Venceslao la 3-a (Bohemio)

reĝo de Bohemio kaj reĝo de Hungario
(Alidirektita el Venceslao la 3-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Venceslao

Venceslao, ĉeĥe Václav, pole Wacław, (1289-1306) estis reĝo Venceslao la 3-a de Bohemio kaj Venceslao la 2-a de Pollando, kaj reĝo Ladislao la 5-a de Hungario. Li estis la lasta reĝo el la dinastio Přemyslidoj.

Venceslao la 3-a
Reĝo de Bohemio, Pollando kaj Hungario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Ceteraj titoloj Margrafo de Moravio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1289
en Prago
Morto 4-an de aŭgusto 1306 (1306-08-04)
en Olomouc
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Venceslao la 2-a de Bohemio vd
Patrino Guta (Judit) de Habsburg vd
Gefratoj Jan Volek • Margaret of Bohemia, Duchess of Wroclaw • Agnes of Bohemia • Agnes of Bohemia, Duchess of Jawor • Elizabeto de Bohemio • Anne of Bohemia vd
Edz(in)o Viola of Teschen vd
Infanoj Elisabeta vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Bohemio
Venceslao la 3-a
Dum 1305-1306
Antaŭulo Venceslao la 2-a
Sekvanto Henriko de Karintio
Reĝo de Pollando
Venceslao la 2-a
Dum 1305-1306
Antaŭulo Venceslao la 1-a
Sekvanto Ladislao la 4-a, "la Ulnolonga"
Reĝo de Hungario
Ladislao la 5-a
Dum 1301-1305
Antaŭulo Andreo la 3-a
Sekvanto Otto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Venceslao la 3-a kun la reĝaj kronoj de Bohemio, Pollando kaj Hungario. Ilustraĵo en Chronicon Aulae Regiae, 1305–1339

Biografio redakti

  • li naskiĝis la 6-an de oktobro de 1289.
  • gepatroj: reĝo Venceslao la 2-a kaj Jitko Habsburga.
  • reĝo ĉeĥa, pola kaj hungara, margrafo moravia, duko krakova.
  • li parolis ĉeĥe, hungare, pollingve, germane kaj latine.
  • 12891301 li estis edukata en praga reĝa kortego.
  • 1301 en Hungario mortis Andreo la 3-a, lasta el dinastio Arpado, kaj la papo alproprumis al si rajton okupi la malplenan tronon. Tiam li destinis kiel reĝon Karolon la 1-an Roberton el Anjou, kio estis rifuzita de hungara nobelaro. Tial estis la saman jaron, do en 1301, elektita per parto de la hungara nobelaro kaj prelatoj gvidataj de hungara magnato Mateo Csák Trenĉina kiel la hungara reĝo Venceslao Přemyslido.
  • la 27-an de aŭgusto de 1301 Venceslao estis kronita kiel la reĝo hungara kaj li ekregis en hungara urbo Buda kiel hungara reĝo Ladislao la 5-a.
  • 1302 Venceslao la 3-a komencis batali kontraŭ papa kurio pri pludaŭro de la trono. Lia patro tiutempe postulis francan reĝon Filipon la 4-an, kiu staris ankaŭ kontraŭ la papo, pri alianco kaj tiu subtenita tiel de potenca dinastio, arestis papon Bonifacon. Li psike ne eltenis sian arestigon kaj baldaŭ post tio li mortis. Nova papo okupis politikon de iompostioma gvidigo de ĉiuj aliancoj de Venceslao al sia flanko.
  • 1304 Venceslao la 2-a amasigis grandegan soldataron kaj li militiris al la filo helpi, sed kiam li renkontis la situacion senelireja ekkoninte, ke prepariĝas nova invado Bohemion, li forveturis la filon el la lando kunpreninte kun si ankaŭ kronad-emblemojn de Hungara reĝlando, per kio Přemyslidoj perdis ankaŭ la lastajn favorulojn.
  • 1305 post morto de la patro Venceslao fariĝis ĉeĥa kaj pola reĝo.
  • la 5-an de oktobro de 1305 li edziĝis al Piastidino Violo Teŝina, per kio li volis pluteni la polan reĝlandon, kiun endanĝerigis Ladislao la Ulnolonga.
  • 1305 li fermis kontrakton kun imperiestro Albreĥto rezigninte favore al li pri regionoj de Cheb kaj Mejso.
  • 1305 li transprenis siajn pretendojn sur hungaran tronon favore al bavariaj Vitelsbaĥoj kaj li transdonis orientan Pomerion al brandenburgaj Askanoj.
  • 1306 estiĝis ĉeĥa versita eposo Alexandreis.
  • aŭgusto de 1306 Venceslao ekiris al punmilitiro kontraŭ Ladislao la Ulnolonga.
  • la 4-an de aŭgusto de 1306 Venceslao la 3-a en Olomouc estis murdita per nekonataj murdistoj, sed kiuj estis certe senditoj de romia reĝo Albreĥto. Venceslao mortis en la aĝo de 17 jaroj. Foriris en li reganto, al kiu saĝeco de sia patro kaj samtempe batalemo de sia avo Přemysl Otakar la 2-a cirkulis en la vejnoj. Per lia persono formortis laŭ vira heredolinio la přemyslida dinastio reganta en Bohemio pli ol 400 jaroj.