Johann Moritz von Nassau-Siegen
Johann Moritz von Nassau-Siegen [johan moric fon nasaŭ-si:gen] (en Brazilo nomata Maurício de Nassau) (naskiĝinta la 17-an de marto[1][2], 17-an de junio[3][4] aŭ 18-an de junio[5] 1604 je Dillenburg; mortinta la 20-an de decembro 1679 en Berg und Tal en la komunuma parto Hau de la komunumo Bedburg-Hau) estis nederlanda feldmarŝalo, filo de Johano "la Meza", grafo de Nassau-Siegen, kaj Margareth, princino de Holstein-Sonderburg. Li ricevis la nomon Moritz (Maŭrico) laŭ kuzo de sia patro, Maŭrico de Oranĝo.
Li studis en la universitatoj de Herborn, Bazelo kaj Ĝenevo (Svisio). La junulo eniris la nederlandan armeon dum la Tridekjara milito kaj partoprenis la batalojn de Breda (1625), Maastricht (1632) kaj Schenckenshaus (1636).
Dum 1632 li komencis konstruadon de palaco Mauritius, en Hago, projekto kiu malpligrandigis liajn monrimedojn. Pro tio, li akceptis la inviton administri la Nederlandan Brazilon.
Nassau sur ŝipo forlasis havenon de la nederlanda insulo Texel la 25-an de oktobro 1636 kaj alvenis Recifon la 23-an de januaro 1637.
Bona administranto, sub lia regado (1637-1644) la nederlanda kolonio de Brazilo atingis la plej altan rangon. Li solidigis la militan okupon de provincoj Pernambuko, Paraibo, Alagoaso kaj Norda Rio-Grando kaj aneksis la provincojn Cearao, Serĝipo kaj Maranjo. Johann Moritz von Nassau-Siegen faciligis la monprunton al brazilaj sukerfabrikantoj kaj permesis la religian liberecon por altiri judojn, kiuj konstruis en Recifo la unuan sinagogon de Ameriko.
Por reformi Recifon, li kreis la kvartalon Mauritsstadt, kun kanaloj, digoj kaj defluejo. Konstruis la palacojn Vrijburg kaj Boa Vista, botanikan kaj zoologian ĝardenojn, muzeon kaj astronomian observejon. El Eŭropo li altiris artistojn, kuracistojn kaj sciencistojn kiel Albert Eckout, Frans Post, Sebastianzoon Cornelis Goliath, Georg Marcgraf kaj Willem Piso.
Post sep jaroj, li ekkonfliktis kun la nova administro de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio (WIC) kaj lasis sian postenon la 23-an de majo 1644.
En Eŭropo, li ricevis promocion al Generalo de Kavalerio kaj estis nomita komandanto de gardo de Wessel. Estis estro de Kleve (1647) kaj ambasadoro apud la kortego de Frankfurto ĉe Majno. En 1652 fariĝis Komandanto de Ordeno de Johanitoj por norda Germanio kaj ricevis la titolon princo de Sankta Romia Imperio. Batalis kontraŭ la episkopo de Münster (1665) kaj, poste, kontraŭ la francoj (1667) kaj hispanoj (1671). Sepdekjaraĝa li estis nomita guberniestro de Utrecht (1674).
Johann Moritz von Nassau-Siegen mortis la 20-an de decembro 1679 en Berg und Tal apud Kleve.
Vidu ankaŭ
redakti- 11238 Johanmaurits, asteroido
- Ordeno de Johanitoj, kies estro (Herrenmeister) li estis 1652–1679
Referencoj
redakti- ↑ "Zurückgeblättert...", Siegener Zeitung vom 2. April 2011
- ↑ Siegerländer Heimatkalender 1966, S.98 "Meilensteine aus der Siegerländer Vergangenheit" von Adolf Müller, Verlag für Heimatliteratur
- ↑ "Ziebingen und Umgebung- der wendische Winkel im Sternberger Land Band II, Band 2", S.100 von Gerhard Jaeschke,Manfred Schieche
- ↑ "Sage und Geschichte des Siegerlandes", S.156 von August Gertner
- ↑ "Johann Moritz von Nassau-Siegen (1604-1679) als Vermittler: Politik und ...", S.33 von Irmgard Hantsche