Vilhelmo la 2-a (Berg)

(Alidirektita el Vilhelmo la 2a (Berg))

Vilhelmo la 2-a de Berg (naskiĝinta proks. 1348; mortinta la 24-an de junio 1408 en Duseldorfo) estis ekde 1360 Grafo de Berg kaj kiel Vilhelmo la 1-a Grafo de Ravensberg, ekde 1380 kiel Vilhelmo la 1-a duko de Berg.

Vilhelmo de Berg
Vilhelmo (malsupre dekstre) en la okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg
Vilhelmo (malsupre dekstre) en la okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg
Persona informo
Naskiĝo proks. 1348
en Jülich
Morto 25-an de junio 1408 (1408-06-25)
en Duseldorfo
Tombo Altenberg Abbey vd
Familio
Dinastio Jülich-Hengenbach vd
Patro Gerhard VI of Jülich vd
Patrino Margaret of Ravensberg vd
Gefratoj Margareta de Jülich • Elisabeth von Jülich-Berg vd
Edz(in)o Anna von der Pfalz vd
Infanoj William VIII of Jülich, Count of Ravensberg • Adolf, Duke of Jülich-Berg • Ruprecht von Berg • Beatrix of Julich-Berg • Margaret of Julich-Berg • Gerhard von Jülich vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Grafo de Berg
Vilhelmo la 2-a
Dum 1360–
Grafo de Ravensberg
Vilhelmo la 1-a
Dum 1360–
Duko de Berg
Vilhelmo la 1-a
Dum 1380–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grafo Vilhelmo la 2-a: Turnozo aŭ Blankopfenigo. monfarejo: Mülheim (Kolonjo).

Historio redakti

Familio redakti

Vilhelmo estis la unusola filo de Grafo Gerhardo de Berg el la dinastio Jülich(-Heimbach) kaj de Margareta de Ravensberg-Berg. Li geedziĝis en 1360 kun Ana de Palatinato, filino de Elektoprinco Rupreĥto la 2-a de Palatinato. El liaj filoj Rupreĥto, Gerhardo, Adolfo kaj Vilhelmo li ekipis Adolfon kaj Vilhelmon laŭvice per Graflando Ravensberg; Rupreĥton (mortinta en 1394) kaj Vilhelmon li prihelpis je la elektiĝo al episkopo de Paderborn. Lia filino Beatriĉa de Berg (1360–1395) geedziĝis en 1385 kun Eklektoprinco Rupreĥto la 1-a de Palatinato, estiĝante per tio elektoprincino. Post ŝi morto ŝi estis entombigata sur elstara loko en la preĝejo de Neustadt ĉe la Vinstrato; tombo kaj epitafo tie konserviĝis.

Regeco redakti

Sub la regeco de Vilhelmo Graflando Berg rangaltiĝis al duklando kaj standardofeŭdo. Sur la Imperia Deputito-Kongreso je Akeno la 24-an de majo 1380 Reĝo Venceslao donis al Vilhelmo la dukotitolon kaj enprenis lin en la staton de la Imperiaj Princoj. Per tio Vilhelmo ricevis la dokumentitan rajton, konduki la reĝan ĉevalon per brido. Krom tio Venceslao akceptis lin kun la dukoj de Jülich kaj Geldern en amikan aliancon, pli malfrue Imperiestro Karlo la 4-a nomumis lin konsilanto kaj kamarado.

Dumpase de sia regeco li aĉetis kelkajn paroĥojn ĉe Agger kaj Sieg kaj ankaŭ akiris la urbon Blankenberg Hennef (Sieg). Por tio li devis garantie doni en 1368 la regecon super la landeto Hardenberg kaj la urbo Kaiserswerth.

En 1386 Duko Vilhelmo la 1-a ekloĝis en sia nova sidejo en Duseldorfo, kiu per la loĝigo de la duka korteganaro povis ekigi la disvolvon al landa ĉefurbo. Vilhelmo tie konstruigis kastelon ĉe la Rejno. La antaŭe malgranda paroĥopreĝejo de Duseldorfo, Sankta Lamberto, estis pligrandigata al halopreĝejo same kiel ekipita per prebendoj kaj relikvoj. La urbo mem ankaŭ estis princece elkonstruata.

Militoj redakti

Li militis kontraŭ la graflandoj Mark kaj Kleve, ankaŭ por eviti la unuiĝon de la du landoj, estis tamen kaptata dum la Batalo ĉe Kleverham la 7-an de junio 1397 kune kun sia tuta armeo. Li ja povis elaĉeti sin kaj sian anaron, sed devis kompense garantie doni grandajn partojn de sia teritorio. Liaj filoj Adolfo, Gerhardo kaj Vilhelmo per tio vidis minacata sian heredaĵon kaj ribelis malkaŝe kontraŭ sia patro. Ili rabakiris kelkajn terenojn. Adolfo surprizatakis sian patron finfine ĉe Monheim la 28-an de novembro 1403 kaj arestis lin ĝis aŭgusto de 1404. La 24-an de aŭgusto 1404 fideluloj liaj liberigis Vilhelmon el Kastelo Burg, kaj li finfine povis venki en la disputo pri la regeco la 2-an de julio 1405 per helpo de Reĝo Rupreĥto. Tamen li translasis al sia filo Adolfo plejparte la regecon super Berg.

Tombo redakti

Vilhelmo mortis en 1408 je Duseldorfo. La tomo ne estas trovebla. Tamen en la Katedralo de Altenberg ekzistas tomboplato por li. Tial estas supozeble, ke li estis tie entombigata same kiel sia filo.

Literaturo redakti

  • Götz J. Pfeiffer: Die Kunststiftungen Herzog Wilhelms I. von Berg um 1400. Beitrag zum Bericht über die Herbsttagung der Abteilung für Rheinische Landesgeschichte des Instituts für Geschichtswissenschaft der Universität Bonn am 5. und 6. Oktober 2009: "Seelenheil – Gemeinwohl – Ansehen. Stifter und Stiftungen im Rheinland vom Mittelalter bis in die Gegenwart. In: Rheinische Vierteljahresblätter, 74, 2010, p. 448.
  • Götz J. Pfeiffer: Die Malerei am Niederrhein und in Westfalen um 1400. Der Meister des Berswordt-Retabels und der Stilwandel der Zeit. Petersberg, 2009, pj. 26–35.
  • Götz J. Pfeiffer: Schenken für Ruhm und Seele. Die Kunststiftungen des ersten bergischen Herzogspaares Wilhelm von Jülich († 1408) und Anna von Bayern († 1415). En: Rheinisch Bergischer Kalender, 78, 2008, pj. 8–19.
  • Götz J. Pfeiffer: Fürstliches Geschenk und Entwurf eines Tafelmalers. Wilhelm von Jülich und Anna von Bayern beauftragten den Meister des Berswordt-Retabels mit ihrer Stiftung zum Altenberger Westfenster. En: Altenberger Blätter. Sonderheft „Das Altenberger Westfenster“, August 2006, pj. 13–74.
  • Götz J. Pfeiffer: „… mit Gottes Hilfe entkamen sie ihrer Gewalt“. Die Preußenreise des Wilhelm von Jülich, Graf von Berg und Ravensberg, im Sommer 1366. En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins, 101, 2005–2007, pj. 1–20.
  • Axel Kolodziej: Herzog Wilhelm I. von Berg (1380–1408). aus der Reihe: Bergische Forschungen. Herausgegeben im Auftrag des Bergischen Geschichtsvereins und seiner Wissenschaftlichen Kommission, Band XXIX. Verlagsdruckerei Schmidt: Neustadt an der Aisch 2005. ISBN 3-87707-639-4.
  • Axel Kolodziej: Zum Todestag Herzog Wilhelms I. von Berg – 24. Juni 1408. In: Romerike Berge, 58 Jg., Heft 1, 2008, S. 9–19. ISSN 0485-4306.
  • Karl vom Berg, Wilhelm Fülle: Bergische Fürsten und Heimatbilder. Düsseldorf und Elberfeld 1926.