Municipo Trojovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 10 km oriente de urbo Chrudim kaj 4 km sude de Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 193 loĝantoj (2023).

Trojovice
municipo
Preĝejo de sankta Mikaelo
Oficiala nomo: Trojovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Rivero Ležák
Situo Trojovice
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 11″ N 15° 54′ 42″ O / 49.93639 °N, 15.91167 °O / 49.93639; 15.91167 (mapo)
Areo 2,72 km² (272 ha)
Loĝantaro 193 (2023)
Denseco 70,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 33
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572403
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trojovice
Retpaĝo: www.trojovice.wz.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Vilaĝo Trojovice estis verŝajne fondita en la 12-a jarcento. Tiam ĝi situis inter tri ekleziaj distriktoj Zájezdec, Řestoky kaj Honbice, sed apartenis al monaĥejo Kladruby. El la tri distriktoj verŝajne ekestis nomo de la vilaĝo. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1244, kiam ĝi fariĝis vilaĝo senjora. Senjoroj konstruigis ĉi tie fortikaĵeton, mastruman korton kaj en la jaro 1374 en loko de nuna sanktejo lignan preĝejon de Arĥianĝelo Miĥaelo kun paroĥestra domo. En la jaro 1567 estis en Trojovice konstruita muelejo, en vilaĝo estis jam en mezepoko gastejo kun bier- kaj alkohol-farejoj.

Antaŭ la jaro 1744 la preĝejo en Trojovice kaj paroĥestra domo forbrulis kaj posedantoj de Trojovice, premonstratoj, konstruigis la novan, el ŝtono, kovritan per ŝindo, kun du bulbaj turoj. Bedaŭrinde ankaŭ tiu ĉi preĝejo forbrulis en la jaro 1855 kaj paroĥanoj devis rekonstruigi ĝin. La konstruo estis finita en la jaro 1860.

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo redakti

La preĝejo situas sur monteto en centro de la vilaĝo. Estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj apuda sakristio kaj kun turo en okcidenta frontalo. Fasado estas fragmentita per kadroj en stuko, oblongaj fenestroj estas kun segmentaj volbaĵoj. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, triumfa arko duoncirkla, sur okcidenta flanko estas masonita ĥorejo. Sakristio kaj subturejo estas kruce volbitaj. La ĉefaltaro estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento kun bildo de Sankta Miĥaelo, tubernaklo kun figuraj skulptaĵoj kaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, tri flankaj altaroj kun bildoj de Sankta Adalberto, de Krucumito kaj de Sankta Johano Almozpetanto.

Pluaj konstruaĵoj redakti

Estinta bierfarejo redakti

Bierfarejo estas frubaroka konstruaĵo el la jaro 1681. En ĝia frontalo estas blazono de familiaro Zeller.

Domo n-ro 23 redakti

La domo estas el la unua duono de 19-a jarcento kun simple fragmentita fasado.

Humilejo redakti

Krucifikso sur kruciĝo de vojoj al Honbice kaj al Hrochův Týnec estas datita 1772, forĝita, staranta sur ŝtona soklo.

Fortikaĵeto redakti

Ĉe fiŝlago estas ankoraŭ videblaj restoj de estinta fortikaĵeto neniigita en la jaro 1469, verŝajne de hungaroj.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti