Tronhereda konflikto pri Jülich-Kleve

La heredoordokonflikto pri Jülich-Kleve eksplodis en 1609 post la morto de Johano Vilhelmo – la lasta duko de la Jülich-Kleve-Berg – inter Johano Sigismundo de Brandenburgio kaj Filipo Ludoviko de duklando Palatinato-Neuburg. Ambaŭ pretendis por si la heredosekvoordon de la regna princo, kiu sen-ide estis mortinta. Krom ĉi tiuj ĉefkonkurantoj ankaŭ la elektoprinco de Saksujo kaj Duko Johano la 2-a de Palatinato-Zweibrücken anoncis heredorajtojn.[1] La 12-an de novembro 1614 la konflikto estis duflanke kaj supraĵe glatigata per dispartigo de la disputataj teritorioj inter Palatinato-Neuburg kaj Brandenburgio en la Kontrakto de Ksanteno. La konflikto tamen daŭris ankoraŭ longan tempon. Nur en la Kontraktoj de Kleve de la 9-a de Septembro 1666 kaj Kolonjo de la 6-a de majo 1672 la dinastioj Palatinato-Neuburg kaj Brandenburgio-Prusujo povis reguligi definitive lastajn disputojn.

Duko Johano Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg, jam signita de la malsano, pentraĵo de Johan Malthain el 1605

La konflikto, kiu en la antaŭo de la Tridekjara Milito jam preskaŭ estus eksplodiginta grandan tuteŭropan militon, respegulas la militemon, kiun konfesiaj kaj dinastiaj konfliktoj estis kreintaj en Eŭropo de la epoko de la kontraŭreformacio. La konfliktobjekto – la heredotaĵo konsista el la duklandoj Jülich, Kleve, Berg, la graflandoj Mark kaj Ravensberg same kiel de reglando Ravenstein – kaŭzis pro la teritoria grandeco, strategia graveco kaj aparteneco al malsamaj kristanaj konfesioj fortan intereson de la eŭropaj potencoj.

En la Dortmunda Kompromiso de 1609 Palatinato-Neuburg kaj Brandenburgio estis interkonsentinta komunan regadon. Tio alarmis Imperiestron Rudolfon la 2-an, kiu ne agnoskis la aranĝon. Li igis ĉefdukon Leopoldon enmarŝi per liaj dungosoldatoj. Johano Sigismundo kaj Volfgango Vilhelmo trovis subtenon je Francujo, Anglujo kaj Nederlando. La minaca eŭropo milito provizore deturniĝis pro la murdado de Henriko la 4-a de Francujo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Roggendorf, pj. 79–82