Teritorioj maldekstre de la Rejno

Teritorioj maldekstre de la Rejno estas la teritorioj kiuj situas orografie maldekstre de la rivero Rejno kaj pri kiuj la franca reĝlando respektive respubliko kaj la germanaj ŝtatoj ofte interbatalis.

la francaj departementoj ĉe la maldkesta rejnbordo 1812
Francujo en la limoj de 1812

Precipe tiu esprimo estas uzata (france Rive gauche du Rhin)[1] por tiu teritorio en la okcidento de Germanlingvio, kiu estis konkerita de la unua franca respubliko en la Unua Koalicio-Milito kaj aneksita. La provo krei tiel nomatan "cisrejnan respublikon" malsukcesis. Tial tiu regionoj estis organizitaj laŭ franca ekzemplo en departementoj. El partoj de tiu teritorio estiĝis 1816 la bavara Rheinkreis (distrikto Rejno) aŭ (Rheinpfalz) kaj la hesia provinco Rejnhesio. La nordajn regionojn ricevis Prusio kaj apartenis unue al la provincoj Jülich-Kleve-Berg kaj grandduklando Niederrhein, la nuna regiono Malsupra Rejno. El tiuj du provincoj fariĝis en la jaro 1822 la Rejnprovinco. Tiuj sude situantaj maldekstrarejnaj regionoj de tiam grandparte nefranclingvaj loĝantoj, kiuj jam apartenis ekde la 17-a kaj 18-a jarcento al la franca reĝlando, venis nur en 1871 sub germana administrado kiel Reichsland Elsaß-Lothringen (= regna lando Alzaco-Loreno).

Administracia strukturo redakti

Dum la franca tempo kaj ankaŭ iom pli longe ekzistis jenaj departementoj

Teritorio en Südpfalz (suda Palatinato) venis al la departamento Malsupra Rejno (Département Bas-Rhin (kun la ĉefurbo Strasburgo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Recueil des réglemens et arrêtés émanés du Commissaire du Gouvernement dans les Quatre Nouveaux Départemens de la Rive Gauche du Rhin (Google Books)