Vilaĝo Vítanov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Chrudimka, 3 km sudokcidente de la urbo Hlinsko. En la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Hlinsko - Havlíčkův Brod. Vivas ĉi tie 465 loĝantoj (2023).

Vítanov
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1353 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 01
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 465  (2023) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 45′ N, 15° 53′ O (mapo)49.74913158009315.881773355414Koordinatoj: 49° 45′ N, 15° 53′ O (mapo) [+]
Alto 548 m [+]
Areo 6,517981 km² (65 1.7 981 ha) [+]
Vítanov (Ĉeĥio)
Vítanov (Ĉeĥio)
DMS
Vítanov
Vítanov
Vítanov
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vítanov [+]
vdr

La vilaĝo ekestis kadre de malfrua mezepoka koloniigo kiel tipa huba vilaĝo kun pli grandaj kamparanaj duone ĉarpentitaj bienoj sur ambaŭ flankoj de la rivero Chrudimka, kiuj pli malfrue estis kompletigitaj per pli malgrandaj bienetoj. Unue estas Vítanov menciata kiel parto de sinjorejo Rychmburk en la jaro 1392. En la 18-a jarcento en la vilaĝo laboris tri muelejoj, el ili unu kompletigita per segilejo. Sur vilaĝplaco staras kapeleto de Sankta Anna kaj forĝejo el la jaro 1873. La loĝantaro vivtenis sin per agrikulturado kaj per hejma teksado. En la vilaĝo vivis kaj kreis fama ĉeĥa pentristo František Kaván. Por ĝia memoro estis ĉi tie en la jaro 1937 malfermita turisma vojo, kiu gvidas tra vilaĝoj en proksima ĉirkaŭaĵo, kiujn la majstro en sia verko eternigis. Sur kelkaj domoj en Vítanov oni trovas elementojn de popola arĥitekturo, aparte faldoslabojn, kaj ankaŭ unu ĉarpentitan kabanon. En la vilaĝo troviĝas unu el malmultaj, ĝis nun konservitaj, gisferaj pontoj.

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Vítanov
  • Stan

Stan redakti

Parto de municipa komunumo Vítanov estas vilaĝeto Stan, kie estis muelejo, gastejo, alkoholfarejo. En Stan estis lernejo, en kiu lernis ankaŭ infanoj el Vítanov. Nun ili ĉiuj veturadas en lernejon en proksima urbo Hlinsko.

Bibliografio redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti