Teisterbant (ankaŭ Teisterband, TesterbantTestreband) estas historia teritorio en nuna Nederlando. La unua nomparto „teister“ eble devenas de malnova ĝermana aŭ kelta vorto por „dekstra“, parenca kun la latina dexter.

Teisterbant
Historia regiono
graflando [+]

LandoNederlando
- koordinatoj51° 53′ 28″ N, 5° 27′ 22″ O (mapo)51.8915.456Koordinatoj: 51° 53′ 28″ N, 5° 27′ 22″ O (mapo)


Teisterbant (Nederlando)
Teisterbant (Nederlando)
DEC
Teisterbant
Teisterbant

Map
Teisterbant
vdr

Situo redakti

Teisterbant ampleksis la terenojn, kiuj lokis inter Lek kaj Mozo. En orientokcidenta direkto ĝi etendiĝis ekde la kantono Betuwe ĝis supozeble la enbuŝiĝejo de la riveroj Lek, Waal kaj Mozo en la grandan delton, kiu tiam havis tute alian formon ol hodiaŭ. La nomo de la teritorio ne plu estas troveblaj sur la mapoj. Nuna malsupra Betuwe (la suda parto de la provinco Gelderlando) estis ero de la regiono, ĉefurbo estis Tiel, menciataj estas urboj kiel Vianen, Buren, Culemborg, Batenburg, Malsen (Geldermalsen?).

Historio redakti

La grafoj de Teisterbant estis heredoĉambelano de la episkopo de Utreĥto kaj tenis de tiu ĉi teron je feŭdo. Post kiam en 741 Grafo Ditriĥo de Kleve estis geedziĝinta kun Grafino Ida de Teisterbant, Karolo Martelo feŭdis lin per Graflando Teisterbant. Grafo Baldueno de Kleve feŭdis en 800 sian filon Roberto (mortinta en 806) per Graflando Teisterbant. El la filoj de Roberto Ludoviko, la plej aĝa, daŭrigis la linion de Teisterbant, Roberto sidadis je Heusden kaj Teoderiĥo je Altena. La pranepo de Ludoviko, Ansfrido fariĝis episkopo de Utreĥto (995 ĝis 1010) kaj donacis sian teron en 994 parte al sia parencoj kaj parte al Princepiskopujo Utreĥto. Grafo Ditriĥo de Kleve donacis en 1290 la feŭdon de Heusden kaj Altena al Grafo Floris la 5-a de Holando.

Pli malfrue ĉi tiu feŭdo transiris de la grafo de Holando al Vilhelmo la Bavaro, Grafo de Holando, tiel ke la graflando finfine estis dividita kaj parte substaris al Holando, parte al Duklando Geldern kaj parte al Princepiskopujo Utreĥto.

Fontoj redakti