Předhradí (ĝis la ajro 1950 Rychmburk) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 3 kilometrojn oriente de Skuteč. Vivas ĉi tie 423 loĝantoj (2023).

Předhradí
(Rychmburk)
municipo
Předhradí - preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Předhradí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Předhradí
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 54″ N 16° 02′ 18″ O / 49.83167 °N, 16.03833 °O / 49.83167; 16.03833 (mapo)
Katastro 8,32 km² (832 ha) Předhradí u Skutče
Loĝantaro 423 (2023)
Denseco 50,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1468
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 73 ĝis 539 74
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572101
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Předhradí (Chrudim District)
Retpaĝo: www.predhradi.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Konstruaĵo de Panský dvůr
Kortego de la burgo Rychmburk

Ĝi ekestis en la 15-a jarcento kiel fortikigita urbeto antaŭ la burgo Rychmburk. La plej frua mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1468. La origina dispozicio de la urbeto restis preskaŭ neŝanĝita. La muregoj el krudaj ŝtonoj estas tute konservitaj en horizontala projekcio, la muroj mem nur parte. Předhradí estis en la jaro 1990 proklamita la urba memorinda rezervejo.

Partoj de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Ĉi-tiea baroka preĝejo de Virgulino Maria estis fondita en la jaro 1753. La prismoforma turo sur okcidenta flanko estis konstruita pli malfrue, en la tempo de Filip Kinský en la jaro 1816 surloke de estinta ligna sonorilejo. La preĝejo estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj kun sakristio en la preĝeja akso. Ĝian interioron ornamas freskoj kreitaj en la jaroj 1780 - 1790 sur ebenaj plafonoj, en presbiterejo de la Plej Sankta Triunuo, en la navo la Lasta Vespermanĝo, en oblikvaj anguloj estas freskoj en rokajaj kartuŝoj. La sakristio estas volbita krucforme. La ekipaĵo estas el la tempo de konstruo de la preĝejo, la ĉefa altaro estas skulptista kun valora statuo de Dolorplena Virgulino Maria, la flanka altaro de la 14 helpantoj en mizero kun bonkvalita bildo en la rokaja kadro, altaro de Virgulino Maria kun novtempa bildo. La predikejo havas rokajan dekoron. Parto de la preĝeja ekipaĵo estas kelkaj bonkvalitaj bildoj de la Krucumo, de Sankta Salvadoro, de Sankta Johano Nepomuka kaj pluaj.

 
Burgo Rychmurk

Tombejo redakti

La tombejo en ĉirkaŭo de la preĝejo estas ĉirkaŭbarita per la muro kun kvar duoncirklaj kapeloj, surpinte kun bulbaj tegmentetoj. Sur orienta flanko estas la kadavrejo kun duobla groptegmento.

Skulptaĵoj redakti

Sur la urboplaco ni povas vidi statuon de sankta Judaso Tadeo sur alta trilatera piedestalo el la jaro 1723. Apud la ŝoseo al Skuteč troviĝas statuaro de Monto de Kalvario el la jaro 1763 kun statuoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Johano Nepomuka.

Sinjora korto redakti

estis konstruita en la jaroj 1584 - 1586, en la 17-a jarcento ĝi forbrulis kaj estis tute rekonstruita. Origina estas nur la enirpordego kun ŝtonaj ĉarpentitaj blazonoj de la gentoj Berka kaj Kinský. Al la korto aliĝas vasta trapezforma ĝardeno ĉirkaŭfermita per muro, interne kun pavilono kaj busto de Filip Kinský, fondinto de la ĝardeno.

Interesaĵoj redakti

En la jaro 1892 estis en la urbeto fondita korporacio de perlamotistoj.

En la jaro 1294 okazis en Předhradí granda soleno por kunfratiĝo de laboristaro kaj terkulturistaro kun ĉeesto de maldekstre orientitaj ĉeĥaj verkistoj Ivan Olbracht kaj Helena Malířová.

En Předhradí naskiĝis signifa ĉeĥa poeto Adolf Heyduk (1835 - 1923). En la urbeto estas lia busto, kreita de fama ĉeĥa skulptisto Jan Štursa en la jaro 1935.

La komunumo akiris aprezon de "Vilaĝo de la jaro 1998" en programo por renovigo de la kamparo - por rekonstruo kaj eluzo de historiaj objektoj en la urba memorinda rezervejo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti