Graflando Tecklenburg

teritorio de la Sankta Romia Imperio

Graflando Tecklenburg, germane Grafschaft Tecklenburg [grafŝaft tekl.nburk], estis historia germana ŝtato kun samnoma ĉefurbo Tecklenburg. Ĝi situis en la Malsuprarejnlanda-Vestfalia Cirklo de la Sankta Romia Imperio kaj depost la solidiĝo de la graflanda strukturo en 1139 havis ŝanĝiĝantan historion, en kiu ekde la jaro 1262 rolis la grafoj de Bentheim, ekde 1562 la grafoj de Schwerin, ekde 1696 la grafoj de Solms, kiuj en 1707 vendis la teritorion al Prusio, kiu en pluraj juraj procesoj gardis sian posedaĵon, kvankam la nobela dinastio Tecklenburg-Bentheim pluekzistis. Post du redifinoj kadre de la napoleona erao, en 1815 kadre de la Viena Kongreso la graflando nomumiĝis parto de la provinco Vestfalio de Prusio. Nuntempe la kerna teritorio de la graflando apartenas al la distrikto Steinfurt de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. La ruiniĝinta burgo de la grafoj de Tecklenburg ekde la jaro 1927 estas loke renoma subĉiela teatrejo.

Graflando Tecklenburg
Origina nomo Grafschaft Tecklenburg
 Orientfranka imperio 11391815 provinco Vestfalio de Prusio 

graflando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
graflando Tecklenburg ĉirkaŭ la jaro 1560 en la Sankta Romia Imperio
graflando Tecklenburg ĉirkaŭ la jaro 1560 en la Sankta Romia Imperio
Ĉefurbo:
Areo:
330 km²
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
monarkio (graflando)
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Orientfranka imperio Orientfranka imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
provinco Vestfalio de Prusio provinco Vestfalio de Prusio
Historio
vdr