoj.

Bockum vestas takksata kiel unu el la pli altkvalitaj loĝregionoj de Krefeld. Ĉe la aleoj Hüttenallee kaj Wilhelmshofallee – nuntempe la plej multkostaj loĝkampoj de Krefeld – bonhavaj familioj el Krefeld konstruigis por si imponajn vilaojn sur grandaj terpecoj. Aliloke superregas krom kelkaj kolonioj kampoj kun unufamiliaj domoj el la plej lasta tempo. La loko ĝuas la favoron de vaste etendiĝaj verdejoj kaj lige kun tiuj de multaj establaĵoj por ripozo, libertempumo kaj korpoekzerciĝo kaj -ado. Ĝia trankvila kaj samtempe tre centra pozicio, ankaŭ rilate la trafikoligoj, estas tre ŝatata. Ankaŭ multaj publikaj institucioj de la urbo, ekzemple la naĝejo, la bestĝardeno kaj la botanika ĝardeno, loĝas tie.

Eksteraj ligiloj redakti