Regiono Vysočina
Regiono Vysočina situas en limo inter Bohemio kaj Moravio. Norde ĝi najbaras kun Regiono Pardubice, sudoriente kun Sudmoravia regiono, okcidente kun Sudbohemia regiono kaj nordokcidente kun Mezbohemia regiono. Sude ĝi preskaŭ alproksimiĝas al limo al Aŭstrio, sed ĝi ne atingas ĝin. Regiono estas unu el tri enlandaj Regionoj en Ĉeĥio.
Regiono Vysočina | |||
ĉeĥe: Kraj Vysočina | |||
administra unuo | |||
Baroka kastelo en Jaroměřice nad Rokytnou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kraj Vysočina | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 5
| ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Bohemio, Moravio | ||
Montaroj | 4
| ||
Aŭtostrado | D1 | ||
Najbaras kun | 4
| ||
Gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 4
| ||
Riveroj | 6
| ||
Ĉefurbo | Jihlava | ||
- mezo | Jihlava | ||
- alteco | 525 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 23′ 47″ N 15° 35′ 25″ O / 49.39639 °N, 15.59028 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Javořice | ||
- alteco | 837 m s. m. | ||
Areo | 6 795,75 km² (679 575 ha) | ||
Loĝantaro | 517 960 (2024) | ||
Denseco | 76 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Vítězslav Schrek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Axtokodoj | J | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia centro de Telč | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1992 (#16) | ||
Numero | 621 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, iv | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-VY | ||
CZ-NUTS | CZ063 | ||
Situo de Jihlava enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regiono Vysočina enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vysočina Region | |||
Retpaĝo: www.kr-vysocina.cz | |||
Laŭ iuj fontoj geografia mezo de Eŭropo situas en la teritorio de Regiono Vysočina proksime de monteto Melechov okcidente en distrikto Havlíčkův Brod proksime de Stvořidla sur rivero Sázava.
Naturkondiĉoj
redaktiLa tuta teritorio de Regiono Vysočina situas en regiono de Bohema-Moravia montetaro. Sude ĝi ensumigas okcidentan parton de montetarregiono Jevišovická pahorkatina kaj nordon de Javořická pahorkatina, okcidente estas montetaro Křemešnická vrchovina, nordokcidente situas montetaro Hornosázavská pahorkatina, norde estas montetaro Žďárské vrchy kun montetaro Hornosvratecká pahorkatina, oriente kaj en centro estas montetaro Křižanovská vrchovina.
Disfluejo de maroj tiriĝantaj de nordoriento al sudokcidento dividas Regionon en du preskaŭ samajn partojn. Alfluejo de Norda maro trafas Regionon per riverregiono de Elbo, sed Elbo mem ne trafluas tra Regiono kaj akvoj forfluas en ĝin tra vico de pli malgrandaj riveroj, el kiuj Sázava apartenas al tiuj pli gravaj. Simile sudorienta duono de Regiono apartenas al alfluejo de Nigra maro kaj riverregiono de Danubo, sed la riverregiono trafas Regionon per pli malgrandaj riveroj, ekz. Svratka aŭ Jihlava.
Administra divido
redaktiLa teritorio de Regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: distrikto Havlíčkův Brod, distrikto Jihlava, distrikto Pelhřimov, distrikto Třebíč kaj distrikto Žďár nad Sázavou.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Pacov, Humpolec, Světlá nad Sázavou, Chotěboř, Nové Město na Moravě, Bystřice nad Pernštejnem, Velké Meziříčí, Náměšť nad Oslavou, Moravské Budějovice, Telč.
En Regiono estas 729 komunumoj, el tio 15 urboj kun disvastigita agadeco kaj 26 urboj kun komisiita urba oficejo. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Jihlava.
Loĝantaro kaj historio
redaktiRegiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devene ĝi estis nomiĝonta „Regiono Jihlava“.
La historio postlasis en Vysočina kvanton de memorigaĵoj, el kiuj tri, centro de Telč, monaĥeja preĝejo en Zelená Hora ĉe Žďár nad Sázavou kaj Juda kvartalo en Třebíč estas envicigitaj inter la monda kultura heredaĵo de UNESCO. Spurojn de la historio plenigas laboraĵoj de homo en pejzaĝo kaj ili kreigas ties belecon.
Ekonomio
redaktiEn Regiono estas industrioj: ligna, vitra, maŝina, metala, teksa, meblara, nutraĵa. Ĝi havas 25 industriajn zonojn.
En agrikulturo estas escepte favoraj kondiĉoj por produktado de lakto, terpomoj kaj kolzo. Ampleksaj ekonomiaj arbaroj.