Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kameničná |
Vilaĝo Kameničná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km norde de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 338 loĝantoj (2023).
Kameničná | |||
municipo | |||
Kameničná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kameničná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Žamberk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Situo | Kameničná | ||
- alteco | 463 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 10″ N 16° 26′ 20″ O / 50.11944 °N, 16.43889 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,85 km² (585 ha) Kameničná | ||
Loĝantaro | 338 (2023) | ||
Denseco | 57,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 564 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580422 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kameničná (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.kamenicna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěčín, Slatina nad Zdobnicí, Kunvald, Helvíkovice kaj Žamberk.
Historio redakti
Kameničná estis fondita kadre de t.n. slava koloniigo. Proksime de ĝi gvidis komerca pado en etna teritorio de Slavníkoj inter Kostelec kaj Kłodzko. Tiujn tempojn rememoras nuntempe apenaŭ videblaj restoj de sidejo nomata "Na hradě" (Sur burgo) en arbaro"Suchá". Verŝajne ĉi tie staris ligna burgo, protektanta la padon kontraŭ rabistoj. Al la sidejo ligas legendoj pri princino Kuna kaj kaŝitaj trezoroj.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 384 |
1880 | 399 |
1890 | 406 |
1900 | 375 |
1910 | 340 |
1921 | 336 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 336 |
1950 | 291 |
1961 | 279 |
1970 | 273 |
1980 | 328 |
1991 | 355 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 356 |
2014 | 305 |
2016 | 311 |
2017 | 315 |
2018 | 320 |
2019 | 326 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 321 |
2021 | 311 |
2022 | 332 |
2023 | 338 |
Memorindaĵoj redakti
Kapelo redakti
Kapelo de Sankta Triunuo estas pseŭdostila el la jaro 1863. Ĝi estas oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. Ekipaĵo estas samtempa, sur la ĉefa altaro estas valoraj barokaj statuetoj de kvar evangeliistoj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1730, verŝajne el iu nuligita predikejo.
Statuoj redakti
- Pesta kolono estas el la jaro 1681
- Ŝtona Kalvario devenas el la jaro 1842
Naturo redakti
Memorindaj arboj redakti
Memorindaj arboj estas t.n. Prausovy tilioj apud la vojo al Žamberk. Neniu scias ilian aĝon.
Minejoj redakti
Geologie la teritorio apartenas al kretacea formacio. Estis ĉi tie malfermitaj du lokaj minejoj. "Na drahách" oni ekspluatas opokon por firmigi vojojn kaj sub "Hůrka" oni ekspluatas kalkargilon por kalkigi kampojn.
Literaturo redakti
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.