Ležák
rivereto en Ĉeĥio
(Alidirektita el Holetínka)
Ležák (ankaŭ iam nomata Holetínka) estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas sur monteto super la vilaĝo Horní Holetín proksime de norda limo de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy kaj de maldekstre enfluas en riveron Novohradka en Hrochův Týnec. Ĝia ĉefdirekto estas nordo. Per sia akvo provizas kelkajn grandajn fiŝlagojn, aparte Petráň, Hořička kaj Žďár apud Havlovice. Ĉe vilaĝo Zaječice la rivereto enfluas en malfermitan ebenaĵon en valo de riveroj Chrudimka kaj Elbo.
Ležák | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 29,9 km |
Akvokolekta areo | 110,3 km² |
Averaĝa trafluo | 0,59 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 606 m |
Enfluejo | Novohradka |
- Alteco | 236 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Babákovský rivereto (md.), Dřevešský rivereto (d.), Bystřička (md.), Oběšinka (md.), Bratroňovský rivereto (md.), Křivecký rivereto (md.), kaj Bítovanka (d.) |
Riveroj en Ĉeĥio | |
Ležák fluas trans vilaĝoj Holetín, Střítež, Tisovec, Ležáky, Miřetice, Bošov, kampurbo Žumberk, vilaĝoj Bítovany, Zaječice, Řestoky, Trojovice, Zájezdec, Přestavlky kaj Hrochův Týnec.
Proksimaj turismaj celoj
redaktiBibliografio
redakti- Stanislav Štefáček: Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008