Aliancita Kontrolkonsilantaro

Sidejo de la Aliancita Kontrolkonsilantaro en Germanujo

La Aliancita Kontrolkonsilantaro estis post la fino de la Dua Mondmilito la supra administrejo de la aliancaj okupantoj en Germanujo kaj havis pri ĉiuj aferoj koncernaj la tutan teritorion la plej altan regopovon. La Aliancita Komandantejo, la analoga estraro pri la kvarsektora urbo Berlino, estis submetita al la Aliancita Kontrolkonsilantaro.

KonsistoRedakti

Membroj de la Aliancita Kontrolkonsilantaro estis: generalo Dwight Eisenhower (Usono), marŝalo Bernard Montgomery (Britio), marŝalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov (Sovetunio) kaj generalo Jean de Lattre de Tassigny (Francio).

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Elisabeth Kraus, Ministerien für das ganze Deutschland? Der Alliierte Kontrollrat und die Frage gesamtdeutscher Zentralverwaltung (= Studien zur Zeitgeschichte. Bd. 37). Oldenbourg, München 1990, ISBN 3-486-55661-4

Eksteraj ligilojRedakti