Žumberk
- Eble vi serĉas: Žamberk.
Žumberk estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim , sur norda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 7 km sude de la urbo Slatiňany, kaj 11 km sude de la urbo Chrudim. Ĝi estas en arbarriĉa pejzaĝo kun krutaj deklivoj, fiŝlagoj kaj rivereto Ležák. Pro tiu agrabla belaĵo la regiono jam longe estas serĉata ripozejo aparte en privataj kabanoj. Vivas ĉi tie 273 loĝantoj (2024).
Žumberk | ||
germane Schumberg | ||
kampurbo | ||
Placo en Žumberk
| ||
|
||
Oficiala nomo: Žumberk | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Chrudim | |
Administra municipo | Chrudim | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Fera montaro | |
Memorindaĵo | Žumberk burgo | |
Rojo | Ležák | |
Situo | Žumberk | |
- alteco | 355 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 52′ 22″ N 15° 51′ 29″ O / 49.87278 °N, 15.85806 °O (mapo) | |
Katastro | 4,78 km² (478 ha) Žumberk | |
Loĝantaro | 273 (2024) | |
Denseco | 57,11 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1318 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 538 36 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0531 | |
NUTS 5 | CZ0531 571547 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de kampurbo | 3 | |
Bazaj setlejunuoj | 3 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Žumberk | ||
Retpaĝo: www.obec-zumberk.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nasavrky, Miřetice, Lukavice, Zaječice, Smrček kaj Bítovany.
Partoj de kampurbo
redaktiHistorio
redaktiDominanto de Žumberk kaj kultura memorindaĵo estas ruinoj de burgo Žumberk. Ĝi estis loĝata de nobelularo de la jaro 1318 ĝis la jaro 1700 kaj administris krom Žumberk kaj ĝia korto ankaŭ vicon da pliaj vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo. Signifaj familiaroj en Žumberk estis senjoroj el Boskovice, Kavalec ze Žumberka kaj Trčka z Lípy. En la 18-a jarcento la superularo jam en la burgo ne loĝis, nur oficistoj kaj salajruloj ĝis la jaro 1770.
De la jaro 1487 estis Žumberk nomata kampurbo.
En la jaro 1744 estis en Žumberk establita metiista korporacio, en kiu estis organizataj metioj barelista, horloĝista, retfarista, ĉarpentista, lignaĵista, tajlorista kaj serurista. La korporacio funkciis ĝis la jaro 1859, kiam ekvalidis metiista regularo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 664 |
1880 | 628 |
1890 | 666 |
1900 | 650 |
1910 | 749 |
1921 | 708 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 708 |
1950 | 497 |
1961 | 434 |
1970 | 369 |
1980 | 295 |
1991 | 231 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 222 |
2014 | 245 |
2016 | 260 |
2017 | 264 |
2018 | 266 |
2019 | 276 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 269 |
2021 | 264 |
2022 | 272 |
2023 | 270 |
2024 | 273 |
Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj
redaktiBurgo
redaktiLa burgo Žumberk troviĝis sur montelstaraĵo super la urbeto. Nuntempe estas konservitaj nur ruinoj, restoj de pordego kaj palaco. Sur suda muro de la palaco estas postsignoj de renesanca sgrafito, per kiu ĝi esti ornamigita de familiaro Záruba el Hustířany en la 16-a jarcento.
Preĝejo
redaktiOrigine gotika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, atestita kiel paroĥa en la jaro 1349, estis tute rekonstruita baroke en la jaro 1782 kaj pseŭdoromanike en la jaro 1880 de Ed. Neumann. La navo estis tute nove konstruita.
La nuna preĝejo estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo, kun kapelo kaj sakristio sur flankoj. La turo estas en okcidenta frontalo. La presbiterejo estas volbita barele kun sekcioj, triumfarko estas duoncirkla kun pilastroj, la navo estas platplafona kun ĥorejo, vandoj estas membrigitaj per toskanaj pilastroj. En la presbiterejo estas valora sankta ŝranko kun vimperko kronita per azendorso kun kraboj. La ekipaĵo estas novbaroka, frubaroka ŝtona baptujo el la 17-a jarcento estas ornamita per reliefaj akantoj. En la kapelo estas tomboŝtono el la jaro 1780. Ĉirkaŭ la kirko estis ĝis la jaro 1832 tombejo.
Kampanilo
redaktiLigna kampanilo sur prisma submuro estas sur norda flanko de la preĝejo. Kupoloj estas kovritaj per ŝindo.
Statuo
redaktiSur urbetplaco staras valora statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1772.
Popola arĥitekturo
redaktiBieneto n-ro 16 estas proklamita kultura memorindaĵo. Ĝia rikolttenejo estas datita 1786. Sur placo antaŭ la bieneto estas puto kun sitelo levata per vinĉo. Apud la puto estas sabloŝtona vasko.
Kultura memorindaĵo estas ankaŭ t.n. Supra muelejo n-ro 42 kun akvorado desupre movata.
Opidumo
redaktiEn arbarriĉa valo de rivereto Ležák ĉe ŝoseo al Lukavice troviĝas estinta opidumo nomata Hrádek kun restoj de mezepokaj remparoj kaj fosaĵoj.
Minejoj
redaktiEn la vilaĝo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj minejoj, kie oni minis kaj minas konatan ruĝan graniton de Žumberk.
Personeco
redaktiEn Žumberk en la jaro 1903 naskiĝis socialdemokrata deputito de iama Nacia asembleo kaj en la jaroj 1945 - 1948 ministro por industrio Bohumil Laušman. Lia memortabulo estas sur domo n-ro 79.
Bibliografio
redakti- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.