La batalo de Varna okazis la 10-an de novembro 1444 proksime al Varna en orienta Bulgario. La Otomana Imperion tiam regis Mehmedo la 2-a. La otomanan armeon en la batalo gvidis la sultano Murad la 2-a al venko super la polaj kaj hungaraj armeoj gvidataj de Ladislao la 3-a (Pollando) (Władysław III Warneńczyk pole kaj kiu estis samtempe hungara reĝo kiel Uladislao la 1-a) kaj HUNYADI János (rumandevena hungara magnato kaj militestro).

Urbo Varna sur la mapo de nuna Bulgario
Batalo de Varna gvidata de pola reĝo Ladislao la 3-a (Pollando), pole: Władysław III Warneńczyk kaj kiu estis samtempe la hungara reĝo kiel Uladislao la 1-a, la pentraĵo de Jan Matejko

La reĝo Ladislao interkonsentis kaj subskribis packontrakton kun la turkoj, julie de 1444, en Szeged. La kontrakto validis por 10 jaroj, sed la reĝo rompis la pacon je postulo de la papo kaj de ties komisiito Julian Cesarini kaj ekatakis la Otomanan imperion. La Papo promesis militan apogon, malhelpante la transmarŝon de la turkaj ĉefaj fortoj tra la Bosporo. La okcidentaj potencoj ne realigis la promesojn kaj ne sendis ŝiparon al la Bosporo, tiel la sultano senprobleme transigis la armeon al Eŭropo.

La Monumento-Maŭzoleoo de pola reĝo Ladislao la 3-a (Pollando), pole: Władysław III Warneńczyk kaj kiu estis samtempe la hungara reĝo kiel Uladislao la 1-a, kiu memorigas la batalon de Varna, konstruita sur la antikvaĵo Trakia tombo-monteto (tumulo)

La armeo de Ladislao venis en kaptilon kaj neniiĝis, eĉ la reĝo mortis, oni detranĉis lian kapon. Mortis ankaŭ Cesarini, sed Hunyadi sukcese fuĝis.

Danke al la venko, la trukoj pli fortan premon efikis je la ankoraŭ sendependaj popoloj de la Balkano. En Hungario la morto de la reĝo kaŭzis internajn kverelojn, porpotencajn luktojn kaj la lando iĝis nekompetenta gvidi pliajn militirojn kontraŭ la turkoj.

Eksteraj ligiloj redakti