Smrček

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Smrček situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, ĉe suda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 14 km sudoriente de la urbo Chrudim, 5 km sude de la urbo Chrast. Vivas ĉi tie 134 loĝantoj (2024). Al la 28-a de februaro 2017 estiĝis parto de municipo Smrček-Na sádkách.

Smrček
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Smrček
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro, Fera montaro
Situo Smrček
 - alteco 363 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 06″ N 15° 53′ 36″ O / 49.86833 °N, 15.89333 °O / 49.86833; 15.89333 (mapo)
Katastro 4,72 km² (472 ha) Smrček u Žumberku
Loĝantaro 134 (2024)
Denseco 28,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 573817
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Smrček
Retpaĝo: www.obecsmrcek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Miřetice, Zaječice kaj Žumberk.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo Smrček, respektive pri Vilém Křeše el Smrček, devenas el la jaro 1349. La sinjoro estis atestanto ĉe limigo inter episkopejo de Litomyšl kaj monaĥejo de Podlažice.

Municipan memstarecon la vilaĝo akiris nur en la jaro 1992, kiam ĝi deiĝis de vilaĝo Horka.

La vilaĝon ĉirkaŭas vastaj arbaroj, ĉefe piceaj, kaj de tiuj verŝajne devenas ankaŭ nomo de la vilaĝo Smrček (Piceeto). En ĉirkaŭaĵo estas tri grandaj fiŝlagoj, kiuj nomiĝas Malá Straka, Velká Straka kaj Žďár. En ili oni bredas karpojn kaj por kutimaj kristnaskaj vespermanĝoj kaj por okaza dumjara konsumado. En proksimaj arbaroj oni povas bone promeni en belega pejzaĝo aŭ kolekti vakciniojn aŭ fungojn.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869218
1880193
1890195
1900224
1910207
1921229
JaroLoĝantoj
1930233
1950168
1961220
1970159
1980145
1991116
JaroLoĝantoj
2001118
2011116
2014123
2016125
2017128
2018132
JaroLoĝantoj
2019128
2020130
2021131
2022134
2023132
2024134

Vidindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

En nordokcidenta parto de la vilaĝo situas preĝejeto de Sankta Anna, origine gotika, atestita en la jaro 1349y, rekonstruita baroke. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo kaj sakristio sur norda flanko. La presbiterejo kaj subturejo estas kruce volbitaj, triumfa arko duoncirkla, en la navo estas plata ligna plafono. Triala altaro estas signita per jaro 1669, kun bildo de Sankta Anna.

Bibliografio

redakti
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.