Suborlica montetaro
Suborlica montetaro (ĉeĥe Podorlická pahorkatina, pollingve Pogórze Orlickie) estas geomorfologia tutaĵo en orienta Bohemio en Regiono Pardubice kaj Regiono Hradec Králové, kiu trafas per malgranda parto (Levínská vrchovina kaj Chudobská sníženina) ankaŭ en Pollandon. El nordo, okcidento kaj sudokcidento ĝi brakumas Orlican montaron. Sude ligas al ĝi Svitava montetaro, konsisto de Orientbohemia tabulo. En nordo ĝi transiras en Karkonoŝan cismontaron kaj el nordo najbaras kun ĝi grejsa Tablomonta montaro, resp. Broumova montetaro. Limoj inter Suborlica montetaro kaj Orlica montaro ne estas en la naturo evidenta.
Suborlica montetaro | |
ĉeĥe Podorlická pahorkatina | |
montetaro | |
Oficiala nomo: Suborlica montetaro | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Hradec Králové, Regiono Pardubice Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Historiaj regionoj | Bohemio, Graflando Glatz |
Parto de | Orlica regiono |
Najbaraj unuoj | 8
|
Subulaj unuoj | 5
|
Akvejo | Orlice, Metuje, Bystrzyca Dusznicka |
Plej alta punkto | |
- situo | Špičák |
- alteco | 841 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 05′ 11″ N 16° 26′ 48″ O / 50.08639 °N, 16.44667 °O (mapo) |
Areo | 1 115,00 km² (111 500 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Geografio |
Geomorfologio
redaktiLa supermara alteco de Suborlica montetaro moviĝas plej multe inter 300 kaj 600 m. La plej alta pinto estas Špičák (841 m) okcidente de Deštné v Orlických horách.
Akvaro
redaktiLa orientaj deklivoj de Wzgórza Lewińskie apartenas en akvejon de Bystrzyca Dusznicka, kiu enfluiĝas en Kladskan Nison kaj kun ĝi en Odron. Alie la norda parto de la montetaro estas deakvigata de rivero Metuje, la suda de Tichá kaj Divoká Orlice, kiuj apartenas en akvejon de Elbo.