Unuenaskiteco

rajto de la unuenaskita nebastarda filo heredi ĉiun de la postlasaĵoj de la gepatroj, antaŭ kaj anstataŭ la filinoj, bastardoj, pli junaj filoj, kaj aliaj parencoj

Unuenaskiteco estas la rajto, laŭ leĝokutimo, de la virseksa unuenaskito por heredi la familian havaĵon, prefere al la resto de idoj (kompare al lastenaskiteco). Okaze de malesto de idoj, heredo pasas al flankaj parencoj, kutime ankaŭ viraj, en ordo de pli aĝeco en ties linio de descendo. Tiu estis la regulo en la sistemo de feŭdismo dum la Mezepoko: la pli aĝa filo (aŭ unuenaskito) heredis la totalon de la tero, por eviti dividon de la bieno, kiu povus okazigi malfortigon de la povo de la familia linio. En moderna Eŭropo plejparto de monarkioj praktikas unuenaskitecon, sed jam sen virseksa prefero, nome en Skandinavio kaj Benelukso, tamen en Britio kaj Hispanio pluuzatas la mezepok-devena virseksa prefero.

Vidu ankaŭ redakti