La Duklando Berg (germane Herzogtum Berg, latine Ducatus Montensis, laŭ la loka ripuara dialektaro samkiel la hodiaŭa regiono Et Berjische) estis historia teritorio de la germanlingva mezepoka Sankta Romia Imperio en la pejzaĝa regiono Bergisches Land, kiu situas en la suda centro de la hodiaŭa federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio kaj malgrandparte ankaŭ en la pleja nordo de la najbara federacia lando Sarlando, do sume situas en la okcidento de Germanio.

Duklando Berg
1101 – 1815

historia teritorio • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
la leono de Duklando Berg en blazono
dum la 14-a jarcento (rozkolore centre) - laŭ Gustav Droysen, 1886
dum la 15-a jarcento (helrozkolore centre) - laŭ Gustav Droysen, 1886
dum la 17-a jarcento

Ĝi ekzistis de la 11-a jarcento ĝis la jaro 1380 kiel graflando, poste ĝis la jaro 1806 kiel duklando, tre skuiĝis dum la Napoleonaj Militoj kaj poste ankoraŭ dum malmultaj jaroj en tre ŝanĝitaj limoj pluvivis kiel grandduklando Berg. Ĉefurbo de la teritorio, kiu baze estis arbaroriĉa mezalta montaro oriente de la rivero Rejno, estis la urbo Duseldorfo en la rejna valo, plej okcidente de la teritorio. Dum la jaro 1800 la duklando kovris areon de 2.975 km² kaj havis 262.000 loĝantojn. Ĝi najbaris al la teritorioj de la feŭdo Recklinghausen, la imperia abatinejo Essen, la imperia abatejo Werden, la graflando Mark, la Reichsherrschaft Homburg (ĉirkaŭ la hodiaŭaj komunumoj Nümbrecht kaj Wiehl), la graflando Gimborn (kun centro en la nuna komunumo Marienheide), la duklando Vestfalio, la elektoepiskoplando Kolonjo ("Kurköln"), la princlando Moers kaj la duklando Kleve.

La duklanda limo en la okcidento baze estis la rivero Rejno, escepte de la kolonjaj loĝlokoj Deutz, Poll, Vingst kaj Kalk, du etaj teritorioj ĉe la enfluo de la rivero Sieg en la Rejnon, iom nordoriente de la urbo Bonn, kaj iuj el la montoj de la montaro Siebengebirge sudoriente de Bonn. La duklanda parto de tiu montaro estis la plej suda punkto de la regno. La norda kaj orienta limo estis geografie malpli konkrete fiksita, la limo al la nordoriente najbara Graflando Mark situis proksime de la urboj Schwelm, Wipperfürth kaj Gummersbach.

Urboj kaj "Freiheiten" redakti

 
granda sigelo de la urbo Wipperfürth, plej malnova regiona urbo (1217), meze de la 13-a jarcento

Jam dum la 14-a jarcento iuj urboj de la duklando ricevis la privilegion nomiĝi "Freiheit" - germane "libereco", ĉi-tie plej bone "liberejo". Tiuj urboj rajtis fortikigi siajn urbolimojn per remparoj kaj ne devis pagi impostojn. En plej multaj kazoj la dukaj privilegioj ankaŭ signifis la rajton starigi proprajn juĝejojn, kaj do havi propran juran sistemon sendependan de la nobela reganto. Aldone kutime ili signifis la rajton organizi foirojn kaj organizi vastan komercadon. Per tio la privilegioj ne nur kontribuis al la pliprosperigo de la urbanoj, sed per pliprosperigo ankaŭ de la ĉirkaŭa regiono ankaŭ estis avantaĝoj por la nobelaj regantoj.

Al la duklando Berg krom diversaj distriktoj apartenis la liberejaj urboj Blankenberg, Burg an der Wupper kaj Gräfrath (nun partoj de Solingen), Duseldorfo, Elberfeld (nun parto de Wuppertal), Gerresheim (nun parto de Duseldorfo), Hückeswagen, Lennep (nun parto de Remscheid), Mettmann, Monheim, Mülheim am Rhein (nun parto de Kolonjo), Mülheim an der Ruhr, Radevormwald, Ratingen, Siegburg, Solingen, Wesseling kaj Wipperfürth.

Unuigo redakti

Jülich-Berg signifas la personunian ligon de la duklandoj Jülich kaj Berg en la tempo inter 1423 ĝis 1795. Ambaŭ teritorioj havis komunajn dukojn kun unu voĉo en la Imperia Princo-Konsilantaro.

Regantoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

ĉiuj baze germanlingvaj

Koordinatoj: 51° 12¢ 26² norde, 6° 48¢ 45² oriente