Huta Pieniacka (ukraine: Гута Пеняцька) – senhomiĝinta pola vilaĝo en Ukrainio, en Lviva provinco, regiono de Brodi, 5 km nord-okcidenten de vilaĝo Pieniaki; ĝis 1945 ĝi troviĝis en Pollando, en vojevodio Tarnopol, distrikto Złoczów, komunumo Pieniaki. En 1875 troviĝis ĉi tie ununura vitrofandejo en la distrikto de Brody.

Huta Pieniacka
forlasita vilaĝovilaĝo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 200  (1944) [+]
Geografio
Geografia situo 49° 54′ N, 25° 6′ O (mapo)49.90225.099Koordinatoj: 49° 54′ N, 25° 6′ O (mapo) [+]
Huta Pieniacka (Ukrainio)
Huta Pieniacka (Ukrainio)
DEC
Huta Pieniacka
Huta Pieniacka
Situo de Huta Pieniacka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huta Pieniacka [+]
vdr
La monumento en Huta Pieniacka
La steleo kun ĉizitaj 400 nomoj de la viktimoj
La dua steleo kun ĉizitaj 400 nomoj de la viktimoj

La 28-an de februaro 1944 en la vilaĝo okazis kruela murdo de la pola loĝantaro (kune kun rifuĝintoj de aliaj ekstermataj lokoj), sume ĉirkaŭ 850 poloj mortigitaj de soldatoj de la 4-a Polica Regimento de SS konsistanta el ukrainaj volontuloj sub germana komando, kun partopreno de loka taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo kaj kvazaŭmilitista taĉmento de ukrainaj naciistoj gvidataj de Włodzimierz Czerniawski.

Pola registaro starigis sur loko de bruligita preĝejo monumenton kun nomoj de 400 mortigitaj loĝantoj. Pri la masakro atestas filmo de reĝisorino Jolanta Chojecka-Kessler Skrawek piekła na Podolu (Fragmento de la infero en Podolio).

Detruo de la pola monumento redakti

Esperanto kaj Huta Pieniacka redakti

 

Esperantistino Helena Piotrowska el Olsztyn eldonis libron (en la pola) "CZYŻBY DIABEŁ OSTATNIĄ SKRZYNIĘ OTWORZYŁ? ("Ĉu vere, ke la diablo la lastan keston malfermis?") en kiu estas la rakontoj de la atestantoj pri tiu kruela murdo ([1]).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti