Paul Johann Anselm von Feuerbach

La juristo

Paul Johann Anselm von Feuerbach (naskiĝinta la 14-an de novembro 1775 en Hainichen, mortinta la 29-an de majo 1833 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana krimul-juristo tre fama. Li konatiĝis ankaŭ pro sia okupiĝo pri la cirkonstancoj de la sorto tragika de Kaspar Hauser.

Enhavo

VivoRedakti

La filo de advokato edukitis en Frankfurto kaj studis ekde 1792 jursciencojn en Jena kiel ankaŭ filozofion. Samloke li habilitiĝis pro la skribitaĵo: »Untersuchung über das Verbrechen des Hochverrats« (Erfurt 1798). Li iĝis eksterordianara profesoro, membro de la Supera tribunalo, ordinara profesoro pri feŭda leĝaro. Li iris al Kiel en 1802 kaj en 1804 al Landshut.

Agado bena en BavarioRedakti

Por ellabori skizon pri bavara punleĝaro li nomumitis speciala fakulo en la Departemento ministeria pri justico kaj polico en Munkeno. Tie li iĝis en 1808 Sekreta konsilisto. En 1806 malakceptitis torturado en Bavario danke al la unuaj skizoj de li koncerne novan kriminaljusticleĝaron. En 1813 eldonitis finfine la kriminala kodo »Strafgesetzbuch für das Königreich Bayern«, kio poste iĝis modelo por multaj aliaj landoj. Samtempe li taŭgigis por Bavario la Francan civilan kodekson komisiite far la reĝa moŝto mem. Tiu ĉi verko ja aperis en 1808 kaj 1809 sed neniam ekvalidis. En 1812 oni petis lin redakti "Codex Maximilianeus", kion li faris kune kun von Aretin kaj von Gönner. Ĉe la rea memstarigo de Germanio helpis li teorie verkante diversaĵojn, ekz. »Über deutsche Freiheit und Vertretung deutscher Völker durch Landstände« (Leipz. 1814).

En 1814 li estiĝis vicprezidanto de la apelacikortumo en Bamberg (por la Distrikto Ansbach), en 1821 li iĝis Vera ŝtata konsilisto, post kiam li nobiliĝis jam en 1808.

Verkoj aliajRedakti

Lia plej frua skribitaĵo estis: »Über die einzig möglichen Beweisgründe gegen das Dasein und die Gültigkeit der natürlichen Rechte« (Leipz. u. Gera 1795). Sekvis: »Kritik des natürlichen Rechts« (Altona 1796); »Anti-Hobbes, oder über die Grenzen der bürgerlichen Gewalt und das Zwangsrecht der Untertanen gegen ihre Oberherren« (Gieß. 1798). Per lia »Revision der Grundsätze und Grundbegriffe des positiven peinlichen Rechts« (Erfurt 1799 kaj Chemnitz 1800, 2 vol.), kiel ankaŭ jam ĉe »Über die Strafe als Sicherungsmittel vor künftigen Beleidigungen des Verbrechers« (1799) kaj ĉe (eldono kune kun Grolman kaj von Almendingen) »Bibliothek für die peinliche Rechtswissenschaft und Gesetzkunde« (Götting. 1800 kaj Gieß. 1803, vol. 2 kaj 3) li taksis - kontraŭe al Kant - punon necesa timigilo (=Teorio pri fortimigo/Feuerbach'che Theorie); tiun ĉi teorion li subtenis kaj klarigis per »Lehrbuch des gemeinen, in Deutschland geltenden peinlichen Rechts« (Gieß. 1801);

Sekvis al »Zivilistischen Versuchen« (Gieß. 1803, 1-a parto) la ampleksa verko »Kritik des Kleinschrodschen Entwurfs zu einem peinlichen Gesetzbuch für die kurpfalz-bayrischen Staaten« (1804, 3 vol.). Per lia kolekto »Merkwürdige Kriminalrechtsfälle« (Gieß. 1808 kaj 1811) enkondukatis eĉ modernaj, psikologiaj pritraktoproponoj. Jen pli malgrandaj verkoj el tiu ĉi peridodo: »Über Philosophie und Empirie in ihrem Verhältnis zur positiven Rechtswissenschaft« (Landsh. 1804); »Blick auf die deutsche Rechtswissenschaft« (Münch. 1810); »Themis, oder Beiträge zur Gesetzgebung« (Landsh. 1812). Kompletigis »Betrachtungen über die Geschwornengerichte« (Landsh. 1813) la verko »Erklärung über meine angeblich geänderte Überzeugung in Ansehung der Geschwornengerichte« (Jena 1819) kaj »Über Öffentlichkeit und Mündlichkeit der gerichtlichen Verhandlungen« (Gieß. 1821) kiel ankaŭ la tion sekvanta faka skribitaĵo »Über die Gerichtsverfassung und das gerichtliche Verfahren Frankreichs« (1825).

Pli malfrue venis ankoraŭ »Aktenmäßige Darstellung merkwürdiger Verbrechen« (Gieß. 1828-29) kaj »Kleine Schriften vermischten Inhalts« (Nürnb. 1833). Menciindas ekster tio nepre: »K. Hauser, Beispiel eines Verbrechens am Seelenleben des Menschen« (Ansb. 1832).

NejuristaĵojRedakti

Private li okupiĝis pri malnovhinda literaturo: li tradukis verse kaj komentis la verkon »Gita Govinda«. Li estis ankau membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto. Ĉiuj kvin filoj de Feuerbach iĝis famaj verkistoj en diversaj metioj:

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 496, kio legeblas tie ĉi interrete.