Merkantilismo estas ekonomia teorio kiu precipe prosperis en Eŭropo ekde la 16-a jarcento ĝis la mezo de la 18-a jarcento. La merkantilismaj teoriistoj subtenas ekonomian disvolviĝon kaj riĉigon de la nacioj per ekstera komerco, kiu ebligas pozitivan komercbilancon. La ŝtato havas gravegan rolon laŭ tiu koncepto, ĉar ĝi devas initiati protektistan politikon (precipe altajn dogantarifojn) kaj subteni eksportojn kiel eble plej forte.

Claude Lorrain, Marhaveno kun la vilao Mediĉoj, 1638

La merkantilista doktrino estis unu el la plej frutempaj ekonomiaj skoloj. Ĝi simbolas la finon de la supereco de la kristanisma opinio pri ekonomio, heredita el Aristotelo kaj Platono, kiuj kondamnis ekcesan amason da bienoj aŭ pruntodonojn. Merkantilismo logike aperis je periodo, kiam la reĝoj deziris multan oron. Adam Smith, kiu severe kritikis merkantilismon en La Riĉo de Nacioj, donis al ĝi la kromnomon "ekonomio en la servo de la Princo".

Vidu ankaŭ redakti