Trhová Kamenice estas kampurbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 7 km nordokcidente de la urbo Hlinsko apud rivero Chrudimka. Tra ĝi iras ŝtata ŝoseo n-ro 37 inter Chrudim kaj Žďár nad Sázavou. Vivas ĉi tie 1 017 loĝantoj (2023).

Trhová Kamenice
kampurbo
Vido al Trhová Kamenice el deglitejo
Blazono
Oficiala nomo: Trhová Kamenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Memorindaĵo Zuberský vrch belvedero
Rivero Chrudimka
Situo Trhová Kamenice
 - alteco 535 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 12″ N 15° 49′ 02″ O / 49.78667 °N, 15.81722 °O / 49.78667; 15.81722 (mapo)
Areo 20,38 km² (2 038 ha)
Loĝantaro 1 017 (2023)
Denseco 49,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1439
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572390
Katastraj teritorioj 3
Partoj de kampurbo 7
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trhová Kamenice
Retpaĝo: www.trhovakamenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Interno de paroĥejo
Malnova urbodomo en Trhová Kamenice
Placo en Trhová Kamenice
Deglitejo en Trhová Kamenice
Pilgrimo en Trhová Kamenice
Kunveturo de malnovaj aŭtomobiloj Škoda - Spartak

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysočina, Ctětín, Horní Bradlo, Nasavrky, Hodonín kaj Libice nad Doubravou.

Partoj de kampurbo redakti

Al la kampurbo apartenas urbetpartoj:

  • Trhová Kamenice
  • Hluboká
  • Kameničky
  • Petrkov 3. díl
  • Polom
  • Rohozná
  • Zubří

Historio redakti

La urbeto ekestis verŝajne en la 13-a jarcento, kiel domaro sur grundo de monaĥejo Vilémov. Tiam ĉi tie staris fortikaĵeto, kiu gardis vadejon trans la rivero Chrudimka kaj Trhová Kamenice estis natura centro de tiu ĉi parto de montaro Železné hory. Fine de 14-a jarcento ĉi tie komenciĝis disvolviĝo de ferproduktado kiu rezultis fondadon de martelmaŝinejoj, de diversaj akvokonstruaĵoj, lignorikoltadon en ĉirkaŭaj arbaroj kaj fondadon de lignohakistaj domaroj. En la jaro 1460 la reĝo Georgo el Poděbrady renovigis al Trhová Kamenice rajton aranĝi dek merkatojn en la jaro kaj de la reĝo Ludoviko la 1-a Jogajlido Trhová Kamenice ricevis urbajn rajtojn. La plej grandan disvolvon la urbeto spertis en la 16-a jarcento, kiam en la urbeto kaj ĉirkaŭo estis fondataj novaj muelejoj, martelmaŝinejoj, vitrofarejoj, bierejoj, lignosegejoj kaj fiŝlagoj. Des pli multe suferis la loĝantoj dum la tridekjara milito, post kiu duono de ĉi tieaj bienoj restis forlasita. Ekonomian disvolvon de la urbeto en la 19-a jarcento influis granda incendio, kiu en la jaro 1834 trafis preskaŭ tutan urbeton kaj ŝanĝis ĝian aspekton. La urbeto estis nove konstruata laŭ la urbaniza plano, ĉiuj domoj el tiu tempo estas malfruklasikismaj.

Preĝejo redakti

Dominanto de supra parto de la urboplaco estas baroka preĝejo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo. La origina gotika preĝejo el la jaro 1350 estis ruinigita kaj nove konstruita en la jaro 1747. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio en suda flanko. La presbiterejo kaj la navo havas malalte volbitajn plafonojn. Freskaj ornamoj estas el la jaro 1790. Sur ĉefaltaro estas bildo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo kun vido al la urbeto. Sur ambaŭ flankoj de la altaro estas statuoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila. Sur tri flankaj altaroj estas bonkvalitaj klasikismaj bildoj de Sankta Veronika, Sankta Johano la Evangeliisto kaj bildo de Sankta Johano Nepomuka, tiu lasta de V. Hrdlička el la jaro 1748, bildoj de Kalvaria vojo estas de J. Papáček el la jaro 1773 kaj gotika tomboŝtono el la jaro 1419.

Pluaj vidindaĵoj redakti

La urbodomo estas el la jaro 1835, unuetaĝa kun prismoforma turo.

La paroĥejo ekestis en la 17-a jarcento kiel rekonstruo de estinta fortikaĵeto. Nun en la domo estas urba muzeo.

Domoj sur urboplaco estas aranĝitaj plejparte klasikisme.

Super la urboplaco kaj sur maldekstra flanko de la rivero estas kelkaj trabkonstruaj dometoj.

En parketo apud la preĝejo troviĝas monumento al K. V. Rais, ĉeĥa verkisto, kiu en la urbeto laboris.

En malsupra parto de la placo estas akvujo kun statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Natura rezervejo redakti

Sur teritorio de Trhová Kamenice troviĝas ŝtata natura rezervejo Mlýnský rybník (Mueleja fiŝlago). Gardata ĉi tie estas aro de akvaj kaj marĉejaj ekosistemoj, signifaj plantasocioj. El raraj kaj gardataj specioj oni povas ĉi tie trovi nufaron flavan (Nuphar lutea), viandmanĝan utrikularion sudan (Utricularia australis L.), arumon marĉan (Calla palustris), drozeron rondfolian (Drosera rotundifolia), iridon flavan (Iris pseudacorus). La teritorio estas signifa ankaŭ el zoologia vidpunkto. Preskaŭ 100 specioj de vertebruloj sur teritorio de la rezervejo karakterizas ĝian natursciencan valoron.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 080
18802 132
18901 968
19002 026
19102 092
19211 945
JaroLoĝantoj
19302 044
19501 382
19611 315
19701 147
1980922
1991870
JaroLoĝantoj
2001864
2014915
2016923
2017908
2018928
2019938
JaroLoĝantoj
2020938
2021919
2022956
20231 017

Partoj de la komunumo redakti

Zubří redakti

Super malgranda domaro Zubří, kiu situas sudokcidente de Trhová Kamenice staras sur supro kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1705. De la kapeleto estas bela panoramo. En la domaro estas kelkaj popolaj arĥitekturaĵoj.

Bibliografio redakti

  • Muchka I. – Petříček V. – Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti