Seč
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Seč (apartigilo) |
Seč estas pitoreska urbo de Železné hory (Fera montaro) en Regiono Pardubice en Ĉeĥio, grava ripozloko surborde de la lago de valbaraĵo, kiu estis finkonstruita en la jaro 1934. Ekestis "fabela mondo" por turistoj, ĝuantoj de akvo-sportoj, fiŝkaptistoj. En arbaroj, kiuj ĉirkaŭbrakumas la urbeton, oni povas pluki fungojn kaj precipe purigi pulmojn pere de pura aero. Vivas ĉi tie 1 823 loĝantoj (2023).
Seč | |||
germane Setsch | |||
urbo | |||
Vavřinco kostelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Seč | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Třemošnice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Memorindaĵoj | Seč kastelo, Vildštejn burgo, Oheb | ||
Konstruaĵo | Akva rezervujo Seč | ||
Rivero | Chrudimka | ||
Situo | Seč | ||
- alteco | 532 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 55″ N 15° 39′ 25″ O / 49.84861 °N, 15.65694 °O (mapo) | ||
Areo | 36,67 km² (3 667 ha) | ||
Loĝantaro | 1 823 (2023) | ||
Denseco | 49,71 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 05 ĝis 538 07 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572225 | ||
Katastraj teritorioj | 9 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 14 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mestosec.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
Unuaj notoj pri la loko devenas el la jaro 1318. El la jaro 1289 devenas notoj pri burgo Vildŝtejn. En la jaro 1350 estis konstruita preĝejo de sankta Stefano.
Ekde la jaro 1853, kiam Seč estis promociita je urbo, ĝi ankaŭ rajtas uzadi blazonon – arĝenta lilio sur ruĝa kampo.
OhebRedakti
Nun jam ruino de gotika burgo, Oheb situas en pitoreska roka loko, supre de la akvonivelo de la valbaraĵo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1315. Jam en la jaro 1499 ĝi estis forlasita kaj venis ruiniĝo. Hodiaŭ jam videblas nur restaĵoj de la enir-pordego. Sur kontraŭa roko estas ruino de la burgo Vildŝtejn.
Valbaraĵo SečRedakti
La ŝtona baraĵo, sur rivero Chrudimka konstruita en la jaroj 1925 ĝis 1934 inter rokaj flankoj de Oheb kaj Vildŝtejn, havas jenajn dimensiojn: alteco 42 m, 160 m longeco. La baraĵa lago, kun volumeno de 22,1 milionoj da kubometroj da akvo, estas 7 kilometrojn longa. Ligna tubaro al elektrejo, kun diametro de 2 metroj, mezuras 1.280 metrojn. Sub la akvonivelo malaperis kvar segejoj, unu bienego kaj dek unu loĝdomoj.