Duklando Palatinato-Neuburg
duklando en la Sankta Romia Imperio
Duklando Palatinato-Neuburg, germane Pfalz-Neuburg [pfalc nojburk], ankaŭ nomata Juna Palatinato[1], estis memstara teritorio ekestinta en 1505 en la Sankta Romia Imperio kaj ŝtatjure fakte princlando. Genealogie Palatinato-Neuburg estis la nomo de pluraj malsamaj linioj de la palatinataj Vitelsbaĥoj.
Duklando Palatinato-Neuburg | |||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||
historia lando • princlando • palatina graflando • ŝtato de Sankta Romia Imperio | |||||||||
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Areo:
|
2 750 km²
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
proks. 100.000 fino de sia ekzisto
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||
| |||||||||
Ĉefurbo de la princlando estis Neuburg an der Donau, flanka sidejo Lauingen. Ĝi estis subdividita en la landopartojn Oberland, Palatinato-Sulzbach, Nordgau kaj Frankonujo (ĉirkaŭ Allersberg inter Nurenbergo kaj Eichstätt). La treege diserigita teritorio ampleksis 2750 km² kaj havis je la fino de sia ekzisto proks. 100.000 loĝantojn.