Vilaĝo Holetín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en Bohemia-Moravia montetaro, 5 km norde de la urbo Hlinsko, ĉe la ŝoseo n-ro 355 inter Hlinsko kaj Chrast. Vivas ĉi tie 799 loĝantoj (2023). En la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Pardubice - Havlíčkův Brod.

Holetín
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Holetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Situo Holetín
 - alteco 570 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 34″ N 15° 54′ 32″ O / 49.79278 °N, 15.90889 °O / 49.79278; 15.90889 (mapo)
Areo 10,66 km² (1 066 ha)
Loĝantaro 799 (2023)
Denseco 74,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1144
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 71
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571440
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Holetín
Retpaĝo: www.obecholetin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Dolní Holetín
  • Horní Babákov
  • Horní Holetín

Historio redakti

Legendo rakontas, ke en loko, kie nuntempe estas vilaĝo Holetín, iam staris fortikaĵeto, en kiu vivis senjoro Holeta el Holetín, kiu zorgis pri sekureco de domaroj en ĉirkaŭaĵo. Kondukis ĉi tie grava veturigista vojo inter Bohemio kaj Moravio, kiu estis rememorata jam en la unua historia raporto pri Holetín el la jaro 1144.

Pli nova historio redakti

En la jaro 1788 datiĝas la unua raporto pri instruado en Holetín. Komence oni instruis en privataj domoj n-ro 84 kaj pli posto n-ro 75. Nur en la jaro 1823 estis konstruita nova masonita lernejo. En ĝi estis lernejĉambro, loĝejo de instruisto, stalo, kelo kaj malgranda ĝardeno. Sur tegmento estis tureto en kiu pendis sonorileto. La instruisto per ĝi sonoris trifoje tage kaj ankaŭ mortosonoradon. En la jaro 1881 oni konstruis novan lernejon kaj en la malnova estis aranĝita la dua loĝejo kaj de la jaro 1908 poŝtoficejo.

En la jaro 1893 estis konstruita kaj konsekrita kapelo de Sankta Johano Nepomuka. La vilaĝo disponas per du tombejoj, katolika kaj evangeliana.

Iam estis en la vilaĝo plejparte ĉarpentitaj domoj. Kelkaj el ili konserviĝis ĝis nun, ekzemple protektata memoraĵo, ĉarpentita domo n-ro 35.

Holetín apartenas al la plej longaj vilaĝoj en la regiono, ĝi estas 5 km longa. Estas ankaŭ granda alteca diferenco en ĝi. Ŝerce, sed vere oni diradas, ke kiam en Dolní Holetín (Malsupra Holetín) printempe floras galantoj, en Horní Holetín (Supra Holetín) estas ankoraŭ neĝamasoj. La komunumo estas tipa huba vilaĝo kun konstruaĵoj ambaŭflanke de la ĉefŝoseo kaj rivereto. La rivereto fontas sur monteto super la vilaĝo kaj fluas trans Holetín kaj pluaj vilaĝoj ĝis Hrochův Týnec, kie ĝi enfluas en riveron Novohradka. Iam ĝi estas nomata Holetínka kaj iam Ležák.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti