Graflando Mark estis teritorio de la Sankta Romia Regno de Germana Nacieco en la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo.

Graflando Mark
1160 – 1806

graflando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Evoluo de Graflando Mark 12-a ĝis 15-a jarcentoj
Evoluo de Graflando Mark 12-a ĝis 15-a jarcentoj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Marka ĉefurbo Hamm, gravuraĵo de Merian el 1647. Vidaĵo de la fortikigita urbo ekde nordo trans la Lippe.
Monumento Kastelo Mark en Hamm. Praloĝejo de la dinastio Von der Mark.
Loĝkastelo Altena

Ĝi etendiĝis ambaŭflanke de la Ruhr laŭlonge de Volme kaj Lenne, inter Feŭdo Recklinghausen, la libera regna urbo Dortmund, la princepiskoplando Monastero, Graflando Limburg, la duklandoj Vestfalujo kaj Berg, Graflando Gimborn, Regna Abatejo Werden kaj Regna Abatinejo Essen.

La Grafoj de Mark apartenis en la alta mezepoko al la plej potencaj kaj influhavaj vestfalaj regantoj en la Sankta Romia Imperio. Ilia nomo devenas de ilia ĉefa loĝejo Kastelo Mark ĉe la vilaĝo Mark nun apartenanta al la urbo Hamm. Ĝi nun pluvivas en la nomo de la Distrikto Mark kaj en la geografia nomo Marka Sauerland.

Geografio redakti

Graflando Mark ampleksis teritorion de proksimume 3000 kvadrataj kilometroj kaj etendiĝis kaj en nordsuda direkto inter Lippe kaj Agger kiel en okcidentorienta direkto inter Gelsenkirchen kaj Bad Sassendorf trans proksimume 75 kilometroj.

La Ruhr fluanta orientokcidenten separas la teritorion de la graflando en du pejzaĝe tre malsamajn regionojn, la nordan, fruktodonan malaltebenaĵon de la Hellweg kaj la sudan, malmildan mezaltan montaron de la Sauerland.

En sudnorda direkto la suda parto de la graflando estas trapasata de la rivero Lenne. En la regiono de la malsupra Lenne troviĝis ĝis 1808 Graflando Limburg ekestinta en 1243 , kiu estis feŭdo de la grafo de Berg.

Praloĝejo de la grafoj de Mark estis ekde la 1220-aj jaroj Kastelo Mark ĉe Hamm, kiu donis al ili ankaŭ la nomon. Antaŭe ili havis kiel grafoj de Altena sian ĉefloĝejon sur Kastelo Altena en Sauerland.

Urboj redakti

La grafoj de Mark kaj iliaj pli malfruaj juraj posteuloj fondis diversfoje koloniojn aŭ ekipis ilin per urbaj privilegioj. La plej aĝa el ĉi tiuj fondaĵoj estas la marka ĉefurbo Hamm, kiu estis fondata Cindromerkredon de 1226 kiel planurbo kaj protektis gravan transirejon trans la Lippe ĉe la landlimo al Princepiskoplando Monastero.

La urboprivilegio de Hamm estis transprenata de la nur malesence pli aĝa urboprivilegio de Lippstadt. La privilegio de Hamm staris ĉiam modelo por la aliaj transdonoj de urbaj privilegioj fare de la grafoj el la dinastio „von der Mark“ ĝis ilia formortado en la vira gento je 1609. En Hamm same kiel en Iserlohn kaj Unna an kaŭ oni stampis monerojn.

Apartan rolon inter la markaj urboj tenis la urbo Soest. Ĝi estas la plej aĝa urbo en la teritorio de Graflando Mark kaj ricevis je sia transiro al la graflando post la Malpaco de Soest 1444–1449 apartan staton, kiu permesis al ĝi vastajn privilegiojn respektive la malnovajn privilegiojn, kiujn gi estis ĝuinta en la duklando Vestfalujo.

La due plejaĝa urbo de la graflando, kiu tamen nur parte estas alordigebla al ĉi tiu, estas la Kunreglando Lippstadt. Unuafoje la grafoj de Mark akiris parton de la regorajtoj en 1376 kadre de heredokonfliktoj de la Dinastio Lippe (fondodinastio de Lippstadt) kun la grafoj de Tecklenburg, je kiu ili sin prezentis kiel perantoj inter la malpacantoj. Per la transiro de la graflando al la margrafoj de Brandenburgio en 1609 kaj finfine en 1666 la novaj regantoj enprenis la urbon Lippstadt kiel fortikaĵa urbo por la ekestonta reĝlando Prusujo.

Disdono de la urboprivilegio fare de la grafoj de Mark ĝis 1609 redakti

Malpli privilegiitaj urboj redakti

Urbiĝoj ekde 1609 ĝis fondado de la provinco Vestfalujo redakti

Historio redakti

Graflando Mark (1180–1391) redakti

 
Blazono de la graflandoj Kleve (pli malfrue duklando). Ilustraĵo el la blazonaro de Scheibler 1450–1480.

En la jaroj 1160/61 la grafoj de Altena disiĝis de la grafoj de Berg. La tiel ekestinta Graflando Altena estis dispartigata ekde 1180 en denova divido de la heredaĵo inter la filoj de la grafo de Altena. La pli juna filo Adolfo ricevis proks. 1198 la posedaĵon ĉirkaŭ la Ĉefkorto Mark ĉe Hamm. Tiun ĉi la nobelo de Rüdenberg, Rabodo de Mark, proks. 1170 forvendis al la kolonja ĉefepiskopo Filipo de Heinsberg, poste Rabodo rericevis la feŭdon. Per vendo de la feŭdoprivilegio de Rabodo aŭ per novfeŭdado post la morto de Rabodo la posedo iris al la patro de Adolfo, Frederiko de Berg-Altena. La patro de Adolfo starigis en 1198/1199, mallonge antaŭ sia morto, favore al sia novnaskiĝinta filo sur monteto apartenanta al la Ĉefkorto Mark la Kastelon Mark. Adolfo translokis sian ĉefsidejon tien, kaj li, same kiel ankaŭ la dinastio devena de li, de tiam nomiĝis „de la Mark“.

En la Batalo de Worringen en 1288 Grafo Eberhardo la 1-a de Mark batalis ĉeflanke de Brabanto kaj de sia parenco, la grafo de Berg. Eberhardo per tio sin frontis kontraŭ sia feŭdoĉefo, la ĉefepiskoplando Kolonjo, en ties funkcio kiel duko de Vestfalujo. Ĉar Brabanto kun siaj aliancitoj venkis, Graflando Mark sekvatempe povis akiri la hegemonion en suda Vestfalujo kaj fariĝis sendependa de Kolonjo.

Engelberto la 2-a de Mark estis grafo de Mark kaj per geedziĝo grafo de Aremberg.

Engelberto la 3-a de Mark akiris en 1359 de la grafoj de Sayn la feŭdoĉefecon pri la Reglando Bilstein kaj Fredeburg. En 1363 formortis la linio de la regantoj de Bilstein; Engelberto altiris tiun ĉi reglandon, kiu restis ĝis la fino de la Malpaco de Soest en la manoj de la grafoj de Mark. Per packontrakto Bilstein kaj Fredeburg transiris al la ĉefepiskoplando Kolonjo.

En 1388 kaj 1389 Engelberto partoprenis la Grandan Dortmundan Malpacon; Lia ĉefa aliancito estis la kolonja ĉefepiskopo Frederiko la 3-a de Saarwerden. La malpaco finiĝis per interpaciĝo je perado de Soest. Dortmundo pagis po 7000 guldenojn al Mark kaj ĉefepiskopa Kolonjo; la „libervola“ pago, kiu ekestis per premo de Soest, tamen ne estis fiksita en la packontrakto. Milite nek Mark kaj Ĉefepiskoplando Kolonjo nek la urbo Dortmundo gajninta la superecon. Dortmundo tamen suferis konsiderindan ekonomian malprofiton kaj estis pro tio devigita al ĉi tiu kompromispaco.

Engelberto troviĝis dum preskaŭ sia tuta regotempo en milito kun Ĉefepiskoplando Kolonjo kaj aliaj regantoj en Vestfalujo. Li mortis en 1391 pro pesto.

Kleve-Mark (1391–1521) redakti

Adolfo la 3-a de Mark, filo de Adolfo la 2-a de Mark kaj Margareta de Kleve, akiris en 1368 ankaŭ tiun ĉi graflandon, kaj en 1391 la graflandoj Kleve kaj Mark estis unuafoje unuigitaj en persona unio. Ambaŭ graflandoj apartenis pli malfrue al la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo. Kiel sekvo de la Malpaco de Soest (1444–1449) la urbo Soest kun sia fruktodona ĉirkaŭa kamparo Soester Börde venis en la regecon de la duko de Kleve kaj Mark kaj per tio en ligan ligon kun Graflando Mark. La rilato de la urbo Soest al siaj novaj regantoj estis stampita de tre vasta memregado.

 
La Unuiĝintaj Duklandoj kun Graflando Mark, Kunregeco Lippstadt (Lippe) kaj Duklando Geldern same kiel Graflando Zutphen, kiuj de 1538 ĝis 1543 estis eroj de la Unuiĝintaj Duklandoj, same kiel la vokteco de Abatinejo Essen proks. 1540

Johano la 1-a (naskiĝinta la 14-an de januaro 1419; mortinta la 5-an de septembro 1481) estis de 1448 ĝis 1481 Duko de Kleve, Grafo de Mark kaj reganto de Ravenstein.

La plej malnova trezorlibro Schatboik in Mark el la jaro 1486 nun estas konservata en la Ŝtata Arĥivo je Monastero. La ĝeneralan tutlandan imposton pagendan al duko Johano la 2-a de Kleve-Mark decidis la statoparlamentaj kongresoj je Wickede la 24-an de aprilo kaj la 4-an de majo 1486. Aliaj impostoregistroj por la postulo de la imperia turkohelpo sekvis en 1542 kaj 1598.

Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (1521–1609) kaj Brandenburgio-Prusujo (1609–1807) redakti

En 1609 la regantodinastio formortis en la vira gento, kaj Mark iris je la dispartigo de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg komence provizore kaj 1666 je la heredoaranĝo finfine kaj definitive al la elektoprinco kaj margrafo de Brandenburgio.

En la graflando ekzistis precipe ekde la prusa epoko, ne laste favorigite per merkantilisma ekonomia politiko, pluraj transregione gravaj antaŭindustriimaj densiĝozonoj. Al tiuj apartenis la dratofabrikado en la regiono de Altena kaj la produktado de falĉiloj ĉe la Ennepe-Strato. Antaŭ ĉi tiu fono ankaŭ la ŝtonkarbominado estis antaŭenigata.

En la jaro 1753 okazis fundamenta novorganizado de la civila loka administrado, estis instalataj separaj administraj kaj juĝaj distriktoj. Graflando Mark konsistis ekde tiam el la kvar administraj distriktoj (Altena, Hamm, Hörde kaj Wetter) kaj el du impostaj distriktoj (urbodistrikto norde de la Ruhr urbodistrikto sude de la Ruhr) same kiel el ses landaj ĵuĝodistriktoj (Altena, Bochum, Hagen, Hamm, Lüdenscheid kaj Unna).[1][2]

Grandduklando Berg (1807–1813) redakti

Konsekvence de la Tria Napoleona Milito Prusujo devis transcedi la graflandon en 1807 je la Paco de Tilsit al franca Unua Imperio. Napoleono ligis per dekreto de la 1-a de marto 1808 Graflandon Mark same kiel aliaj regionoj Grandduklando Berg, ekestinta en 1806 lige kun la ekesto de la Rejna Federacio. Per la enkonduko de francaj administraj strukturoj en la grandduklandon Graflando Mark estis alordigata al la Departemento Ruhr.

Post la malvenkoj de Napoleon Bonaparte en la Rusa Imperio kaj dum la Batalo ĉe Lepsiko kaj post lia unua abdiko la grandduka regeco finiĝis. Kiel antaŭa prusa posedaĵo Graflando Mark revenis jam fine de 1813 al Prusujo.[3] La posedon de Prusujo pri la graflando konfirmis la finakto de la Viena Kongreso (1815).

Reĝlando Prusujo (1813–1918), ekde 1871 kiel parto de la Germana Regno redakti

La 30-an de aprilo 1815 Graflando Mark estis inkluzivigata en la administran reformon de Prusujo; malgraŭ origine alia decidiĝo oni translokis la administrejon de Hamm al Arnsberg, tiel ke la graflando eniĝis en la novformitan distriktaron Arnsbergo, kiu nun ankaŭ ampleksis la iam kolonjan duklandon Vestfalujo kaj formis la sudan parton de la prusa provinco Vestfalujo. Mallonge poste la administradon kompletigis novformitaj distriktoj.

Post abdiko de la lasta prusa reĝo kaj germana imperiestro la „Prusa Graflando Mark“ konserviĝis kiel grafa kromtitulo de la prusa suverento laŭnome ĝis la malfondo de la ŝtato Prusujo fare de la Aliancita Kontrolkonsilantaro la 25-an de februaro 1947. Tamen tiu ĉi nura nomfunkcio ne plu havis praktikan signifon. Malgraŭ tio la nomo de Graflando Mark konserviĝis kiel regiona nomo.

Administra subdivido redakti

ĝis 1753 redakti

Antaŭ 1753 ekzistis jenaj administraj distriktoj [en la germana „Amt“ resp. plurale „Ämter“]:[4]

  1. Amt Altena
  2. Amt Blankenstein[5]
  3. Amt Bochum[6]
  4. Amt Kamen
  5. Amt Hamm
  6. Amt Hörde
  7. Amt Iserlohn
  8. Amt Lünen
  9. Amt Neuenrade
  10. Amt Neustadt[7] (ekde 1631 memstara Graflando Gimborn-Neustadt, nun Bergneustadt)
  11. Amt Plettenberg
  12. Amt Schwerte
  13. urbo Soest kun Soester Börde (aparta stato)
  14. Amt Unna
  15. Amt Wetter

ekde 1815 redakti

La teritorio de Graflando Mark ampleksis la distriktojn Altena, Bochum, Dortmund, Hagen, Hamm, Iserlohn (parte) kaj Soest (parte). Per tio la graflando kiel administra unuo definitive ne plu ekzistis.

Nun ĉi tiu teritorio en sia tutecon kongruas proksimume kun la distrikto Ennepe-Ruhr, la distrikto Mark, partoj de la distrikto Soest kaj de la distrikto Unna, la eksterdistriktaj urboj Bochum, Hagen kaj Herne same kiel grandaj partoj de Dortmund, la suda duono de Gelsenkirchen ĝis la Emscher, malgrandaj partoj de Essen kaj la urbodistriktoj de Hamm sudaj de la rivero Lippe.

Regantoj redakti

 
Johano la 1-a de Kleve-Mark
 
Johano la 3-a
 
Blazono de Graflando Mark[8]

La unuaj regantoj devenis de la flanka linio Berg-Altena de la dinastio Berg. Berg estingiĝis je 1225 en la vira gento; la heredaĵo iris al la hereda filino kaj per tio al la dinastio Limburg. La restinta dinastio Berg-Altena sin separis je 1180 en la liniojn Altena-Isenberg kaj Altena-Mark. El la linio Altena-Mark ekestis la dinastio Mark, kiu regis la graflandon Mark ĝis la jaro 1609. En tiu ĉi jaro estingiĝis la dinastio Mark, post kiam la lasta duko de Jülich, Kleve kaj Berg, grafo de Mark kaj Ravensberg, reganto de Ravenstein, estis mortinta sengefila kaj mensmalsana.

La heredaĵon en Graflando Mark ekokupis la margrafoj de Brandenburgio el la dinastio Hohenzollern je 1609 unue kune kun la dinastio de Duklando Palatinato-Neuburg; la kunregeco de la heredorajtaj princoj tamen jam baldaŭ finiĝis per la heredsekvoordo-konflikto pri Jülich-Kleve en fakta heredodispartigo, kiu en 1666 estis definitive konfirmata. La graflando dissolviĝis post la Napoleonaj Militoj kiel administra unuo definitive en la prusa ŝtato; la titolo Grafo de Mark tamen nur per la abdiko de Imperiestro Vilhelmo la 2-a.

Dinastio Berg-Altena redakti

Grafoj de Berg-Altena

Grafoj de Mark, Altena kaj Krickenbeck

  • 1180–1198 Frederiko, akiris la Mark post 1180.
  • 1198–1249 Adolfo la 1-a, vendis la patrinan heredaĵon Krickenbeck en la jaro 1243 al sia bofrato Oto Grafo de Geldern. Validas kiel fondinto de la dinastio Mark.

Dinastio Mark redakti

Grafoj de Mark (Altena inteĝriĝis definitive en Mark en la jaro 1262)

Grafoj de Kleve, la grafokvaropo de la imperio kaj grafoj de Mark

  • 1391–1393 Adolfo la 3-a, antaŭe episkopo de Monastero kaj elektita episkopo de Kolonjo, Grafo de Kleve
  • 1393–1398 Ditriĥo

Dukoj de Kleve (ab 1417) kaj grafoj de Mark

  • 1398–1448 Adolfo la 4-a
  • 1437–1461 Gerhardo, Grafo de Mark je Hamm, Grafo je Mark (nur reganto en la graflando, rajtis titoliĝi Grafo de Mark nur kun la aldonaĵo je Hamm.)
  • 1448–1481 Johano la 1-a
  • 1481–1521 Johano la 2-a, la Pia

Dukoj de Jülich, Berg und Kleve, Grafoj de Mark kaj Ravensberg

  • 1521–1539 Johano la 3-a, la Pacema
  • 1539–1592 Vilhelmo la 5-a, la Riĉa; ankaŭ Duko de Geldern (1538–1543)
  • 1592–1609 Johano Vilhelmo, la Bona; antaŭe episkopo de Monastero, mortis sengefile kaj mensvualigite

Dinastio Hohencolernoj redakti

Blazono redakti

La blazono de la graflando tenas transversan trabon konsitantan el tri aĝentaj kaj ruĝaj ŝakvicoj, la marka ŝaktabula trabo, sur flav-ora fono. Tiu ĉi estas nun la blazono de la urbo Hamm. Krome la ŝaktabula trabo aperas en la distrikta kaj en ĉiuj blazonoj de la komunumoj de la distrikto Mark, escepte la urbojn Balve kaj Menden (kiuj ne apartenis al la graflando Mark), same kiel en la blazonoj de la distrikto Unna, de la distrikto Ennepe-Ruhr kaj de aliaj urboj kaj urbopartoj en la regiono.

Mapoj de la 13-a jarcento ĝis 1791 redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Jahrbuch des Vereins für Orts- und Heimatkunde in der Grafschaft Mark. Scholz, Dortmundo, 1.1886/87(1887)–54.1940; 55.1952–79/80.1982; 81.1984–100.2000.
  • Julius Menadier: Die Münzen der Grafschaft Mark. Dortmund 1909.
  • Aloys Meister: Die Grafschaft Mark, Festschrift zum Gedächtnis der 300-jährigen Vereinigung mit Brandenburg-Preußen. 2 Bde., Dortmundo 1909.
  • Margarete Frisch: Die Grafschaft Mark. Der Aufbau und die innere Gliederung des Gebietes besonders nördlich der Ruhr. Aschendorff, Monastero en Vestfalujo 1937.
  • Margret Westerburg-Frisch (eld.): Die ältesten Lehnbücher der Grafen von der Mark (1392 und 1393). Veröffentlichungen der Historischen Kommission Westfalens, Bd. 28: Westfälische Lehnbücher, Bd. 1, Münster in Westfalen 1967.
  • Uta Vahrenhold-Huland: Grundlagen und Entstehung des Territoriums der Grafschaft Mark. Dortmund 1968.
  • Norbert Reimann: Die Grafen von der Mark und die geistlichen Territorien der Kölner Kirchenprovinz (1313–1368). Historischer Verein, Dortmundo 1973.
  • Ernst Dossmann: Auf den Spuren der Grafen von der Mark. Mönnig, Iserlohn 1983, ISBN 3-922885-14-4.
  • Oliver Becher: Herrschaft und autonome Konfessionalisierung. Politik, Religion und Modernisierung in der frühneuzeitlichen Grafschaft Mark. Klartext-Verlag, Essen 2006, ISBN 3-89861-512-X.
  • Stephanie Marra: Grafen von der Mark, Herzöge von Kleve-Mark und Jülich-Kleve (Hof). In: Werner Paravicini (Hrsg.): Fürstliche Höfe und Residenzen im spätmittelalterlichen Reich, Bd. 3, Thorbecke, Ostfildern 2007, ISBN 3-7995-4522-0 (Teksto en la reto Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Territorial- und Behördengeschichte der Grafschaft Mark Landa arĥivo de NRV sekcio Vestfalujo Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Anton Friedrich Büsching: Erdbeschreibung, sechster Theil. Carl Ernst Bohn, Hamburg 1790, p. 66 sj(Google libroj)
  3. Johann Josef Scotti: Sammlung der Gesetze und Verordnungen ..., Volumo 3 (Großherzogtum Berg), Wolf, Duseldorfo 1822, p. 1516 (Landa biblioteko je Bonn)
  4. http://wiki-de.genealogy.net/Grafschaft_Mark#Grafschaft_Mark.2C_Verwaltungsbezirke
  5. http://wiki-de.genealogy.net/Amt_Blankenstein_%28Grafschaft_Mark%29
  6. http://wiki-de.genealogy.net/Amt_Bochum_%28historisch%29
  7. http://wiki-de.genealogy.net/Herrschaft_Gimborn-Neustadt
  8. Mapo „Comitatus Marchia et Ravensberg“ el la jaro 1645, el:
    Theatrum Orbis Terrarum, sive Atlas Novus in quo Tabulæ et Descriptiones Omnium Regionum, Editæ a Guiljel et Ioanne Blaeu