Včelákov
Včelákov estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Bystřička, ĉe orienta deklivo de montetaro kaj protektata pejzaĝa regiono Železné hory, 8 km norde de la urbo Hlinsko, 10 km oriente de la urbo Nasavrky, ĉe la ŝoseo inter Lukavice kaj Hlinsko. Vivas ĉi tie 568 loĝantoj (2024).
Včelákov | |||
kampurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Včelákov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Rojo | Bystřička | ||
Situo | Včelákov | ||
- alteco | 493 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 10″ N 15° 53′ 05″ O / 49.81944 °N, 15.88472 °O (mapo) | ||
Areo | 13,55 km² (1 355 ha) | ||
Loĝantaro | 568 (2024) | ||
Denseco | 41,92 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 01 ĝis 539 57 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572462 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de kampurbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Včelákov | |||
Retpaĝo: www.vcelakov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysočina, Hlinsko, Holetín, Miřetice kaj Tisovec.
Partoj de kampurbo
redakti- Včelákov
- Bystřice
- Dolní Babákov
- Hůrka
- Příkrakov
- Střítež
- Vyhnánov
Historio
redaktiLa vilaĝo estis en pasinteco nomata ankaŭ Čelákov. Unue ĝi estis rememorata en la jaro 1349 kiel paroĥa vilaĝo de litomyšla episkopejo, sed origina prisetlo estis multe pli frua. Oni supozas, ke tiun ĉi teritorion uzadis jam keltoj por minado de fererco. En mezepoko oni ĉi tie minis feran kaj sulfuran ercon, kupron, plumbon kaj arĝenton. La minado estis haltigita en la duono de 18-a jarcento.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 328 |
1880 | 1 251 |
1890 | 1 225 |
1900 | 1 218 |
1910 | 1 222 |
1921 | 1 156 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 242 |
1950 | 847 |
1961 | 883 |
1970 | 767 |
1980 | 651 |
1991 | 615 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 548 |
2014 | 552 |
2016 | 552 |
2017 | 543 |
2018 | 542 |
2019 | 550 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 547 |
2021 | 530 |
2022 | 554 |
2023 | 575 |
2024 | 568 |
Memorindaĵoj
redaktiPreĝejo
redaktiDominanto de Včelákov estas malfruklasikisma preĝejo de Sankta Maria Magdalena, konstruita de konstruisto Hanuš en la jaroj 1844 - 1848 sur monteto super la vilaĝo, kie origine estis pli malnova sanktejo. Ĝi estas ununava kun ortangula fermo kaj prisma turo en orienta flanko kun sakristio en teretaĝo. La ekipaĵo estas klasikisma kaj empira, instalita samtempe kun la konstruo. Bonkvalitaj altaraj bildoj de Maria Magdalena, Krucumado kaj Dolorplena Virgulino Maria estas de Schmidt el la jaroj 1830 - 40, bildoj de Kalvaria vojo estas de J. Umlauf el la jaroj 1860 - 1870.
Paroĥestrejo
redaktiDomo de paroĥestrejo, staranta proksime de la preĝejo, estas baroka duetaĝa konstruaĵo el la dua duono de 18-a jarcento. En fasado estas kadroj ĉirkaŭ la fenestroj, la teretaĝo estas volbita, en la dua etaĝo estas plataj plafonoj.
Statuo
redaktiEn la vilaĝo estas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1740, ikonografie ne tradicia, ĉar la sanktulo havas en la mano kranion.
Popolkonstruaĵoj
redaktiEn la municipa komunumo estas konservita ankaŭ origina ĉarpentita arkitekturo inkluzive de akva muelejo n-ro 5 en Střítež.
Monumento
redaktiAntaŭ la lernejo estas monumento omaĝe al murditaj infanoj el vilaĝeto Ležáky, kiuj tiun ĉi lernejon vizitadis.
Bibliografio
redakti- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
redakti- Paĝaro de mikroregiono Hlinsko Arkivigite je 2010-10-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Militista pietloko ĉeĥe