Orel (en traduko Aglo) estas municipo en distrikto Chrudim en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 808 loĝantoj (2023).

Orel
municipo
Preĝejo de sankta Georgo en Tři Bubny
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orel
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Orel
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 57″ N 15° 50′ 43″ O / 49.91583 °N, 15.84528 °O / 49.91583; 15.84528 (mapo)
Areo 6,44 km² (644 ha)
Loĝantaro 808 (2023)
Denseco 125,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01 ĝis 538 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571962
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orel (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecorel.unas.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La municipo situas proksimume 5 km de urbo Chrudim. Ĝi etendiĝas en ebena tereno de rivero Chrudimka al montarpiedo de Železné hory. Unusola monteto estas norde monteto nomata „Tři Bubny“ („Tri Tamburoj“).

Orel troviĝas en loko, kie estadis ampleksa lago. Restis post ĝi marĉoj kaj torfejoj, la t.n Orliny (Aglujoj), kie ekde la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento oni minis torfon.

La marĉa regiono ne taŭgis en praepoko por loĝi, tial estis trovitaj preskaŭ neniaj prahistoriaj trovitaĵoj — sole etaj rompitaĵoj de pratempaj ujoj. Unusola trovitaĵo estas slava gemo el la 11-a jarcento.

Esperanto redakti

En Orel naskiĝis Josef Bednář.