Eberhardo la 1-a de Mark

Eberhardo la 1-a Grafo de Mark (mortinta la 4-an de julio 1308 en Fröndenberg ĉe la Ruhr en Germanujo), vokto je Abatinujo Essen, estis la unuenaskita filo de Grafo Engelberto la 1-a de Mark (mortinta en 1277) el ties unua geedzeco kun Kunigunde de Blieskastel, filino de Graf Henriko.

Eberhardo la 1-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1277 (1277-01-01)
Morto 4-an de julio 1308 (1308-07-04) (31-jara)
en Fröndenberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Engelberto la 1-a de Mark
Patrino Kunigunde of Blieskastel
Frat(in)oj Agnes of the Mark • Adelheid von der Mark
Edz(in)o Irmengarde van Limburg-Berg • Maria van Loon en Chiny
Infanoj Engelberto la 2-a de Mark • Adolf van der Mark • Konrad von the Mark • Margareta von der Mark • Katarina von der Mark • Kunegonde von der Mark • Richarde von der Mark • Johanna von der Mark
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La unua geedziĝo okazis proksimume 1273 kun Irmgarda de Berg, filino de Duko Adolfo la 4-a (Berg) kaj Margareta de Hochstaden. De ĉi tiu geedzeco devenas inter alie Grafo Engelberto la 2-a de Mark (mortinta en 1328). La dua geedziĝo okazis poste kun Maria de Looz.

Grafo Eberhardo dumvive batalis kontraŭ la potenco de Ĉefepiskopujo Kolonjo. Vintron de 1287/88 li unue liberigis ĉe Hagen la fortikaĵon Limburg okupitan de la kolonjaj militistoj, sieĝis poste la kontraŭe situantan kastelon Raffenburg kaj marŝis ekde tie Batalon de Worringen kontraŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo.[1] Postsekve li konkeris la urbon Werl kaj la fortikaĵon Nova Isenburgo en Essen. Fono de la okazintaĵoj estis la Limburga Heredosekvoorda Konflikto.

Lia vasalo Sobbo de Svirte pli malfrue konfliktis kun Eberhard pri Hohenlimburg.

Eberhard metis unuajn komencojn de administra subdivido de Graflando Mark kaj fondis en la jaro 1301 la nunan urbon Bergneustadt.

La altotombo de Grafo Eberhardo la 2-a de Mark kaj de lia edzino apartenas al la gravaj artverkoj de la monaĥopreĝejo Fröndenberg.

LiteraturoRedakti

  • Wilhelm Crecelius: Eberhard II., Graf von der Mark. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 5, Duncker & Humblot, Lepsiko 1877, pj. 549–551.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Pri la potencokonstelacio antaŭ la Batalo de Worringen vd.: Irmgard Hantsche: Atlas zur Geschichte des Niederrheins. Kartografio de Harald Krähe. Bottrop / Essen: Verlag Peter Pomp, 1999 (0 Schriftenreihe der Niederrhein-Akademie, vol. 4), p. 32sj