Municipo Bítovany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda limo de montetaro Železné hory. Vivas ĉi tie 435 loĝantoj (2023).

Bítovany
municipo
Bítovany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bítovany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Rivero Ležák
Situo Bítovany
 - alteco 284 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 01″ N 15° 51′ 42″ O / 49.90028 °N, 15.86167 °O / 49.90028; 15.86167 (mapo)
Areo 3,48 km² (348 ha)
Loĝantaro 435 (2023)
Denseco 125 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 505005
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bítovany
Retpaĝo: www.bitovany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Bítovany
  • Bítovánky

Bítovany ekestis kiel sidloko ĉe vadejo trans rivereto Holetínka jam antaŭ nia erao. Sur monteto en la vilaĝo estis trovitaj signoj de kelta prisetlado. Nuna vilaĝo ekestis verŝajne en la 12-a jarcento kaj ĝiaj unuaj loĝantoj eble estis homoj el ĉirkaŭaĵo de moravia burgo Bítov, kiu estis konkerita de přemyslidoj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam ĝia posedanto estas nomata en listo de posedantoj en Bohemio kaj Moravio.

Memorindaĵoj redakti

En la vilaĝo staras origine gotika preĝejo de Sankta Bartolomeo devenanta el la 14-a jarcento, rememorata en la jaro 1349 kiel paroĥa preĝejo. Ĝi estis kelkfoje riparata kaj barokigita. La lastan regotigan aranĝon faris en la jaro 1883 arkitekto František Schmoranz pli aĝa. La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo estas apogata per pilieroj, volbita por ripa volbo. La sakristio estas plafonita per barela volbo. La navo havas platan plafonon, la subturejo krestan volbon. La ĉefa altaro estas novgotika, du flankaj altaroj estas barokaj el la komenco de la 18-a jarcento. Sudan altaron ornamas bildo de Johano Nepomuka kaj tabernaklo kun figura reliefo. Sur norda altaro estas bildo de Sankta Maria kaj sur triumfa arko granda valora krucifikso el la duono de 18-a jarcento. Videblaj estas 10 tomboŝtonoj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Naturo redakti

Teritorio de la vilaĝo havas interesan geologian konstruon, sur malgranda teritorio ĉi tie troviĝas granito, marno kaj sabloŝtono. En pasinteco oni ĉi tie ekspluatis brikfaristan argilon kaj piriton kaj proksime de la vilaĝo estas malgranda kuŝejo de ŝtona karbo.

Tute proksime de Bítovany troviĝas interesa natura lokal-ejo nomata "V Syslích". Temas pri negranda malkovro de bordo de kretacea maro kun sabloŝtonaj rokaj formaĵoj. En suba parto de la deklivo ni povas vidi blankgrizajn intense elfloreskitajn granitojn kaj super ili eliras mezozoikaj karbaj letnoj kun paleontologiaj bildoj de praaj kreskaĵoj kaj kretaceaj pelitoj. La plej altan parton de la deklivo kreas cenomenaj sabloŝtonoj.

Apud Bítovany estas proklamita naturmemoraĵo fiŝlago Farář (8,69 ha). La protektata teritorio estis origine proklamita por protektado de nestejo de griza ardeo (Ardea cinerea) kaj trovejo de trapo naĝanta (Trapa natans), kiu en favoraj jaroj kovris tutan surfacon, en aliaj jaroj ĝi estis raraĵo. Komence de la 20-a jarcento surfaco de la fiŝlago estis eĉ kvarobla. En la jaro 1996 estis aprobita parta malŝlimigo. Bedaŭrinde post ĝi la trapo malaperis.

En Bítovany apud la rivereto troviĝas parko kun raraj kreskaĵoj, ekzemple stafileo (Staphylea L.) kaj ordinara kastaneo (Castanea sativa).

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti