Eberhardo la 1-a de Mark-Arenberg

Eberhardo de Mark pli malfrue de Mark-Arenberg (naskiĝinta antaŭ 1326; mortinta antaŭ 1378) estis komence preposto ĉe diversaj katedralaj kapituloj, antaŭ ol li geedziĝis por fariĝi la vera fondanto de la linio Mark-Arenberg.

Eberhardo la 1-a de Mark-Arenberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1325 (1325-11-30)
Morto 30-an de novembro 1377 (1377-11-30) (52-jaraĝa)
Familio
Patro Engelberto la 2-a de Mark vd
Patrino Matilda von Arenberg vd
Gefratoj Engelbert III of the Marck, Archbishop of Cologne • Adolfo la 2-a de Mark vd
Edz(in)o Marie van Loon vd
Infanoj Eberhard II von der Mark • Yolande de La Marck-Arenberg vd
Profesio
Okupo kanoniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eberhardo estis filo de Grafo Engelberto la 2-a de Mark kaj ties edzino Matilda de Arenberg. Per tio li estis samtempe nevo de la episkopo de Lieĝo, Adolfo la 2-a de Mark, kaj la pli aĝa frato de Grafo Adolfo la 2-a de Mark.

Eberhardo estis nomumata en 1326 al preposto de la katedralo Sankta Lamberto je Lieĝo. Pli malfrue li fariĝis preposto ĉe la katedralaj kapituloj de Kolonjo kaj Treviro, finfine katedrala kantoro je Kolonjo. Inter 1339 kaj 1347 li estis preposto ĉe la katedralo Sankta Paŭlo en Monastero.

Li forlasis la eklezian staton, por geedziĝi kun Maria von Looz. Per tio ankaŭ Lumen, Peer kaj Neufchâteau en la Ardenoj eniĝis en lian posedon. De sia patrino li krome transprenis la regecon pri Arenberg.

Posteulo fariĝis lia filo Eberhardo la 2-a

Literaturo redakti

  • Philipp Wirtgen: Die Eifel in Bildern und Darstellungen, vol. 2: Das Ahrtal. Bonn 1866, p. 76.
  • Wilhelm Kohl: Die Bistümer der Kirchenprovinz Köln. Das Bistum Münster, Bd. IV, 2: Das Domstift St. Paulus zu Münster (= Germania Sacra/NF; vol. 17,2). De Gruyter, Berlino 1982, ISBN 978-3-11-008508-2, p. 28s.