Vysočina
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Por legi pri la regiono, vidu Regiono Vysočina.
Municipa komunumo de sep vilaĝoj Vysočina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Sur teritorio de la vilaĝo estas subĉiela muzeo de popolaj konstruaĵoj Vysočina, nomata ankaŭ Veselý Kopec. Vivas ĉi tie 704 loĝantoj (2023).
Vysočina | |||
municipo | |||
Domo de martelmaŝino en Svobodné Hamry
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vysočina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Rivero | Chrudimka | ||
Situo | Vysočina | ||
- alteco | 567 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 14″ N 15° 50′ 01″ O / 49.77056 °N, 15.83361 °O (mapo) | ||
Areo | 17,87 km² (1 787 ha) | ||
Loĝantaro | 704 (2023) | ||
Denseco | 39,4 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1542 Dřevíkov | ||
- artefarita nomo | 1960 Vysočina | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 01 ĝis 539 52 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572551 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vysočina (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.obecvysocina.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavíkov, Ctětín, Hlinsko, Miřetice, Trhová Kamenice, Včelákov, Vítanov, Všeradov, Ždírec nad Doubravou kaj Libice nad Doubravou.
Historio redakti
La unua skribmencio pri vilaĝo Dřevíkov estas el la jaro 1542. Sub artefarita nomo Vysočina la nuntempa municipo estis kreita en la jaro 1960 per kunigo de kelkaj municipoj ĝis tiu tempo memstaraj.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 499 |
1880 | 1 491 |
1890 | 1 398 |
1900 | 1 428 |
1910 | 1 503 |
1921 | 1 501 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 369 |
1950 | 1 022 |
1961 | 1 037 |
1970 | 914 |
1980 | 834 |
1991 | 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 707 |
2014 | 709 |
2016 | 694 |
2017 | 695 |
2018 | 696 |
2019 | 681 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 684 |
2021 | 672 |
2022 | 696 |
2023 | 704 |
Partoj de municipo redakti
Al la komunumo apartenas partoj:
- Dřevíkov
- Možděnice
- Petrkov 1
- Rváčov
- Svatý Mikuláš
- Svobodné Hamry
- Veselý Kopec
Dřevíkov redakti
Vilaĝo Dřevíkov ekestis verŝajne en la 16-a jarcento ĉe sinjora korto kun bierfarejo kaj vojo al Moravio. Komence de la 18-a jarcento ĉi tie ekloĝis juda minoritato kaj laŭ sia kutimo konstruis straton de tuŝapudaj dometoj, de lernejo kaj sinagogo.
Možděnice redakti
Domaro de etaj agrikulturistoj, arbarlaboristoj kaj fišistoj. En ĉirkaŭaĵo de la vilaĝeto estas naŭ fiŝlagoj.
Rváčov redakti
La plej granda estas vilaĝeto Rváčov. Unue en historia dokumento ĝi estas menciita en la jaro 1487, sed fondita ĝi estis proksimume unu jarcenton pli frue de monaĥejo Podlažice. En la jaro 1790 ĝi fariĝis parto de sinjorejo Nasavrky
Svobodné Hamry redakti
La domaro ekestis en la 15-a jarcento ĉirkaŭ martelmaŝino, en kiu oni ĝis fino de la 17-a jarcento fabrikis feron el en ĉirkaŭaĵo trovataj ercoj. Origina nomo de la vilaĝo estis Hamr nad Kamenicí (Martelmaŝino ĉe Kamenice - Chrudimka).
Veselý Kopec redakti
Ĉi tiu domaro ekestis en la 16-a jarcento kaj estis haltejo sur vojo al Moravio.
Vidindaĵoj redakti
Rváčov redakti
Preĝejo redakti
Preĝejo de Sankta Nikolao estis origine ligna konstruaĵo atestita jam en la jaro 1350. Sur ĝia loko estis en la jaro 1827 konstruita kaj en la jaro 1886 pligrandigita nova ŝtona kirko. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj trapeza sakristio sur norda kaj antaŭĉambreto sur suda flankoj. La presbiterejo estas barele volbita kun segmentoj, la navo estas platplafona kaj triumfa arko duoncirkla. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la jaro 1886, la ĉefaltaro de Sankta Nikolao kaj flankaj altaroj de Anĝelo Protektanto kaj de Sankta Maria kun tiutempaj bonkvalitaj bildoj. Sur la ĉefaltaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj krucifikso, ĉiuj el la 18-a jarcento.
Tombejo redakti
Sur tombejo estas kolekto de gisaj surtombaj krucifiksoj kaj tomboŝtono de lasta vilaĝestro de Rváčov nomita Krejčí (vidu legendon en paĝaro de Všeradov).
Fiŝlageto redakti
Ĉe la preĝejo estas fiŝlageto kun "Diabla ŝtono" al kiu ligas legendo pri konstruo de la preĝejeto.
Svobodné Hamry redakti
Kasteleto redakti
Origina fortikaĵeto estis en la 19-a jarcento rekonstruita je pseŭdobaroka kasteleto en fronto ornamita per profunda rizalito supre kun frontono.
Popolaj arĥitekturaĵoj redakti
En vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj kabanoj, ekzemple gastejo n-ro 4 el la 18-a jarcento, aŭ kabano de Kaván el la 19-a jarcento.
Kapeleto redakti
Apud la ŝoseo al Dřevíkov estas niĉa kapeleto de Sankta Anna el la duono de 18-a jarcento, kun du bildoj de Sankta Anna kaj Sankta Maria de popola pentristo Novák.
Statuo redakti
Apud la kasteleto troviĝas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la duono de 18-a jarcento.
Monumentoj redakti
Ni povas rigardi monumentojn de ĉeĥaj pentristoj František Kaván kaj Gustav Macoun.
Dřevíkov redakti
Juda tombejo redakti
Malantaŭ la vilaĝo estas juda tombejo kun tomboŝtonoj de la duono de 18-a jarcento.
Možděnice redakti
Laborejoj de vilaĝaj metioj redakti
Post la jaro 1970 ĉi tie estis savitaj vilaĝaj forĝejo, ĉarfarejo, barelfarejo kaj lignaĵejo.
Popolkonstruaĵoj redakti
Ni povas ĉi tie vidi malnovan lignan lernejon kaj kampanileton.
Veselý Kopec redakti
Nuntempe la vilaĝeto kreas ĉefan grupon de "Kolekto de popolaj konstruaĵoj Vysočina", subĉiela muzeo en kiu estas de la jaro 1970 demonstrataj tipaj kamparanaj konstruaĵoj kaj aranĝoj por prilaborado de agrikulturaj produktoj. En la skanzeno oni okaze demonstras diversajn folklorajn agadojn kaj solenaĵojn.
Literaturo redakti
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.