Elten

parto de la urbo Emmerich en Germanio

Elten estas urboparto de Emmerich am Rhein en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Elten havas areon da proksimume naŭ kvadrataj kilometroj kaj 4.731 loĝantojn, el kiuj ne malgrava malplimulto estas nederlandanoj. Elten situas ĉe la Malsupra Rejno en tuja proksimeco al Nederlando ĉe la aŭtovojo A3 de la Ruhr-Regiono al Arnhem. Tie ĉi ankaŭ komenciĝas la federacia vojo 8, kiu pasas 800 kilometrojn tra Germanio ĝis Passau al la landlimo kun la Respubliko Aŭstrio.

Elten
historia administra distrikto Drostambt (1949–1963)
nederlanda municipo (1949–1963)
komunumoparto en Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46446
Demografio
Loĝantaro 3 339  (1960) [+]
Loĝdenso 204 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo)51.8711116.159722Koordinatoj: 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 16,36 km² (1 636 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Elten (Nordrejn-Vestfalio)
Elten (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Situo de Elten

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Elten [+]
vdr

La vilaĝo je tri flankoj estas ĉirkaŭata de Nederlando. Je la 23-a de aprilo 1949 ĝi estas, kiel kompenso pro la germana okupado dum la Dua Mondmilito, asignata al Nederlando. Tio daŭris ĝis la 1-a de aŭgusto 1963, kiam ĝi denove fariĝis germana teritorio post pago de 280 miliono da markoj fare de la germana registaro.

Konataj lokuloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti