Vilaĝo Všeradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Vivas ĉi tie 148 loĝantoj (2023).

Všeradov
municipo
Vido al la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Všeradov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Všeradov
 - alteco 572 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 52″ N 15° 50′ 14″ O / 49.74778 °N, 15.83722 °O / 49.74778; 15.83722 (mapo)
Katastro 5,08 km² (508 ha) Všeradov
Loĝantaro 148 (2023)
Denseco 29,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1730
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572543
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Všeradov
Retpaĝo: www.vseradov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Všeradov
  • Jasné Pole
  • Milesimov

Municipan komunumon kreas tri nomitaj vilaĝoj. La unua mencio pri Všeradov devenas el la jaro 1487, Jasné Pole kaj Milesimov estis fonditaj nur en la 18-a jarcento. Všeradov estas vilaĝo kun ovala vilaĝplaco, en kies centro estas kruckolono kaj arboj. Ĉirkaŭ vilaĝplaco estas malnovaj ĉarpentitaj kaj masonitaj domoj. Novaj konstruaĵoj estas en proksimaj stratoj. Domo n-ro 10 devenas el la 17-a jarcento kaj estas la plej malnova ĉarpentita domo en tiu ĉi regiono.

Milesimov estis fondita de J. V. Garett el Millesim. En katastra distrikto de ĝi estas popola teĥnika memorindaĵo Králova pila (Segejo de Král) - ĉarpentita, per akvo movata muelejo kun unulamena segilo.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1730.

Legendoj redakti

  • Všeradov apartenis al vilaĝestrejo Rváčov. La lasta vilaĝestro nomis Krejčí kaj havis diktatoran, ambician temperamenton. Li ĉiam iradis kun manoj pretigitaj por kisado de servutuloj. Kiu konscie ne adoris lin, ĉe sekvanta servuta laboro suferis batojn de la vilaĝestra bastono.
  • Proksime de la vilaĝo ĉe fiŝlago Januš estas loko nomata "Obrázek" (Bildeto). Ĉi tie iam averiis kaleŝo kun novgeedzoj, kiuj tiel malfeliĉe per sia morto baldaŭ finis komencantan kunvivadon. Ankoraŭ nun oni ĉi tie nokte aŭdas terure kriantan novedzinon.

Eksteraj ligiloj redakti