Žamberk

urbo en Ĉeĥio
Eble vi serĉas: Žumberk.

Žamberk estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivero Divoká Orlice, situanta en cismontaro Orlické hory. Vivas ĉi tie 5 951 loĝantoj (2023). Tra la urbo kondukas ŝoseo n-ro 11 el Hradec Králové al Šumperk kaj Ostrava. En la urbo estas kastelo kun vasta parko kaj jam nefunkcianta kuracigejo por malsanoj de spirorganoj. En la baroka preĝejo estas valora ekipaĵo.

Žamberk
germane Senftenberg
urbo
Urbodomo en Žamberk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žamberk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Ŝoseo I/11
Memorindaĵoj Žamberk kastelo, Teatro de Diviš
Rivero Divoká Orlice
Situo Žamberk
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 09″ N 16° 27′ 52″ O / 50.08583 °N, 16.46444 °O / 50.08583; 16.46444 (mapo)
Katastro 16,91 km² (1 691 ha) Žamberk
Loĝantaro 5 951 (2023)
Denseco 351,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581259
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žamberk
Retpaĝo: www.zamberk-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Líšnice, Kameničná, Kunvald, Helvíkovice, Dlouhoňovice kaj Lukavice.

Historio redakti

Žamberk estis fondita de familio Drslavecidoj en la 13-a jarcento. En la 2-a duono de la 13-a jarcento Žamberk estis dividita en du partojn, la unua apartenis al Litice, la dua al Žampach-senjorejoj. Mikuláš el Bubno kaj en Litice unuigis la urbon kaj faris ĝin en la jaro 1575 sian sidejurbon. Grafo Windischgrätz en la jaro 1809 aĉetis kastelon kaj poste, en la jaro 1815, vendis ĝin al John Parish. Li kaj liaj familianoj ĉi tie vivis ĝis la jaro 1948, kiam ilia havaĵo estis naciigita. En la jaro 1990 Parishidoj reakiris sian havaĵon en Žamberk kaj en la jaro 2004 vendis ĝin al ĉeĥa ŝtato. Nuntempe en la kastelo estas faklernejo kaj internulejo. En la 16-a jarcento la urbo estis centro de Bohemiaj Fratoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 353
18803 664
18903 678
19003 425
19103 641
19213 702
JaroLoĝantoj
19304 323
19504 170
19614 417
19704 605
19805 366
19915 864
JaroLoĝantoj
20016 153
20146 057
20166 062
20176 059
20186 066
20196 104
JaroLoĝantoj
20206 077
20215 788
20225 918
20235 951

Memorindaĵoj redakti

Kastelo redakti

En sudorienta urboparto staras la kastelo, kiun en renesanca stilo konstruigis en la jaroj 1575 - 1600 Mikuláš el Bubno kaj en Litice. La aloj de duetasĝa konstruaĵo fermas inter si du kortegojn. En nordorienta parto de la kastelo troviĝas rokoka kastelkapelo kun valora barok-rokoka ornamaĵo. Sudoriente de la kastelo troviĝas angla parko kaj barita ĉasarbaro. Naturan ŝirmon de la kastelo proviias fiŝlago, rivero Divoká Orlice, ravino sub Kapela monteto kaj el sudorienta flanko marĉejoj. Remparon de la kastelo kreis fosaĵoj kaj du prismoformaj turoj. Tamen la kastelo estis en la jaro 1643 forbruligita fare de svedaj trupoj. La rekonstruo estis farata en baroka stilo kaj estis finita nur post la jaro 1815. En la jaroj 1848 -1858 en kastela stelobservejo laboris dana astronomo Theodor Brorsen kaj efektivigis ĉi tie kelkajn gravajn malkovrojn, i.a. malkovris kvin kometojn. Ĉirkaŭ la jaro 1900 kastelaj interioroj estis rekonstruitaj en secesia stilo (jugendstilo).

Preĝejo de Sankta Venceslao redakti

La preĝejo, situanta proksime de la ĉefa urboplaco, estis konstruita en la jaroj 1729 - 1738 sur loko de pli malnova ligna preĝejo el la jaro 1348. La kirko havas horizontalan formon de la greka kruco kaj du turojn 72 m altaj. Aŭtoro de la konstruado estis Donáto Theodor Moratas el Chrudim. En la 2-a duono de la 19-a jarcento la preĝejo estis damaĝita pro brulego kaj estis rekonstruata laŭ planoj de J. Pöter. Sur ĉefaltaro estas bildo "Murdo de Sankta Venceslao", verko de itala pentristo Francesco Trevisani el la 18-a jarcento. El naŭ flankaj altaroj estas ĉefe interesa tiu al Santa Antonio Paduana kun tre valora bildo de Petr Brandl. Anĝeletoj sur ĝi tenas admiralajn signojn. La bildo celas glorigi konkeron de maŭra Orano fare de hispana ŝiparo, helpe de Sankta Antonio. El la origina ligna preĝejo konserviĝis bildo de Sankta Venceslao, pentrita sur stano kaj lokita super la sakristio.

Pluaj vidindaĵoj redakti

Sur Masarykplaco staras urbodomo, kiu ekestis en la jaro 1815.

La ĉefan placon ornamas ankaŭ Mariakulta kolono starigita ĉi tie en la jaro 1700, kiel dankesprimo por tio, ke pesta epidemio tiutempe evitis Žamberkon.

Diviš-teatro estas el la jaro 1926.

Kapelo de Sankta Rosalia sur Kapela monteto devenas el la jaro 1682.

Proksime de la kapelo staras observada turo afable nomata "Rozálka".

Domoj sur la placo estas klasicismaj aŭ empiraj el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1800.

La urbo estas naskiĝloko de MUDr. Eduard Albert (18411900), la fondinto de la ĉeĥa kirurgio.

Esperanto redakti

En Žamberk naskiĝis Zdeněk Polák.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti