Ladislao la 1-a (Bohemio)

(Alidirektita el Ladislao la 5-a Postmorta)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ladislao la 1-a

Ladislao la 1-a de Bohemio, Ladislaus Postumus, ĉeĥe Ladislav Pohrobek, kroate Ladislav V. Posmrtni, (naskita la 22-an de februaro 1440 en Komárom; mortinta la 23-an de novembro 1457 en Prago), estis duko de Aŭstrio, reĝo de Bohemio kaj, kun la nomo Ladislao la 5-a, hungare László V. reĝo de Hungario 1452-1457.

  • gepatroj: reĝo Albreĥto la 2-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeto Luksemburga.
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo kroatia, slovenia, duko aŭstria kaj silezia, luksemburga, margrafo moravia kaj lusatia.
  • li parolis germane, hungare, ĉeĥe, latine, pole kaj france.
  • Ladislao naskiĝis kvar monatojn post la morto de sia patro Albreĥto la 2-a kaj tial ricevis la alnomon Postumus (latine = "postmorta"). Pli poste li servakiris kromnomon reĝo „Nudulo“ (senbarba).
  • 1440 reĝino Elizabeto vokis la ĉeĥan vojevodon Johano Jiskra el Brandýs, ke li defendu la rajtojn de la malgranda Ladislao al hungara trono.
  • 1442 reĝino Elizabeto Luksemburga postulis la romgermanan reĝon Frederikon la 3-an, ke li ekprenu la rajtojn de Ladislao pri la landoj de la patro. (En Hungarujo estis elektita kiel reĝo la pola reĝo Vladislao, sed kiu mortis jam en la jaro 1445 en batalo de Varna.) Tiu lasis Ladislaon transveturi Vienon kaj transprenis kuratoran regadon en Aŭstrio.
  • 1445 Ladislao estis akceptita kiel hungara reĝo sub nomo Ladislao la 7-a.
  • 1452 pro premo de la nobelaro Frederiko la 3-a estis devigita tralasi Ladislaon. Tiu la saman jaron ekregis en Aŭstrio. En ĉiuj liaj landoj estis destinitaj la t.n. landaj administrantoj. En Aŭstrio tio estis grandpotenculo Oldřich Ceja, en Bohemio Georgo de Podebrado kaj en Hungario Johano kaj pli malfrue Ladislao Hunyady.
  • la 4-an de septembro de 1452 Ladislao surtroniĝis sur la hungara trono.
  • aprilo de 1453 Georgo de Podebrado alveturis Vienon, por trakti pri alveturo de la reĝo en la landon. Ladislao krom alia plilongigis lian landan administradecon por pluaj ses jaroj.
  • 1453 Ladislao estis elektita kiel ĉeĥa reĝo.
  • la 23-an de novembro de 1453 per la kronado reĝo Ladislao sidiĝis sur ĉeĥan tronon kaj post sia patro li fariĝis la dua generacio de Habsburgoj sidantaj unu post la alia sur la ĉeĥa trono kaj post la patrino la kvina generacio de Luksemburganoj.
  • 1455 Ladislao forveturis Vienon.
  • la 29-an de septembro de 1457 Ladislao denove alveturis Pragon, kie li intencis ekloĝi kun sia kortego. Li sendis ankaŭ mesaĝistojn al Francio, por ke ili venigu al li de tie la princidinon Magdaleno por geedziĝo.
  • 1457 en Kunvald ĉe Žamberk Gregorio nomata Tajloristo fondis Unuecon fratecan devenantan el la instruado de Petr Chelčický.
  • la 23-an de novembro de 1457 Ladislao tute neatendite subiĝis al pestkontaĝo, per kiu li evidente infektiĝis jam forvojaĝonte el Vieno kaj pri kiu neniu sciis. Kiam Ladislao mortis, li estis deksepjara, kaj li estis unu el malĝojaj staturoj de la ĉeĥa historio. La reĝo, kiu estis kore bonvenigita kaj kiun la popolo ekŝatis pro lia agrabla aspekto, mortis tre juna. Lia sorto ŝajnigas Venceslaon la 3-an (li mortis ankaŭ deksepjara kaj formortis per li Přemyslidoj) kaj Ludovikon Jagellon (li mortis dudekjara). Estas necese noti, ke Ladislao dum sia tuta vivo sentis sin esti pli Luksemburgano ol Habsburgo. Pro lia morto formortis la alberta branĉo de la Habsburgoj. Ladislao estadas ankaŭ notata kiel lasta Luksemburgano sur la ĉeĥa trono, eĉ kiam nur el la flanko de la patrino (Vladislao la 2-a Jagello estis jam nur pli malproksima parenco.)
Ladislaus Postumus
Reĝo de Bohemio, Hungario kaj Kroatio
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1440 (1440-02-22)
en Komárno
Morto 23-an de novembro 1457 (1457-11-23) (17-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Lingvoj hungaraĉeĥagermanalatina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Albreĥto la 2-a vd
Patrino Elizabeto de Luksemburgo vd
Gefratoj Georgo de Habsburgo, heredonto de Aŭstrio • Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando • Anno de Aŭstrio, landgrafino de Turingio vd
Parencoj Sigismondo de Luksemburgo • Barbara de Cilli vd
Profesio
Okupo reganto vd
Duko de Aŭstrio
Dum 1440-1457
Antaŭulo Albreĥto la 5-a
Sekvanto Frederiko la 5-a
Princo-elektisto, Reĝo de Bohemio
Ladislao la 1-a
Dum 1440-1457
Antaŭulo Albreĥto la 1-a
Sekvanto Georgo de Podebrado
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Ladislao la 5-a
Dum 1444-1457
Antaŭulo Vladislao la 1-a
Sekvanto Matthias Corvinus
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti