Vilaĝo Horní Bradlo situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Fera montaro, en valo de la rivero Chrudimka, 6 km okcidente de la urbeto Trhová Kamenice, 8 km sudokcidente de la urbo Nasavrky, 10 km sudoriente de la urbo Seč, ĉe la ŝoseo n-ro 343 inter Seč kaj Svratka. Vivas ĉi tie 420 loĝantoj (2023). La vilaĝo estas agrabla ripozloko kaj vojkruciĝo de turismaj kaj cikloturismaj padoj.

Horní Bradlo
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1329 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 25 • 539 53
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 420  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 15° 45′ O (mapo)49.80238098074815.744339630851Koordinatoj: 49° 48′ N, 15° 45′ O (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 20,333738 km² ( 203 3.3 738 ha) [+]
Horní Bradlo (Ĉeĥio)
Horní Bradlo (Ĉeĥio)
DMS
Horní Bradlo
Horní Bradlo
Horní Bradlo
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Horní Bradlo [+]
vdr

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Horní Bradlo
  • Dolní Bradlo
  • Javorné
  • Lipka
  • Travná
  • Velká Střítež
  • Vršov

Historio redakti

Domaro Bradlo estas unue rememorata en la jaro 1329, kiam ĝia origina posedanto, monaĥejo de Vilémov, devis vendi ĝin al sinjoroj de Lichtenburk. Post pluaj posedantoj, en la jaro 1715 Bradlo kaj Lipka fariĝis parto de sinjorejo Nasavrky.

Nomo de la vilaĝo Bradlo (Klifo) estis derivita de memstara roko, kiu estas sur okcidenta flanko de la domaro sur dekstra flanko de Chrudimka.

En la jaro 1867 komencis ĉi tie fabrikadon vitrofarejo de majstro Jan Rückel. La vitrofandejo ricevis nomon "Fandejo Vileminina" laŭ princino de Auersperg. Komence ĝi produktis nur krudan vitron, sed poste belegan kavan vitron kaj facetitan kristalon. La fabrikado daŭris ĝis la jaro 1944. Post la milito komenciĝis fabrikado de kristnaskaj ornamaĵoj, kies produktado plu daŭras. Oni eksportas ilin en multajn landojn de la mondo.

En la jaro 1879 oni konstruis en Bradlo bazan lernejon. Post baldaŭa alkonstruo ĝi konservis sian formon ĝis la jaro 1996, kiam ĝi estis nove rekonstruita.

Vidindaĵoj redakti

Kapelo redakti

 

En la jaroj 1892 - 93, post morto de František Rükl, filo de fondinto de la vitrofarejo, lia edzino sinjorino Růžena Rüklová konstruigis sur monteto super Bradlo novgotikan kapelon de Sankta Maria kun familia kripto.

Naturrezervejo Polom redakti

Sudoriente de Bradlo leviĝas poloma monteto, sur kies deklivoj situas naturrezervejo Polom kun restoj de fago-abia prarbaro. Gigantaj abioj havis cirkonferencon ĉirkaŭ ses metrojn kaj altecon pli ol kvidek metrojn. Falintaj arboj en diversaj ŝtupoj de malkombiniĝo gastigas multajn speciojn de fungoj kaj insektoj. Nestas ĉi tie driokopo nigra (Dryocopus martius) kaj tufparuo (Parus cristatus).

Ĉasista kasteleto redakti

Kasteleto kaŝita meze de arbaroj apartenis al princo Auersperg.

Fortikaĵeto Lipka redakti

Sur monteto sude de Bradlo estas domaro Lipka. Iam ĉi tie staris granda fortikaĵeto, kiu estis centro de sinjorejo Lipka. Familiaro Kustoš el Zubří kaj Lipka rekonstruigis ĝin je kastelo, konstruigis novan korton kaj familian kripton. De la fino de 18-a jarcento ne estis la kastelo prizorgata, servis kiel garbejo kaj tenejo. Post la dua milito mastrumadis tie agrikultura kooperativo.

En Lipka naskiĝis en la jaro 1864 ĉeĥa esperantisto Stanislav Schulhof.

Kripto en Lipka redakti

Kripto de senjora kaj sinjora familiaro de Lipka troviĝas proksime de la kastelo en Lipka. Ĝi estas sur loko de estinta tombejo de Ĉeĥa frataro kaj en la jaro 1936 estis rekonstruita.

Memorinda arbo redakti

Apud vojo al la kripto de familiaro Kustoš kreskas giganta tilio, kies aĝon oni taksas je 800 jaroj. Cirkonferenco de arbotrunko estas 800 cm.

Alnaro en Vršov redakti

Proksime de domaro Vršov, apud vojo al Krásné, estas alna arbaro kun areo 18,5 ha, kiu estis proklamita nacia natura memoraĵo. Kreskas ĉi tie leŭkojo printempa (Leucojum vernum), primolo svelta (Primula elatior), mezereo (Daphne mezereum), ajlo ursa (Allium ursinum).

Kampanileto en Javorné redakti

La kampanileto estas interesa per sia formo - la ĉefa kolono elstaras el ligna budeto sube. La kampanileto estas en listo de kulturaj memorindaĵoj.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti