Honbice

vilaĝo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim

Honbice estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 8 km oriente de la urbo Chrudim kaj 3 km sude de la urbo Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 172 loĝantoj (2023).

Honbice
municipo
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Oficiala nomo: Honbice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Honbice
 - alteco 277 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 00″ N 15° 53′ 35″ O / 49.93333 °N, 15.89306 °O / 49.93333; 15.89306 (mapo)
Areo 4,84 km² (484 ha)
Loĝantaro 172 (2023)
Denseco 35,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571458
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Honbice
Retpaĝo: www.honbice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Honbice estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Hoš el Honbice kun sia filo Bavor.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo de Avanco de sankta Kruco redakti

La preĝejo, origine gotika, estas rememorata en la duono de 14-a jarcento. Estis barokigita en la 2-a duono de 17-a jarcento, koste de Maksmiliana Zárubová el Lišov, estis aranĝita interioro, alkonstruita turo kaj rearanĝita frontono. Regotigo fare de arkitekto František Schmoranz estis realigita en la jaro 1881. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko, turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. En presbiterejo estas barela volbo, sur norda flanko ortangula sankta ŝranko. Al sakristio gvidas sela priĉarpentita portaleto. En la navo estas spegula kana plafono, subturejo estas volbita per plataĵo, en antaŭĉambro sur norda flanko estas kruca rina ripa volbo kaj pintarka portalo. Ekipaĵo estas plejparte ella 3-a kvaromo de 17-a jarcento, kolona ĉefaltaro datita 1678, du flankaj altaretoj, unu kun bildo de Madona el la fino de 16-a jarcento, la dua kun novtempa bildo de Sankta Antonio, predikejo estas proksime el la jaro 1800. Unikaĵo estas ligna tombeja tabulo de familiaro Lukavský datita 1681.

Monumento al falintoj redakti

Sur vilaĝplaco estas monumento al falintoj kun statuo de Jan Žižka de ĉeĥa skulptisto, arĥitekto kaj grafikisto František Bílek.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti