Zájezdec

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Zájezdec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe rivereto Ležák, 5 km nordokcidente de urbo Chrast, 9 km oriente de urbo Chrudim kaj 5 km sude de Hrochův Týnec. Nuntempe Zájezdec estas unu el la plej malgrandaj vilaĝoj en distrikto Chrudim. Vivas ĉi tie 178 loĝantoj (2024).

Zájezdec
municipo
Statuo de sankta Johano Nepomuka en Zájezdec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zájezdec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Ležák
Situo Zájezdec
 - alteco 264 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 43″ N 15° 55′ 51″ O / 49.92861 °N, 15.93083 °O / 49.92861; 15.93083 (mapo)
Katastro 1,55 km² (155 ha) Zájezdec
Loĝantaro 178 (2024)
Denseco 114,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547859
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zájezdec
Retpaĝo: www.zajezdec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Řestoky, Přestavlky kaj Trojovice.

Historio

redakti

Prisetlado de la areo ĉirkaŭ Zájezdec datiĝas jam de la fino de 12-a jarcento. La vilaĝo estis en la jaro 1318 dividita je senjoraj partoj. Unu el la partoj pli malfrue apartenis al monaĥejo en Hájek apud Tržek.

En komenco de la 16-a jarcento en dokumentoj oni parolas pri korto Zájezdec, posedaĵo de sinjorejo Hrochův Týnec.

En la jaro 1790 estis al Zájezdec transmigritaj 22 judaj familioj.

En la jaro 1799 sub patronado de Jan Leopold Háje, episkopo en Hradec Králové, oni parceligis mastruman korton en Zájezdec.

La judoj en Zájezdec konstruigis en la jaro 1845 sinagogon.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869373
1880365
1890329
1900314
1910279
1921274
JaroLoĝantoj
1930264
1950203
1961179
1970165
1980117
199197
JaroLoĝantoj
200199
2014138
2016131
2017133
2018119
2019111
JaroLoĝantoj
2020113
202196
2022104
2023134
2024178

Memorindaĵoj

redakti

Juda tombejo

redakti

Inter vilaĝoj Zájezdec kaj Přestavlky situas juda tombejo.

Statuo

redakti

En la vilaĝo, nun apud la kapeleto, troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Literaturo

redakti
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti