Gotfredo la 6-a (Malsupra Loreno)
Gotfredo la 6-a (nomita Gotfredo la Barbulo) (naskiĝinta proksimume 1063; mortinta la 25-an de januaro 1139) estis Grafo de Loveno (en ĉi tiu eco Grafo Gotfredo la 1-a), Grafo de Bruselo, Landgrafo de Brabanto, Margrafo de Antverpeno kaj Duko de Malsupra Loreno.
Gotfredo la 6-a | ||
---|---|---|
Gotfredo la Barbulo, kuprogravuraĵo de proks. 1600
| ||
Persona informo | ||
Godefroid I le Barbu, le Courageux ou le Grand Gottfried I der Bärtige Godfried I met den Baard | ||
Naskiĝo | proksimume 1063 en Loveno | |
Morto | 25-an de januaro 1139 en Loveno | |
Tombo | Affligem Abbey (en) vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Brabant vd | |
Patro | Henry II (en) vd | |
Patrino | Adela of Orthen (en) vd | |
Gefratoj | Ida of Louvain (en) , Henry III, Count of Louvain (en) kaj Albero I of Louvain (en) vd | |
Edz(in)o | Ida of Chiny (en) (1105 (Gregoria)–) Clementia of Burgundy (en) vd | |
Infanoj | Adeliza of Louvain (en) ( Ida of Chiny (en) ) Henri, Comte de Louvain (en) ( Ida of Chiny (en) ) Joscelin of Louvain (en) ( Clementia of Burgundy (en) ) Godfrey II, Count of Louvain (en) ( Ida of Chiny (en) ) Ida von Leuven (en) ( ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | feŭdulo vd | |
Grafo de Bruselo | ||
Dum | ekde 1095 | |
Grafo de Loveno | ||
Gotfredo la 1-a | ||
Dum | ekde 1095 | |
Landgrafo de Brabanto | ||
Dum | ekde 1095 | |
Margrafo de Antverpeno | ||
Dum | 1106-1128 | |
Duko de Malsupra Loreno | ||
Dum | 1106-1128 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Agado
redaktiLi estis la duenaskita filo de Henriko la 2-a de Loveno kaj ties edzino Adelhejda. Post la morto de sia pli aĝa frato Henriko la 3-a de Loveno en la jaro 1095 li estis nomumata Grafo de Loveno-Bruselo kaj Landgrafo de Brabanto. En 1106 li ricevis ankaŭ la titolon Duko de Malsupra Loreno kaj Margrafo de Antverpeno, sed en 1128 li devis transdoni tiujn ĉi postenojn al Valramo la 3-a de Limburgo. Malgraŭ tio li rajtis nomi sin plue Duko de Loreno. En 1129 Gotfredo la 6-a sin turnis al la abato de la premonstrata abatejo Sankta Martino en Laon (Francujo) petante lin, ke li fondus abatejon en la proksimeco de Loveno. Tiucele li donacis parkon kaj ĉaskastelon, el kio dum la sekvaj jaroj ekestis la parkabatejo.
Gotfredo la 6-a geedziĝis proksimume 1105 kun Ida von Chiny (mortinta en 1117/25), filino de Grafo Oto la 2-a (dinastio Chiny). Kun ŝi li havis almenaŭ kvin gefilojn:
- Adelhejda de Loveno (1103–1151), geedziĝinta 1-e kun Henriko la 1-a de Anglujo, geedziĝinta 2-e kun Vilhelmo de Aubigny, 1-a grafo de Arundel
- Gotfredo la 2-a de Loveno (proks. 1107–1142), geedziĝinta kun Lutgarda de Sulzbach
- Klarisa (mortinta en 1140)
- Henriko (mortinta en 1141), monaĥo
- Ida (mortinta en 1162), geedziĝinta kun Arnoldo la 1-a de Kleve
Post la morto de sia unua edzino li geedziĝis je dua geedzeco kun Klementia, filino de Vilhelmo la 1-a de Burgonjo, vidvino de Roberto la 2-a de Flandrujo. La geedzeco restis sengefila.
Krom tio li havis ekstergeedzecan filon:
- Joscelino de Loveno, geedziĝinta kun Agnes de Percy (Haus Percy)
La 25-an de januaro 1139 li mortis kaj estis entombigata en la benediktana abatejo Affligem. Lia posteulo estis Gotfredo la 2-a de Loveno, filo el lia unua geedzeco.
Literaturo
redakti- Ernst Bernheim: Gottfried mit dem Barte. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 9, Duncker & Humblot, Leipzig 1879, S. 473–475.
- Kurt Reindel: Gottfried V. „der Große“. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 6, Duncker & Humblot, Berlin 1964, ISBN 3-428-00187-7, S. 663 f. (Digitalisat).